Dum la eŭropa baloto de 2004, nur Francio prezentis liston por EDE.
Ĉijare, du landoj el la 27 de la Eŭropa Unio prezentis listojn por konatigi Esperanton kaj propozi la verdan lingvon kiel komunikilo: Germanio kaj Francio.
Ne estas facile eltrovi la rezulojn de "etaj listoj"... Jen finfine ili estas:
| Regiono | Listkapo 2004 | Balotoj 2004 | Procento 2004 | Listkapo '09 | Voĉoj '09 | % '09 |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Parizo kaj ties regiono | Georges Kersaudy | 5 789 | 0,21% | Elisabeth Barbay | 3 304 | 0,12% |
| Oriento | B. Schmitt | 5 336 | 0,24% | Fabien Tschudy | 4 407 | 0,20% |
| Okcidento | Denis-Serge Clopeau | 4 926 | 0,19% | Bert Schumann | 4 229 | 0,17% |
| Sudokcidento | Thierry Saladin | 3 687 | 0,15% | Raymond Faura | 4 137 | 0,16% |
| Sudoriento | Christian Garino | 2 559 | 0,09% | Christian Garino | 4 291 | 0,15% |
| Centro | J-P. Tonnieau | 2 174 | 0,15% | Farhad Daneshmand | 2 671 | 0,20% |
| Nordokcidento | Bertrand Hugon | 788 | 0,03% | Jacques Borie | 4 677 | 0,19% |
| Transmaro | Jacques Etienne | 1 547 | 0,44% | |||
| Francio sume | 25 259 | 0,15% | 29 263 | 0,21% | ||
| Germanio sume | 11 859 | 0,045% |
Kiel oni povas vidi supren, Francio plibonigis sian rezulton je 4 004 voĉoj.
41 122 personoj voĉdonis por la esperantista partio se kunkalkuli la voĉojn en ambaŭ landoj.
ESTAS TRE INTERESE LEGI LA ARTIKOLON DE "LIBERA FOLIO" :
http://www.liberafolio.org/2009/esperantista-partio-ricevis-41-122-vocojn/


Mikelo59* has replied to TjeriSed ni ne estu pesimistaj, ĉu ne? ... Zamenhof estis nur je UNU komence!!! ;-)
Mikelo59* has replied to RolandMikelo59* has replied to u Stanisława! Saluto…Mikelo59* has replied to A. Fabián Jiménezkiam oni reklamas pri esperanto,oni parolas esperanton.
sur la mur-afiŝoj, ĉio estis en franca lingvo.
estas afiŝoj kiuj elmontras ke esperanto ne funkcias bone.
mi esperas ke la venontan fojon, la teksto de la afiŝoj estos duon-france kaj duon-esperante.
Mikelo59* has replied to michel ahadoMikelo59* has replied to Dimitrije Janicic... Dankon pro tiu taŭga referenco al Galilejo, kara Dimitrije...
Mikelo59* has replied to Noĉjo LagrafoNoĉjo Lagrafo has replied to Mikelo59*Mikelo59* has replied to Noĉjo LagrafoMiaopinie transkonstruado de la mondo dependas ne de politikoj, sed de komunaj homoj. Grava estas do amasa kontaktigxo -precipe de junaj homoj, lernantoj, studentoj- kiuj komprenos, ke la verta forto kaj konstruo-povo apartenas al ili.
Alivorte: ni aktivu ĉiesflanke- en interreto, en kluboj, organizoj, renkontiĝoj kaj kongresoj, ankaŭ ni agadu en politika sfero- tamen ni ne ligu siajn esperojn nure al politika agado.
"ni fosu nian sulkon" :)
Mikelo59* has replied to JacekKompreneble, ankaŭ mi ne iluzias pri politiko! Eĉ se laŭ mi oni DEVAS ĉiam voĉdoni kiam okazas balotoj, mi samopinias, ke Esperanto dependas de niaj kontaktoj kaj de niaj agadoj! Tamen kiam oni parolas finfine grandskale de Esperanto en du landoj de EU, mi ĝojas kaj aldonas mian voĉon... sen iluzio...
Pollando estas la naskiĝloko de Esperanto, sekve vi aŭdas kaj legas certe pli ofte pri IL ol en Francio! Ĉi tie nur regas egan silenton televide, radie kaj ĵurnale... Nur - sed malofte - en etaj aŭ etetaj artikoloj de regionalaj ĵurnaloj oni povas elkovri pri agado de tia klubo, ktp.
Vi tute pravas pri komunaj homoj : "ni fosu nian sulkon" !!!!
Dziekuje bardzo!!! Dankegon pro via vidpunkto!!!
Sign-in to post a comment.