About this blog

» add a comment?

july 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

July 24, 08

DANKON... THANKS... MERCI... VIELEN DANK... GRACIAS...GRAZIE...

ROTHENBURG
 

 

Mi elkore dankas vin pro viaj tre amikaj dondeziroj pri mia naskiĝtago!

I deeply appreciated your birthday wishes and thank you warmly!

Je vous remercie de tout coeur pour vos souhaits très amicaŭ à l'occasion de mon anniversaire!

Ich danke euch sehr für eure freundliche Wünsche zum Geburstag!

Os agradezco mucho para vuestros simpaticos deseos de cumpleaños!

© Published at 20:56 ( 1 comment / 33 visits )
This post is public

July 16, 08

PARDONON... SORRY... PARDON...

Karaj geamikoj! Bonvolu pardoni mian silenton sed mi estas tro okupata nuntempe... Dum kelkaj tagoj, mi estos en Germanio por viziti grandan amikon ekde preskaŭ 30 jaroj, kiu estas nun tre malsana... Dankon pro via kompreno. Ĝis baldaŭ!

Dear friends! Please forgive my silence but I've been too busy recently... I'm going to stay for a few days in Germany to visit a great friend (for nearly thirty years) who's now seriously ill... Thanks for your comprehension. See you soon!

Chers amis! Veuillez pardonner mon silence de ces derniers temps mais je suis trop occupé... Je m'en vais pour quelques jours en Allemagne afin de rendre visite à un grand ami depuis presque trente ans et qui est maintenant très malade... Merci pour votre compréhension. A bientôt!

 

© Published at 22:14 ( 9 comments / 113 visits )
This post is public

June 5, 08

15 000 VIZITOJ!!! - 15 000 VISITES!!!

                                        Mi kore dankas vin pro viaj vizitoj kaj via amikeco! Je vous remercie cordialement pour vos visites et votre amitié! I warmly thank you for your visits and your friendship! Ich danke euch herzlich für eure … read more
© Published at 20:26 ( 15 comments / 299 visits )
This post is public

May 18, 08

"RADIO ESPERANTO"

 

"La Ondo de Esperanto", la famkonata magazino, freŝdate ankaŭ proponas radioprogramojn en la internacia lingvo. 

Jen la nova nomo de ĉi tiu tre interesa radio : "RADIO ESPERANTO" !!!

Bonvolu ankaŭ viziti la retpagxaron de "la Ondo de Esperanto" ĉe Ipernity...

read more
© Published at 06:33 ( 2 comments / 233 visits )
This post is public

May 10, 08

La Eŭropa Tago

 

La 9-an de majo 2008 estas la 22-a datreveno de la festo de Eŭropo, decidita dum la eŭropa konsilio de Milano en 1985. Ĝi estis unuafoje celebrita en 1986. 

Le 9 mai 2008 marque le 22ème anniversaire de la fête de l'Europe, décidée lors du conseil européen de Milan en 1985. Elle fut célébrée pour la première fois en 1986.

read more
© Published at 09:38 ( 5 comments / 270 visits )
This post is public

April 28, 08

Lanĉfesto de la nova albumo en esperanto de Jacques Yvart (tria parto)

 

Etan koncerton kun granda ŝanco mi povis ĉeesti dum la lanĉfesto de la nova albumo de Jacques Yvart, en la Kulturdomo de Dunkerque, en la Nordo de Francio, la 19-an de aprilo... Tiam mi faris ankaŭ mian unuan (sed tro mallongan) renkonton kun esperantistoj... Jen la tria parto de mia raporto.

read more
© Published at 13:57 ( 13 comments / 346 visits )
This post is public

April 26, 08

Lanĉfesto de la nova albumo en esperanto de Jacques Yvart (dua parto)

 

Dek jaroj post sia unua albumo en esperanto, la franca kantisto de Dunkerque, Jacques Yvart, prezentis sian novan albumon: "Invito por Vojaĝo". Proksimume cent personoj ĉeetis la lanĉfeston, inter aliaj la deputito - urbestro de Dunkerque, eks-statministro S-ro Michel Delbarre... La grava kultura evento estis do ankaŭ tre taŭga por diskonigi la internacian lingvon !

Jacques Yvart estas mirinda ambasadoro ... kiel "transpasigisto de pacmesaĝoj" laŭ la vortoj de la "unua magistratano"...

read more
© Published at 06:04 ( 10 comments / 280 visits )
This post is public

April 24, 08

Lanĉfesto de la nova albumo en esperanto de Jacques Yvart (unua parto)

 

Sabaton la dek-naŭan de aprilo 2008, en la belega Kulturdomo de Rosendaël en   Dunkerque, okazis festo por la lanĉo de la nova albumo de Jacques Yvart, tute kantita esperante... Mi partoprenis tiun eventon kun granda feliĉo ... despli ke okazis ankaŭ mia unua renkonto kun esperantistoj!

read more
© Published at 07:04 ( 6 comments / 184 visits )
This post is public

April 17, 08

LA TERA TAGO - LE JOUR DE LA TERRE - EARTH DAY

 

La Tera Flago - The Earth flag…

Ekde 1970, la 22-an de aprilo okazas la Tutmonda Tera Tago por honori nian mirindan sed fragxilan planedon kaj pripensi ekologion. La neoficiala flago estas la NASA -fotaĵo "la Blua Globeto".

Depuis 1970, le 22 avril est la Journée internationale de la Terre afin de nous sensibiliser à la fragilité de notre merveilleuse planète. Le drapeau (non officiel) représenté ici est une photo de la NASA.

Since 1970, April 22nd is the International Earth Day celebrated to remind us how fragile our wonderful planet is. The non-official flag is a NASA photo.

© Published at 22:00 ( 13 comments / 268 visits )
This post is public

April 8, 08

10 000 VIZITOJ!!! 10 000 VISITS!!!

 

DANKEGON !!!! MERCI BEAUCOUP !!!!

THANK YOU VERY MUCH!!!! MUCHAS GRACIAS!!!!

GRAZIE MILE!!!! VIELEN DANK !!!!

KÖZSÖNÖM !!!! DZENKUJE BARDZO !!!!                       

MUITO OBRIGADO !!!! DANK U WEL!!!!

SPASSIBA!!!!  ALIGATO!!!! XIE XIE !!!!

 

Aprilo 2008 - 10 000 VIZITOJ !
 

 

© Published at 12:50 ( 28 comments / 445 visits )
This post is public

March 22, 08

FELIĈAN PASKON !

FELIĈAN PASKON !

Mi tutkore kaj amike deziras al vi TRE BELAN KAJ FELIĈAN PASKON!!!!

Je te souhaite de tout coeur et bien  amicalement de JOYEUSES fêtes de PÂQUES !!!

I wish you a HAPPY EASTER!!!

Ich wünsche dir ein FROHIGES OSTERFEST!!!

Te deseo  un FELIZ PASCUA!!!

© Published at 22:12 ( 10 comments / 264 visits )
This post is public

March 20, 08

PACO KAJ LIBERECO EN TIBETO !

 

 

Libereco kaj Paco en Tibeto !
PACO

 

 

 

 

 

La tre kuragxa popolo de Tibeto bezonas Pacon kaj Liberecon!

La tibeta popolo havas rajton kontraŭ forto...

 

 

 Bonvolu subskribi la peticion al la ĉi malsupre ligilo :

 

 http://www.avaaz.org/fr/tibet_end_the_violence/13.php?cl=64240854

 

 

 

 

 

 

© Published at 13:34 ( 24 comments / 776 visits )
This post is public

March 8, 08

TAGO DE LA VIRINOJ

 

TAGO DE LA VIRINOJ

Al ĉiuj la virinoj de Ipernity kelkajn florojn mi deziras sendi tutkore... sed tutkore mi deziras ĉefe, ke tre baldaŭ ne plu ekzistos tiel tago...

Tiam ekzistos vere EGALECO inter viroj kaj virinoj... Ĉiuj havos la samajn rajtojn... Ne plu ekzistos malsupraj salajroj por virinoj... Nenia virino estos batita... Nenia virino timos antaŭ sia edzo aŭ kunulo...

... Ekde la antikaj tempoj, la virinoj tre ofte estas malkonsiderataj ... Eĉ jam en la Biblio, ŝi estas "kulpa" de la elpelado el la paradizo... En multaj landoj, pretekste religiaj konsideroj, ŝi estas ankoraŭ persekutata hontinde...

Jes! ... Mi ege deziras, ke ne ekzistas plu la Tago de la Virinoj...

 

 

 

© Published at 21:08 ( 7 comments / 782 visits )
This post is public

February 18, 08

Ĉu ni povus helpi José ... ?

Mia afrika amiko José, kiu instruas francan en Kinŝasa en la Republiko de Kongo, skribis tiun ĉi leteron, kie li petas nian helpon... Se vi havas ideon por respondi laŭcele, bonvolu aldoni vian komenton... Mi pensas, ke sia laboro estas tre taŭga por siaj lernantoj, kiuj estas tro malriĉaj por daŭrigi iliajn lernadoj... Dum babilado, José klarigis, ke li gajnas nur cent dolarojn po monato (el kiu li bezonas kvardek por pagi sian domlupagon) - la studentgepatroj mem devas pagi iliajn instruistojn en tiu lando!!! Li havas kvindek lernantojn po klaso... 

Oni povas legi plej komplete en la blogo de José.

 

Jen sia letero...

HELPO PRI LA NEFAVORITAJ LERNANTOJ 

Tre kara amiko,

Saluton

Mi provis per la "chat" sed mi ne sukcesis. Jen la respondo al via demando pri nia asocio. Kiel instruisto, vidante ke multaj lernantoj forlasis la klason dum la jaro, mi decidis kun kvar instruistoj fondi tiun asocion por subteni kelkajn infanojn fini la jaroj. Dank'al tio, ni sukcesis alfabetigi kelkajn infanoj de du jaroj. La afero konsistas por chiu jaro helpi kelkajn infanojn. Konkrete, oni prenas iom da mono en nia salajro. Nun ni volas grandigi nian asocion kiu estas tre utila por la infanoj.

Ni utiligas ofte niajn moderajn salajron por alfabetigi kelkajn lernantojn.

Dum pasinta jaro, nia asocio alfabetigis dek lernantojn. Tial ke ni demandas la solidarecon de bonfarantoj kiuj volus helpi nian asocion .

Se oni  helpas nin, nia asocio povas alfabetigi multe da lernantoj .

Do, se la asocio organizighas bone, certe tio povas farighi laboro ankaù por mi. Nun ni havas 15 lernantojn. Bonvolu klarigi tion kun viaj taùgaj vortoj.

Mi tre dankas vin.

Nia adreso:

kiangebeninzolani@yahoo.fr

Telefono: 00243818135322

B.P.:761 Kinshasa 11

République Démocratique du Congo

© Published at 21:28 ( 5 comments / 652 visits )
This post is public

February 10, 08

E-Libroj

Mi ege bedaŭras, ke oni ne povas elŝuti la e-librojn, kiujn mi aldonis en mia retpagxaro (ekcepte la "Pro"- anoj de Ipernity...)

Eble, vi ankoraŭ ne scias, ke oni povas tre facile kaj senpage elŝuti multajn e-librojn (en PDF formato) ĉe la ĉi sube ligilo:

http://esperantujo.org/eLibrejo

(ekzemple : "La Eta Princo" de Antoine de Saint-Exupéry...)

Tutkore, mi deziras al vi tre bonan legadon!

 

© Published at 22:36 ( 11 comments / 554 visits )
This post is public

February 9, 08

5000 vizitoj!

Mi tutkore dankegas vin pro viaj amikaj vizitoj !!!

Thanks very much for your nice visits!

Herzlichen Dank für deine freundliche Besuche!

Agradezco mucho a todos para vuestras simpaticas visitas!

Un très grand merci à tous pour vos visites amicales!

© Published at 18:15 ( 17 comments / 646 visits )
This post is public

January 24, 08

Claude Piron forpasis

Tristegan novaĵon oni eklernis hieraŭ nokte ...

Oni povas skribi kondolencan mesagxon kaj legi memorpagxon pri Claude Piron ĉe

http://www.edukado.net:80/pagina/Memore+al+Claude+PIRON/20115//

Ĉi tie estas artikolo de "La Ondo de Esperanto":

 

Claude Piron (1931–2008)

La 22an de januaro 2008 en sia hejmo forpasis unu el la plej elstaraj nuntempaj esperantistoj Claude Piron.

Naskita en Belgio, li en 1978 iĝis svisa civitano, laboris kiel tradukisto ĉe UN (1956–1961) kaj ĉe la Monda Organizo de Sano (1961–1969), poste lernis psikologion kaj ekde 1969 praktikis psikoterapion, instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis 1994.

Claude Piron esperantistiĝis kiel lernejano en 1943, en 1957 li kunfondis la unuan Esperanto-klubon ĉe UN (UN-EK) kaj estis reprezentanto de UEA ĉe UN. Li multe instruis, prelegis, artikolis, polemikis, verkis plurajn librojn. Grandan popularecon al Piron donis t.n. “ĉu-romanoj”, kiujn li verkis sub la pseŭdonimo Johán Valano, plurfoje reeldonita lernolibro Gerda malaperis, muzika kasedo Frandu Piron. Kelkaj liaj verkoj estis tradukitaj al aliaj lingvoj. Laŭreato de Belartaj konkursoj de UEA, de la premio de OSIEK (1998) pro la libro La bona lingvo kaj de la premio Deguĉi (1993), honora membro de UEA (1998).

Ni funebras kaj kondolencas.

La Ondo de Esperanto

 

Ĉiam li vivos en nia memoro... Laŭ mi, Claude Piron estas ekzemplo de humanismo kaj toleremo en nia mondo sen gvidosignoj...Kaj kiel bone diris Sara el Meksiko

"Nun Dio esperantigxos"...

 

 

 

 

 

 

 

© Published at 22:49 ( 9 comments / 536 visits )
This post is public


( 17 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Mike59