Sabaton la dek-naŭan de aprilo 2008, en la belega Kulturdomo de Rosendaël en Dunkerque, okazis festo por la lanĉo de la nova albumo de Jacques Yvart, tute kantita esperante... Mi partoprenis tiun eventon kun granda feliĉo ... despli ke okazis ankaŭ mia unua renkonto kun esperantistoj! 
|
| Jacques Yvart |
|
| La Kulturdomo |
Jen la Kulturdomo de Rosendaël en Dunkerque (aŭ Dunkirko) - en la Nordo de Francio - kie okazis la festo. Ĝi staras en belega publika parko.... Dekstre Jacques Yvart, antaŭ lia eta koncerto, estas bonvenata de la Prezidantino de la Kulturdomo, S-no Hivin.
Jacques Yvart estas jam de longe famkonata de la esperantistoj! Antaŭ dek jaroj, li jam registris sian unuan albumon tute esperante : "Jacques Yvart kantas Brassens". La 19-an de aprilo 2008, li prezentis sian duan albumon en esperanto : " Invito por Vojaĝo".
Proksimume cent personoj partoprenis la feston en la granda kaj bela lingnpanela salono ĉe la teretaĝo en la "Kasteleto Coquelle", kie eta scenejo estis instalita kaj sonekipita.
Post bonvenigaj paroladoj de S-ino Claudine Hivin, Direktorino de la Kulturdomo kaj de Jacques Yvart mem, la mikrofonon prenis S-ro Xavier Vilain por prezenti "Dunkirko - Esperanto" Asocion, kies prezidanto li estas.
|
| Xavier Vilain |
Jen la Prezidanto de "Dunkerque-Espéranto"; maldekstre S-ino Hivin.
La sekva oratoro venis speciale el Tuluzo, en suda Francio, por reprezenti la Asocion "Eurokka" kaj "Vinilkosmo"-n, la diskeldonejo kiu produktis la KD-on : S-ro Floréal Martorell, pli konata ĉe Ipernity sub la nomo Flo (de Vinilkosmo)...
|
| Floréal (aŭ Flo) de "Vinilkosm… |
Floréal (aŭ Flo) de "Vinilkosmo" dum lia parolado en esperanto, tradukita al la franca de Xavier Vilain.
Finfine alvenis la longatendita momento: Jacques Yvart prezentis siajn du kunmuzikistojn (Sarah ĉe violono kaj Alex ĉe basgitaro) kaj prenis sian gitaron...
(Daŭrigota...)
Send a message
Search for members




Margit Juhász says:
Mike59 replies:
Marilou says:
Mike59 replies:
Dimitrije Janicic says:
Mi dum septembro preparos ekspozicio ESPERANTO, LINGVO DE AMIKECO.
Ekspozicio estos en Pedagogia muzeo de Serbio en Beogrado. Ekspozicio estos multmedia, signifas al mi bonvenonte CD E-muziko. Monoj ni esperantistoj ne posedas, sed posedas grandajn dezirojn. Eble, vi aux viaj muzikaj amikoj povas helpi por muzika parto de ekspozicio.
Mi atendas dauxrigo!
Mike59 replies: