Onklo Published on April 2nd, 08
by Onklo

Onklo's blog

Browse posts
Kiel ĝoja mi estas ,ke mi vivas en interneto-epoko !
Posted on July 15, 08
11 comments (latest 2 months ago)
Unuafoje en mia vivo,mi prenis ekspresan trajnon.
Posted on July 12, 08
2 comments (latest 2 months ago)
Ni Koreaj Esperantistoj sentas nin malĝoja pro forpaso de d-ro Lee.C.Y.
Posted on July 8, 08
12 comments (latest 2 months ago)
Mi tro ŝatas Esperanton pro jenaj kialoj.
Posted on June 18, 08
9 comments (latest 2 months ago)
Grandega ideo subtenas Esperanto-movadon.
Posted on May 16, 08
6 comments (latest 4 months ago)
Mi ankaŭ dankas al Oovoo.com
Posted on April 27, 08
4 comments (latest 4 months ago)
Orientaziaj landoj
4 comments (latest 5 months ago)
Mi dankas al Skype !
Posted on March 30, 08
10 comments (latest 2 months ago)
Ni,Esperantistoj renkontu L.L. Zamenhof per liaj paroladoj.
Posted on March 29, 08

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 153 visits

Orientaziaj landoj

Wednesday April 2nd, 2008 at 02:35PM

En antikva tempo ni ,popoloj de orientaziaj landoj(precipe inter Japanio,Ĉinio kaj Koreio) ni povis skribe komunikiĝi per Ĉina Ideogramo,ĉar ni vivas sub la influo de Konfuceismo kaj Ĉina ideogramo.Antaŭ 600 jaroj Korea saĝa reĝo inventis Korean alfabeton por siaj popoloj,ĉar Ĉina ideogramo estas tro malfacila por komunikiĝi inter si. En mia knabeco mi lernis Ĉinan ideogramon en lernejo kaj tial, kiam ajn mi mane skribis leteron,mi tiam jan ofte Korea lingve skribis  kune kun Ĉina ideogramo,tamen  post naskiĝo de komputilo,mi ne plu bezonis skribi Ĉinan ideogramon kaj iom post iom mi forgesis ,nun preskaŭ forgesis tuton kaj nun mi ne havas memfidon skribi Ĉinan ideogramon ,kvankam mi povas ankoraŭ legi kaj kompreni la Ĉinan ideogramon. Antaŭ ol mi lerni Espernaton,mi havis neniun geamikojn en Ĉinio aŭ en Japanio,tamen  nuntempe mi ekhavis sennombrajn geamikojn ne nur en tiuj najbaraj landoj sed ankaŭ en ĉiuj landoj.  Mi vidis la forton de Esperanto,kiu iam certe venkos la mondon. Antaŭ longe ,kiam mi eklernis Esperanton,iu  diris tiam  al mi ke forgesu tian fantazion,ĉar ĝi estas nenio alia ol revo ankoraŭ. Jam pasis multe da jaroj kaj tial Esperanto fariĝis junulo komparante ĝin kun homo ,ĝi estas dankema lingvo,kiu donas al mi feliĉon,per kiu mi povas komunikiĝi kun tutmondaj geamikoj sen landlimo.Jam de longe lingva muro faliĝis inter Esperantistoj kaj fariĝis reciproke geamikoj. Ni iam ajn facile povas voĉe paroli ,eĉ vidante unu la alian per video,kion Zamenhof antaŭ 120 jaroj Zamenhof jam eble antaŭvidis. Estas certe poste veni  tiu tempo ,kiam Esperanto certe fariĝos komuna lingvo de homaro. Esperanto estas JUNULO,kiu havas esperon ! Ni donu al tiu JUNULO  kuraĝon kaj amon kaj saĝon  por ke ĝi fariĝu monda prezidanto baldaŭ ! ĉu vi ne volas aplaŭdi al mia artikolo ? Bonvole skribu vian komenton kontarŭ mia opinio malsupre de mia skribaĵo,mi petas. Amike,Korea Lee(Onklo)

4 Comments / add your comment?

Cindy Mckee pro says:
Ĉu vi neniam skribis leterojn per la ĉina ideogramaro?
Vi ne havis ĉinajn aŭ japanajn amikojn ĝis vi lernis Esperanton -- bone ke vi rifuzis forgesi la 'fantazion'. :) Nun la mondo estas plenplena je amikoj; danke al Esperanto!!!!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Inter Koreoj mi ne bezonas ĉinan ideogramon,ĉar Korea lingvo estas sufiĉa por ni. Jes, plej parte da Koreoj ne havas geamikojn aŭ en Ĉinio aŭ en Japanio,ĉar ni reciproke havas altajn lingvajn murojn. Sen Esperanto,mi estas neniu alia ol rano en la puto ! Kaj tial mi dankas al Zamenhof,ke li kreu Esperanton ,per kiu mi jam faligis lingvan muron kaj povu havigi al mi multe da geamikoj en la mondo ! Sen Esperanto kiel mi povas konatiĝi kun vi ? Amike,lee (Onklo).
Posted 5 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Mi apogas vian admiron al Esperanto; pere de ĝi mi ne nur akiras amikojn el la tuta mondo, sed ankaŭ (pere de amikoj) ekscias pri problemoj kaj kulturo de aliaj landoj. Ekzemple mi supozis, ke la ĉina, korea kaj japana estas lingvoj parencaj kiel ekzemple la slavaj - pola, ĉeha, slovaka, ukrajna. Via admiro por Esperanto estas kontaĝa. Ankaŭ via kredo, ke la "junulo" maturiĝos, plenkreskiĝos.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Saluton,Dorota ! Korea lingvo estas parenca lingvo de Japana,Mongolia,Kazakia,Uzbekia ,Turkia,Hungara,Estonia kaj Finlanda lingvo. Finlanda lingvisto,profesoro Ramsted restis en Japanio por instrui anglan lingvon al Japanaj studentoj en la jaro 1950,tiam li lernis Korean lingvon en Japanio kaj li poste verkis lerno-libron pri Korea lingvo por soldatoj ,kiuj partoprenas en Korea milito. Mi legis el ĵurnalo pri tiu interesa artikolo. Kvankam Korea lingvo estas parenca lingvo de Japana lingvo,tamen alfabeto estas tute alia kaj nur lingva strukturo estas sama,laŭ mi. Do,inter Japanio kaj Koreio ni havas altan lingvan muron.
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.