Onklo Published on June 27, 2009
by Onklo

Onklo's blog

Browse posts
Esperanto kiel dua lingvo.
Posted on July 19, 2009
14 comments (latest 3 months ago)
Esperanto estas ne simpla lingvo.
Posted on July 10, 2009
9 comments (latest 3 months ago)
Kultura diferenco
Posted on July 6, 2009
20 comments (latest 5 months ago)
Nevola mensogo.
Posted on July 4, 2009
17 comments (latest 5 months ago)
strangaj geedzoj.
8 comments (latest 5 months ago)
lerno-libroj devos esti tradukitaj en Esperanto.
Posted on June 22, 2009
8 comments (latest 5 months ago)
kultura diferenco(3)
Posted on May 30, 2009
5 comments (latest 5 months ago)
Kultura diferenco(2)
Posted on May 27, 2009
11 comments (latest 5 months ago)
Kultura diferenco
Posted on May 20, 2009
8 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 243 times

strangaj geedzoj.

Saturday June 27, 2009 at 02:48AM

Hodaiŭ matene mi spektis televidon kaj trovis ke en Usono estas ne komprenebla hejmo. Geedzoj naskis unue ĝemelon kaj poste ses ĝemelon, havas entute ok ĉarmajn infanojn. Tamen edzo ekhavis novan amantinon kaj volis eksedziĝi kun sia edzino por vivi kun sia nova. El televido,mi vidis ke li mem diras " pro infanoj estas pli bone disiĝi kun mia edzino". Kompreneble tiu geedzoj ŝajne povas havi aliajn kompleksajn problemojn inter si. Tamen mi ne komprenis ke li tion diris pro infanoj.... En mia lando,kvankam geedzoj havas konflikton inter si,tamen por siaj infanoj ili ne povas decidi eksedziĝon,devas havi senĉesan paciencon. Tio estas ordinara pensmaniero de Koreaj geedzoj. Tio estas devo al geedzoj pri siaj naskitoj,ĉu ne ? Mi tiam pensis ,kial tiu edzo havas tian strangan pensmanieron. Geedzoj devos havi respondecon kontraŭ siaj naskitoj,ĉu ne ? Ankaŭ diris ke edzino volos vivi kune kun siaj infanoj. Edzo evitas respondecon kontraŭ siaj naskitoj kaj edzino prenas sur si pezan ŝarĝon. Pro infanoj estas pli bone eksedziĝi ????? Mi kredas ke neniu akceptos tian pensmanieron.....Infanoj normale kreskiĝas sub la amo de siaj gepatroj,ĉu ne ? Ĉu tio estas kulturo diferenco ?

8 Comments / add your comment?

Stelo says:
Kara LEE, vi tute pravas kaj vi ne pensas male. Ne temas pri kultura diferenco, laŭ mi, sed pri malkuraĝo de viroj. Li vidas solvon en foriro, li bone scias ke restado kaj pacienco estas lia devo, sed li ne havas kuraĝon plenumi ilin. Ofte viroj ektimas jam ke edzino ekgravediĝas kaj tuj volas foriri, ofte havas amorantinon por malŝarĝi propran timon kaj havi "senton ke iu amas lin".... kia bedaŭro...
Amike mi salutas vin, Stelo
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Se ekzistas terura malbona geedzeco - kiuj bedaŭrinde ekzistas - oni diras, ke por la infanoj estas pli bona se ili eksedziĝas. Se la gepatroj ĉiam kverelas, krias, interbatiĝas, se iu inter ili ofte estas ebria, do la situacio estas vere terura, certe por la infanoj estas pli bona se ili ne devas ĉiutage timi sed ili povas vivi pace nur kun ilia patrino aŭ patro.
Eble en la orientaj landoj la homoj povas pli bone "konduti" kaj vivi kune pace, amike, ĉefe se ili havas gefilojn. Sed ĉi tiu vivmaniero ne estas ĝenereale en la tutmondo. Bedaŭrinde.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Dima Ŝevĉenko says:
Ĉi tie tamen, mi pensas, temas pri kultura diferenco. Tiel nomata " nova okcidenta" maniero de vivo strebas simpligi kaj raciigi ĉion en vivo de homo. En tiu ĉi kulturo laboro, "libero" ks. iĝas pli gravaj, ol propraj infanoj. Ekzemple, en Rusio nun estas tute kutima afero, kiam patrino (malofte patro) sola edukas la infanon(jn) post eksedziĝo. Tio jam ne estas esceptoj, tio jam iĝis standarto. Eĉ pli: ne maloftas, kiam gepatroj sanaj kaj ne havantaj grandajn monproblemojn (plejparte patrinoj) lasas post nasko infanojn en infandomoj laŭ propra deziro kaj poste neniam revidas ilin. Okazas, kiam oni simple forĵetas infanojn...

