Mi ĵus alŝutis la kanton VUKOVAR, kiu estas dediĉita al tiu martira kroata urbo, kiun "jugoslava armeo" praktike detruis. La kanto naskiĝis dum tiuj teruraj tagoj de sieĝado kaj detruo. Malgraŭ tio ĝi ne estas sangema, venĝema, sed plena da optimismo kaj espero. Ĉi sube la traduko de la vortoj.
VUKOVAR
Vukovar1
Staras urbo,
sub pluvo de ŝtalo, fajro kaj morto
kie infera forto turnas sian lastan dancon.
Staras urbo!
Staras urbo,
eterna kiel popolo, ĝi fiere staras
kaj la lastajn tagojn de malamiko kalkulas,
Vukovar, Vukovar!
El patrina krio naskiĝas libereco
kaj baldaŭ blanka ŝipo eknavigos al suno.
El sango kaj doloro ekĝermos floroj,
kaj neniam popolo forgesos,
Vukovar, Vukovar.
Staras urbo, staras urbo.
2 fojoj:
Send a message
Search for members
Jomo Ipfelkofer says:
Jakvo pro says:
Elasteco de homaj pensoj helpas nin travivi.
Béla Apáti Kovács says:
Parisoserk says:
ni esperu, kvankam ankoraŭ en iuj kapoj bolas ideo refari la samon. Mi volas esti optimisto ke neniam plu io tia okazos.
Amike Kreŝo