Oni daŭre vokas, ke Bjalistoka Esperanto-Societo serĉadas esperantajn memoraĵojn por la konstruota Zamenhof-Muzeo, kaj tempo montras, ke la peto estas ĝenerale konata kaj oni respondas al ĝi. Ni ĝojas daŭre ricevadi sekvajn donacojn, inter kiuj kelkfoje troviĝas veraj trezoroj.
La valizeto
Inter aĵoj, kiujn ricevis bjalistokanoj foririntaj Roterdamon, estis malnova, sed bone konservita valizeto, donacita de s-ino Anette Stadlhuber. Ekstere ĝi tute ne ŝajnis esti tiel valora, kiel la enhavo. Post malfermo, malkaŝis sin anglalingva tabuleto kun kurso-listo: en manĝoĉambro, en lernejo, en poŝtoficejo... ktp, entute 30 lecionoj. Kaj malantaŭ la fermoplato - tuta kolekto de 15 vinildiskoj en perfekte konservita stato, kun surskribo "Linguaphone", faritaj en 1920-aj jaroj.
Sur ĉiu disko estas po du kursoj. Ĉiuj estas bone pakitaj en kovertoj kaj sekurigitaj per kartono. Feliĉe la surfacoj kaj gravuraĵoj estis bonstataj, kvazaŭ la diskojn oni farus antaŭ nelonge - dum vere pasis pli ol 80 jaroj depost kiam oni fabrikis ilin. Tio estis tre ĝojiga kaj mi nur atendis la momenton aŭskulti la voĉon de esperanta historio.
Reveninte hejmen mi prenis la unuan diskon (titolitan The family in the sitting-room), ŝaltis malofte uzatan aparaton (hejme ĝi ludas nur kiam la gepatroj volas rememorigi sian junaĝon)... kaj el laŭtparoliloj aŭdiĝis vira voĉo en konata lingvo:
"La familio en la sido-ĉambro. Jen estas bildo de sido-ĉambro. En la ĉambro estas la familio, nome: la avo, la avino, la patro, la patrino, la filo, la filino, kaj la infaneto. La avo sidas en brakseĝo fumante pipon. La avino ankaŭ sidas en brakseĝo legante libron (...)"
Bruoj, krakoj kaj murmuroj estis laŭtaj, sed la voĉo sufiĉe komprenebla. Mi ne konas nomon de la leginto. La pakaĵo ne enhavis librojn, sed mi vidis interrete, ke ilia aŭtoro estis M. C. Butler - eble, malgraŭ ke li ŝajnis paroli kun franca akĉento, estas lia voĉo?
Kiel mi kontrolis, la firmao Linguaphone daŭre produktas lingvokursojn. Ŝanĝiĝis nur du aferoj: unue - ĝi ne plu uzas vinilon, kaj due - bedaŭrinde, ĝi ne plu eldonas Esperanto-kursojn.
Tro ofte okazas en Esperantujo, ke malnovaj valoraĵoj estas perditaj pro nescio – bone, ke sorto de tiu ĉi valizeto estas pli feliĉa. La diskoj, post arkivigo, konsistigos la kolekton de nova Esperanto-Centro kaj Zamenhof-Muzeo, kiun malfermi ni planas en junio-julio 2009, do tuj antaŭ la Universala Kongreso.
Send a message
Search for members



Harri Lainepro says:
Harri Laine edited this comment 15 months ago.
Przemysław Wierzbowski replies:
Dankon pro via klariga komento. Mi ne sciis pri la krudaĵo el kiu oni fabrikadis diskojn tiuepoke. Kaj interesas ekscii, ke la voĉo aŭskultebla estas de Edmond Privat mem, ĉar mi neniam lin aŭdis.
Mirna Marino says:
Edmond Privat estis tiu, kiu registris la vocxan parton de la Linguaphone kurso de Esperanto. Mi jam legis pri tio en iu esperanta publikigo... sed mi ne memoras en kiu libro. Mi sercxos pri la verko kaj sendos al vi ties nomon kiel eble tre baldaux!
Mi jam sercxis pri tiu registrigxo por disauxdigo en "Parolu, mondo!" sed ecx la fabrikanto de la kurso ne respondis al mi cxu ili ankoraux posedus la originalan registron de Privat!
Gratulojn!!! Mi multege sercxis pri tio materialo ;-)
Kore kaj amike, via Mirna
Arno Lagrangepro says:
Przemysław Wierzbowski replies:
Arno Lagrangepro replies:
Przemysław Wierzbowski replies:
La sono estis plena de krakbruoj. Kiam la mikrofono malproksimiĝis, la krakoj superis voĉon; kiam ĝi proksimiĝis, aŭdeblis iu stranga ondo-sono, verŝajne pro magneto de granda laŭtparolilo. Tamen -- mi provis registri nur la unuan diskon, ĉar mi unue planis ĉion ciferigi. Povas esti ke ĝi estis la plej uzata disko -- do reveninte hejmen mi reprovos kun alia :-)
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Ĉu Jeanne-Marie Cash montris al vi, la libretojn de la Ruĝa Cruco, kiujn esti eldonitaj okaze de la unua mondmilito???
Il montras tradukojn de utilaj frazoj inter esperanto kaj aliaj lingvoj.
Mi antauŭ kelkaj jaroj prunteprenis ilin de Jeannette, numerigis ilin, mi havas tion ie en angulo de mia komputilo.
(Nu... mi rediras al ĉiuj samideanoj: reagu al multe da artikoloj)
Przemysław Wierzbowski replies: