Saluton karaj!
ĈI TIE vi povas jam trovi la plej freŝan parton de la bjalistoka Esperanto-TV. Ĝi estas iomete alia ol la antaŭaj pro tio, ke... mi eklaboris en ĝi :-) Ĉar ĝi estas nur la komenco de mia televida laboro, mi petas vin pri iu toleremo :-)
Do, en la programo vi trovos:
- sabatan intervjuon pri Jakobo Ŝapiro kun prezento de lia heroa agado,
- rakonton de la direktoro de Podlaĥia Muzeo pri la teksaĵa unikaĵo de nia regiono,
- kelkajn rigardojn al la ĉi-jara aranĝo FRINGOJ en Grezijono en Francujo,
- sinprezenton de la bjalistoka ekipo, kiu disinformigos pri Bjalistoko dum la ĉi-jara kongreso.
Ni volas ankaŭ scii, kio okazas en viaj regionoj kaj landoj. Kiel agas via E-klubo, kiujn aranĝojn - ne nur esperantajn - vi partoprenis, pri kio famas via urbo... ktp. Tial mi petas vin ankaŭ kontribui en nia programo - registru filmeton, sendu ĝin al ni kaj disfamigu ĝin al Esperantujo per la Interreta Esperanto-Televido! Ne gravas la kvalito, gravas via engaĝiĝo!
Kontaktu per ipernity aŭ per esperanto@itvc.pl sendante viajn filmojn, rimarkojn kaj dezirojn.
Send a message
Search for members
František Horáček says:
mi sendas al vi grandan gratulon por via sukcesa premiero en via televida laboro! Via programo tre plaĉis al mi kaj ankaŭ al mia edzino.
Mirabelinka says:
Jose Manuel Lopez Gonzalez says:
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
uaŭ vi rapide adaptiĝas !
post radio nun televido !
gratulegojn pro via bona laboro !
vi rapide mondfamiĝos ;-)
Mi ĵus revenis el KEFeto en Kopenhago Danio
Ĝis !
Plej amike
Flo !
pqs says:
Miaohui says:
lamondo says:
Ronaldo says: