Kvankam mi ne multfoje vizitis alilandojn,tamen mi nun supozas ke en plej parte da landoj Esperantistoj estas maljunuloj. Kiam pli multe da junuloj en ĉiuj landoj,ekhavos grandan interesiĝon pri Esperanto,tiam nia movado havos pli grandan prospektivon,laŭ mi. Por Junuloj lerno libroj,ekzemple sciencoj devos esti tradukitaj en Esperanto, por ke ili lernu ne nur sciencon ,sed ankaŭ Esperanton samtempe. Laŭ mi, tiam nia Esperanto movado pli vigliĝos. Ĝis nun, Esperanto movado estas malvigla kaj Esperanto nur restis kiel hobio en ĉiuj landoj. Ni devos fortigi la profiton de Esperanto por junuloj. Se junuloj trunas sin kontraŭ Esperanto ,Esperanto tiam ne havas ESPERON,laŭ mi. Ĉu Zamenhof kreis Esperanton nur kiel hobion por ĉiuj ? Esperanto certe devos okupiĝi kiel dua lingvo krom sia nacia lingvo,ĉu ne? Ankaŭ UK devos okazi laŭ kontinentoj. Por azianoj,estas iom malfacile partopreni en UK,kiu okazos en Eŭropoj. Por eŭropanoj ankaŭ havas saman situacion,ĉar ni, ordinaraj Esperantistoj ne estas tiel riĉuloj. Jam pasis centdudek jaroj de post kiam Esperanto publikiĝis. Laŭ mi,centdukdek jaroj ne estas mallonga tempo,do Esperanto movado devos ŝanĝiĝi laŭ la tempo. Ĉu okazigi UK laŭ la kontinentoj kaj traduki lerno-librojn en Esperanto estas tiel malfacilaj aferoj ? Nia pensmaniero pri Esperanto movado devas ŝanĝiĝi,kompare kun nuna movado,laŭ mi.Ni ,ĉuj vivas en 21 jarcentoj,ne en 19 jarcentoj,ĉu ne ?
Send a message
Search for members
Onklo says:
Dima Ŝevĉenko replies:
Helena Tylipska says:
Helena Tylipska edited this comment 6 months ago.
Dima Ŝevĉenko replies:
Karesema says:
Aliamaniere estus bona solvo, la internaciaj voĉakonferencoj kaj perrete okazigi kaj aranĝi Universalajn kongresojn kun aŭdvida-kontaktoj.
Dima Ŝevĉenko says:
Posted 6 months ago. ( permalink )
Celso Tinta says:
Dima Ŝevĉenko replies: