Kiam mi legis la paroaldojn de L.L. Zamenmhof ,tiam Zamenhof diris ke ne bezonas,elspezinte vojaĝkoston, veni al malproksima kongresejo por praktiki Esperanton,ĉar oni iam ajn, grupe aŭ klube povos hejme praktiki Esperanton en siaj urboj. Antaŭ ol skype naskiĝis ,mi neniom parolis Esperanton,ĉar tiam ni ,geamikoj balbute parolis ĝin kaj eĉ krokodile parolis unu kun la alia en nia grupo. Mi nuntempe preskaŭ ĉiu vespere loĝas en skype por praktiki Esperanton hejme(kvankam mi ankoraŭ ne tiel lerte parolas nian lingvon) kaj ridegas kun geamikoj,reciproke parolante en nia kara lingvo. Zamenhof diris ke kaŭzo de balbutado kuŝas ne en la lingvo,sed en la ne sufiĉa ekzerciteco de diritaj personoj. En skype,mi renkontis ne nur tro elokventajn Esperantistojn(Jeanmarie Cash,Roberto Tresoldi,Attilio kaj Helena, Karesema,Harada Tsukuru,Japana Mimi,Patrik kaj Sandrine,David Dougherty ktp) sed ankaŭ kelkajn balbutantojn de nia lingvo,Esperanto. Ni praktiku, parolu en ĝi kaj provu komunikiĝi unu kun la alia,ĉar ni lernis Esperanton por komunikiĝi reciproke,ĉu ne ? Mia skype konto estas lee-onklo1. Tamen estas domaĝe ke estas unu problemo inter ni,kio estas tempo diferenco de respektivaj Esperantistoj,kiuj loĝas en ĉiuj anguloj de la mondo. Mi ĉefe parolas vespere ĉe mi je la 8a horo(Korea tempo= grinviĉa tempo +9 horoj) MI volas renkonti vin per skype(www.skype.com)

Send a message
Search for members
Cindy Mckeepro says:
Onklo says:
Helena Tylipska says:
Helena kaj Attilio
Onklo says:
Patrick Kaj Sandrine - NOVKALEDONIA ESPERANTO-ASOCIO says:
Ni ambaŭ tute konsentas kun via vidpunkto. Skajpo ja vigligis Esperanton, kaj ni multe ĝojas voĉe paroli kun vi, skajpe. Ĝi ja estas ilo mirakla kaj amikiga; kaj ankaŭ ĝi faligas murojn. Ĉu ne ?
Amike via
Patrick kaj Sandrine
Onklo says:
Karen Pereira says:
Brakumojn
Karen
Onklo says:
Onklo says:
David Dougherty says:
Mi nature pensas ke estas strange, ke kelkaj homoj vere ne volas uzi ĝin. Eĉ kelkaj homoj kiuj rifuzas. Mi komprenas ke kelkfoje eniras teĥnikaj problemoj, ktp, aŭ ke kelkaj homoj ne havas tempon. Sed mi vere renkontis kelkajn homojn kiuj rifuzas uzi internacian, senpagan telefonon kiel Skajpo.