Mike59 Published on February 18, 08
by Mike59

Mike59's blog

Browse posts
LA TERA TAGO - LE JOUR DE LA TERRE - EARTH DAY
Posted on April 17, 08
13 comments (latest 3 months ago)
10 000 VIZITOJ!!! 10 000 VISITS!!!
Posted on April 8, 08
28 comments (latest 3 months ago)
FELIĈAN PASKON !
Posted on March 22, 08
10 comments (latest 3 months ago)
PACO KAJ LIBERECO EN TIBETO !
Posted on March 20, 08
24 comments (latest 3 months ago)
TAGO DE LA VIRINOJ
Posted on March 8, 08
7 comments (latest 3 months ago)
Ĉu ni povus helpi José ... ?
5 comments (latest 5 months ago)
E-Libroj
Posted on February 10, 08
11 comments (latest 5 months ago)
5000 vizitoj!
Posted on February 9, 08
17 comments (latest 5 months ago)
Claude Piron forpasis
Posted on January 24, 08
9 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 646 visits

Ĉu ni povus helpi José ... ?

Monday February 18, 2008 at 09:28PM

Mia afrika amiko José, kiu instruas francan en Kinŝasa en la Republiko de Kongo, skribis tiun ĉi leteron, kie li petas nian helpon... Se vi havas ideon por respondi laŭcele, bonvolu aldoni vian komenton... Mi pensas, ke sia laboro estas tre taŭga por siaj lernantoj, kiuj estas tro malriĉaj por daŭrigi iliajn lernadoj... Dum babilado, José klarigis, ke li gajnas nur cent dolarojn po monato (el kiu li bezonas kvardek por pagi sian domlupagon) - la studentgepatroj mem devas pagi iliajn instruistojn en tiu lando!!! Li havas kvindek lernantojn po klaso... 

Oni povas legi plej komplete en la blogo de José.

 

Jen sia letero...

HELPO PRI LA NEFAVORITAJ LERNANTOJ 

Tre kara amiko,

Saluton

Mi provis per la "chat" sed mi ne sukcesis. Jen la respondo al via demando pri nia asocio. Kiel instruisto, vidante ke multaj lernantoj forlasis la klason dum la jaro, mi decidis kun kvar instruistoj fondi tiun asocion por subteni kelkajn infanojn fini la jaroj. Dank'al tio, ni sukcesis alfabetigi kelkajn infanoj de du jaroj. La afero konsistas por chiu jaro helpi kelkajn infanojn. Konkrete, oni prenas iom da mono en nia salajro. Nun ni volas grandigi nian asocion kiu estas tre utila por la infanoj.

Ni utiligas ofte niajn moderajn salajron por alfabetigi kelkajn lernantojn.

Dum pasinta jaro, nia asocio alfabetigis dek lernantojn. Tial ke ni demandas la solidarecon de bonfarantoj kiuj volus helpi nian asocion .

Se oni  helpas nin, nia asocio povas alfabetigi multe da lernantoj .

Do, se la asocio organizighas bone, certe tio povas farighi laboro ankaù por mi. Nun ni havas 15 lernantojn. Bonvolu klarigi tion kun viaj taùgaj vortoj.

Mi tre dankas vin.

Nia adreso:

kiangebeninzolani@yahoo.fr

Telefono: 00243818135322

B.P.:761 Kinshasa 11

République Démocratique du Congo

5 Comments / add your comment?

Jean Bosco Malanda says:
Ni dankas s-ron Mike pro la publikigo de tiu letero pri nia kontaktulo kaj amiko José.
Jes, mi apogas la peton char mi mem sukcesis farighi siatempe licenculo dank'al la helpo de katolikaj esperantistoj el Italio. Chefe dank'al mia patro kaj karega amiko pastro Duilio el Italio. Dank'al tio mi estas pli konsiderata kaj gajnas mian vivon kaj helpas laùeble mian familion kaj esperanton. Savu kongan infanojn dank'al via solidareco.
Jean Bosco MALANDA
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mike59 replies:
Nedankinde, kara Jean... Sed sola persono ne povas fari multe. Mi pensas, ke oni bezonas pli kaj pli da komentoj kun konkretaj respondoj, ideoj, propozoj de helpo ... Dankon pro via partopreno!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mimi says:
ja, vi estas prava mike! mi hezitis komenti ion cxar mi ne sciis kiel reagi! certe ili bezonus monon...ni povus kolekti....ni dissendu la mesagxon al niaj geamikoj (ne nepre esperantistoj) kiuj povus ankaux helpi...la sumo kiun iu volus donaci ne nepre estu alta...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Ĉu la asocio havas bankokonton? Kio estas la nomo de la asocio? Ni bezonas informojn.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mike59 replies:
Vi tute pravas, karaj amikinoj. Ni bezonas pli informojn. Eble estus pli klara kontakti ekzemple katolikan aŭ protestan asocion, aŭ "Aide et Action"(="Action Aid") , "CCFD" aŭ eĉ alian famkonatan humanisman asocion, kiu jam ĉeestas en la lando mem ... Kion vi pensas pri tio?
Koran dankon pro viaj respondoj!!!! :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.