Etan koncerton kun granda ŝanco mi povis ĉeesti dum la lanĉfesto de la nova albumo de Jacques Yvart, en la Kulturdomo de Dunkerque, en la Nordo de Francio, la 19-an de aprilo... Tiam mi faris ankaŭ mian unuan (sed tro mallongan) renkonton kun esperantistoj... Jen la tria parto de mia raporto.
La trian kaj lastan kanzonon, kiun Jacques Yvart interpretis antaŭ lia kontentiga publiko, li verkis kaj komponis mem... Dunkerque estas haveno kaj, kompreneble, la maro havas egan gravecon en la vivo de la urbanaro... Kiel mi skribis jam antaŭe, Jacques Yvart naskiĝis en Rosendaël, nun parto de Dunkerque; la ŝipojn, kiujn li ĉiam vidis dum sia infaneco, certe instigis lian deziron por vojaĝoj...
"Diru bela ŝipo
Estras kies skipo
| Jacques Yvart kantanta "Oe oe,… |
Kia estas cia flag'
Se ĝi ruĝ' kaj nigras
kune ni formigras
Al la horizontovag'
Oe oe oe oe oe oe oe el la ŝipo!"
Lian kanzonon "Oe oe, el la ŝipo", mi provis filmi per mia eta fotilo; bedaŭrinde, la kvalito de la rezultata dokumento ne estas tre bona, kaj pri la bildoj kaj pri la sono. Bonvolu pardoni min, sed mankis taŭga kamero!
Post la lasta kanzono, Jacques Yvart elkore dankis la tutan ĉeestantaron kaj invitis por paroladi la deputiton-urbestron, S-ro Michel Delbarre. La eks-ministro laŭdis sian "amikon Jacques" nomanta lin "pasigisto de pacmesaĝoj". Li ankaŭ diris, ke ofte li renkontis deputitojn de aliaj landoj de la EU kaj rimarkigis, ke estus pli facile komuniki per esperanto, sed bedaŭrinde multaj tradukistoj kaj interpretistoj do estus senlaboraj... La kantisto donacis al li sian novan KD-on, kiu estas lia dua en esperanto ... sed jam la 26-a disko de lia jam longa kariero!
Jacques Yvart kun la deputito-…
La deputito-urbestro Michel Delbarre kiam li ricevas la KD-on "Invito por Vojaĝo".
Post la eta koncerto, ĉiuj estis invititaj al la "honorvino" preparita de la anoj de la Kulturdomo kaj de la Asocio "Dunkerque-Esperanto"...
Jacques Yvart tre volonte kaj amike subskribis personajn dediĉojn ... kaj Flo estis tre okupata, ĉar multaj personoj deziris aĉeti la novan diskon!
Send a message
Search for members

Laurence Saconnet....la tête dans les nuages.... says:
Mike59 replies:
Dimitrije Janicic says:
Mike59 replies:
Cezar /Kaiser pro says:
mi metis viajn tri ĝisnunajn kontribuojn en la blogon ESPERANTOMUZIKO de Eurokka:
esperantomuziko.blogspot.com
Dankon!
PS: Pliajn daŭrigojn mi transprenos same..
Cezar /Kaiser edited this comment 5 months ago.
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." pro replies:
Prenu tiun ĉi nunan lastan version de la 3a parto estis faritaj kelkaj modifetoj..
dankegon pro via konstanta helpo kaj ĉeesto !
Nia nova amiko Mike bonege raportis ĉu ne ?
Amike salutas
Flo !
Mike59 replies:
Mi vere gxojas pro nia renkonto! Amikan saluton el Flandrio! :-)
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod." pro replies:
Amikan saluton el la sudo en Okcitanio !
Flo !
Cezar /Kaiser pro says:
mi tuj transprenis la lastan version!
Dankon!
esperantomuziko.blogspot.com
Mike59 replies:
Bonvolu pardoni miajn erarojn!!!! :-)
Éva Juhász says:
Mike59 replies:
Inka Weksler says: