Onklo Published on March 30, 08
by Onklo

Onklo's blog

Browse posts
Kiel ĝoja mi estas ,ke mi vivas en interneto-epoko !
Posted on July 15, 08
11 comments (latest 2 months ago)
Unuafoje en mia vivo,mi prenis ekspresan trajnon.
Posted on July 12, 08
2 comments (latest 2 months ago)
Ni Koreaj Esperantistoj sentas nin malĝoja pro forpaso de d-ro Lee.C.Y.
Posted on July 8, 08
12 comments (latest 2 months ago)
Mi tro ŝatas Esperanton pro jenaj kialoj.
Posted on June 18, 08
9 comments (latest 2 months ago)
Grandega ideo subtenas Esperanto-movadon.
Posted on May 16, 08
6 comments (latest 4 months ago)
Mi ankaŭ dankas al Oovoo.com
Posted on April 27, 08
4 comments (latest 4 months ago)
Orientaziaj landoj
Posted on April 2nd, 08
4 comments (latest 5 months ago)
Mi dankas al Skype !
10 comments (latest 2 months ago)
Ni,Esperantistoj renkontu L.L. Zamenhof per liaj paroladoj.
Posted on March 29, 08

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 336 visits

Mi dankas al Skype !

Sunday March 30, 2008 at 02:48AM

Kiam mi legis la paroaldojn de L.L. Zamenmhof ,tiam Zamenhof diris ke ne bezonas,elspezinte vojaĝkoston, veni al malproksima kongresejo por praktiki Esperanton,ĉar oni iam ajn, grupe aŭ klube povos hejme praktiki Esperanton en siaj urboj. Antaŭ ol skype naskiĝis ,mi neniom parolis Esperanton,ĉar tiam ni ,geamikoj balbute parolis ĝin kaj eĉ krokodile parolis unu kun la alia en nia grupo. Mi nuntempe preskaŭ ĉiu vespere loĝas en skype por praktiki Esperanton hejme(kvankam mi ankoraŭ ne tiel lerte parolas nian lingvon) kaj ridegas kun geamikoj,reciproke parolante en nia kara lingvo. Zamenhof diris ke kaŭzo de balbutado kuŝas ne en la lingvo,sed en la ne sufiĉa ekzerciteco de diritaj personoj. En skype,mi renkontis ne nur tro elokventajn Esperantistojn(Jeanmarie Cash,Roberto Tresoldi,Attilio kaj Helena, Karesema,Harada Tsukuru,Japana Mimi,Patrik kaj Sandrine,David Dougherty ktp) sed ankaŭ kelkajn balbutantojn de nia lingvo,Esperanto. Ni praktiku, parolu en ĝi kaj provu komunikiĝi unu kun la alia,ĉar ni lernis Esperanton por komunikiĝi reciproke,ĉu ne ? Mia skype konto estas lee-onklo1. Tamen estas domaĝe ke estas unu problemo inter ni,kio estas tempo diferenco de respektivaj Esperantistoj,kiuj loĝas en ĉiuj anguloj de la mondo. Mi ĉefe parolas vespere ĉe mi je la 8a horo(Korea tempo= grinviĉa tempo +9 horoj) MI volas renkonti vin per skype(www.skype.com)

10 Comments / add your comment?

Cindy Mckee pro says:
Mi havas Skajpon, kaj volonte parolos kun vi post mi aĉetas novan mikrofonon!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Onklo says:
dankon,amikino Cindy ! Praktiko faras perfekton,ĉu ne ?
Posted 6 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Onklo Lee, dankon ! Ni ĝojas esti en la grupo de viaj flue parolantaj amikoj. Ni esperas ke ni havos multe da okazoj por ridi kune, ne nur enrete.
Helena kaj Attilio
Posted 6 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Saluton,Helena ! Dankon,ke vi komerntis mian opinion en Ipernity. MI ĝojas ,ke mi iam ajn povas renkonti vin per skajpo. Certe ni estas feliĉuloj,ĉu ne ? MI nur deziras ke pli multe da Esperantistoj parolu en Esperanto per skajpo. Lingvo unue ekzistas por paroli reciproke,ĉu ne ? Amike, Korea Lee(Onklo)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Patrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIO says:
Karega Onklo,
Ni ambaŭ tute konsentas kun via vidpunkto. Skajpo ja vigligis Esperanton, kaj ni multe ĝojas voĉe paroli kun vi, skajpe. Ĝi ja estas ilo mirakla kaj amikiga; kaj ankaŭ ĝi faligas murojn. Ĉu ne ?
Amike via
Patrick kaj Sandrine
Posted 6 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Ah, Saluton P kaj Sandrine ! ah,vi vizitis mian paĝon kaj donis al mi vian komenton ! Dankon al vi !
Posted 6 months ago. ( permalink )
Karen Pereira says:
Saluton kara amiko! Vi tute pravas! Ankaux mi multe dankas al Skajpo tiom da geamikoj en la tuta mondo!

Brakumojn

Karen
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Saluton,Karen ! ah,mi vidis vin viziti skjapon ĵus antaŭe .dankon,ke vi vizitis mian paĝon. mi vokos vin kaj diros al vi dankon,ke vi komentis mian artikolon. amike,Lee(Onklo).
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Saluton,Universo ! Komence Zamenhof kreis Esperanton kun pli grandega ideo ol ĝia praktika efektiveco. Granda ideo estas ke ni vidu la homaron kiel fartojn,komunikiĝinte unu la alian per Esperanto. ĉu vi jam legis la paroladojn de L.L. Zamenrhof ?Se ne,vi povos renkonti Zamenhof per liaj paroladoj : www.paroladoj.cjb.net Tie estas mia Korea lingva tradukaĵo kune kun Esperanto teksto kaj portugala lingva tradukaĵo. Bonvole legu tion,mi petas. ....
Posted 5 months ago. ( permalink )
David Dougherty says:
Verdire Onklo mi kredas ke Skajpo estas revolucio. Oni nun havas trepli da eblecoj ellerni novajn, fremdajn lingvojn kaj praktigi ilin.

Mi nature pensas ke estas strange, ke kelkaj homoj vere ne volas uzi ĝin. Eĉ kelkaj homoj kiuj rifuzas. Mi komprenas ke kelkfoje eniras teĥnikaj problemoj, ktp, aŭ ke kelkaj homoj ne havas tempon. Sed mi vere renkontis kelkajn homojn kiuj rifuzas uzi internacian, senpagan telefonon kiel Skajpo.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.