P.S: Mi pensas, ke usonano estos same ŝokita, se li aŭdos novaĵon, ke en Koreio oni prizonigas edzinojn, kiuj perfidis edzon kun la alia virino. Ĉu tio estas vero?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Kara dima, mi neniam aŭdis ke oni prizonigas edzinojn,kiuj perfidis edzon kun la alia virino en Koreio. tio ne estas vero.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Witold says:
Mi tre ĝojas,ke ĝenerale geesperantistoj estas la homoj honestaj kaj normalaj. Ekstera mondo permesas dirante pri iu nekomprenebla tiel nomata "libereco" fari ĉion kion iu volas. Mi same kiel ĉiu normala homo malamas tiujn stultajn ideojn,ankaŭ mia kristana religio malakceptas divorci,se mi tiel elektis kiel matura homo mi estos kun mia edzino por tuta vivo "dum bona kaj malbona tempo", tiu edzo pri kiu vi parolas estas simila al malbone edukita infano por kiu ankaŭ alia homo estis nur seksa ludilo, pli bone ke tiaj homoj havu malpermeson por vivi en libereco aŭ multege pagu ĝis vivfino, tiam neniam trovus novan naivan amantinon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Witold says:
Kaj salutojn al vi Onklo kaj al aliaj simpatiaj gekomentantoj
Posted 5 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Karaj, ni ne sklaviĝu al sociaj moroj kaj kutimoj. Mi eksiĝis el mia koramikino (kaj patrino de mia filo) post kelkaj jaroj da enfamiliaj konfliktoj, kiuj cetere minacis damaĝi la feliĉon de nia filo. Post la eksiĝo, la afero mildiĝis kaj iom post iom ĉiuj, inkluzive de nia filo, rehavis bonfarton. Mia eksulino havas novan koramikon kun kiu mi tenas tre bonan rilaton kaj ankaŭ mia filo kontentas pri li. Mia eksa koramikino ne plu emas kvereli kun mi. Mi estas libera kaj mi okupiĝas pri mia filo kiam ajn li bezonas min.
Male, mi ege suferis dum mia infanaĝo pro la konstantaj konfliktoj inter mia patro kaj mia patrino. En tiu tempo (diktaturo + katolikismo) oni malpermesis diversmaniere eksiĝojn kaj tiun psikan fakturon mi ankoraŭ pagadas nun, kiam mi estas 49-jarulo forpuriganta la tiamajn traŭmojn...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Cetere pri viroj...ĉu vi jam enkalkulas ke rezigno pri la filo, kiu ofte restas en la domo kun la patrino, povas esti vere dolora travivaĵo kiun patrino ŝparas? Eble viroj havas ioman liberec-avantaĝon sed certe ne sentimentan, monan kaj aliajn.
Laste sed ne balaste, ni ne idealigu orienton. Ĉu ne en kelkaj orientaj landoj okazas vendado kaj ekspluatado de filoj?
Do, same en oriento kiel en okcidento bonaj homoj kunlaboru por trovi la ĝustajn kaj justajn kunvivadvalorojn.
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...