Petro Desmet' Published on February 13, 2008
by Petro Desmet'

Petro Desmet''s blog

Browse posts
Filologio Esplorjuĝista
Posted on March 6, 2008
Malbedaŭro
Posted on March 5, 2008
4 comments (latest 7 months ago)
Nuna stato de la afero
Posted on March 4, 2008
Konsiloj al Kulpontoj
Posted on February 25, 2008
6 comments (latest 7 months ago)
Inkvizicia Esplordemandado – Limoj de Literaturo
9 comments (latest 7 months ago)
Plenkorpa Absorbado, Plenanima Ĝuado, Bano en Libera Feliĉo
Posted on February 12, 2008
Min havas kato…
Posted on February 11, 2008
2 comments (latest 8 months ago)
Dua letero el provizora libereco
Posted on February 7, 2008
Unua letero el Ĉieleto
Posted on February 6, 2008
1 comment (latest 8 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 580 visits / 1 vote

Inkvizicia Esplordemandado – Limoj de Literaturo

Wednesday February 13, 2008 at 10:30AM

 

Dendermondo, 13an de februaro 2008a.

 

 

Inkvizicio.

Post la liberigo mi estis ankoraŭ du fojojn pridemandata/intervjuita. Sed ambaŭ estis tre humanaj, se mi komparas ilin kun la antaŭaj. Estas tute klare ke la pridemandantoj agas sub eksterordinare granda influo de iliaj antaŭjuĝoj. Ili tute ne serĉas la veron, kio laŭ mi devus esti ilia tasko, sed nur deziras akiri konfirmon de siaj supozoj, de siaj antaŭjuĝoj. Dum la unuaj pridemandadoj mi havis neniun eblecon de iu propra iniciato, de propra defendo, de propra sugesto. Oni diktis ne nur la demandojn sed ankaŭ miajn respondojn, kaj tuj komencis krii kiam mi volis aldoni vorteton. La surpaperigitaj frazoj kaj vortoj tute ne estis miaj, aŭ tre supraĵe kaj filtritaj laŭ ilia bontrovo. Do ĉio kio povus esti iom pozitiva estis forlasita, kaj ĉio kio povus havi negativan nuancon estis notita, aŭ eĉ diraĵoj estis negative torditaj. Nur post kiam mi ricevis la raporton pri la lasta (humana) intervjuo mi rimarkis ke en la komenco estas demando: ĉu mi deziras ke ĉio estu notita laŭvorte? Lauleĝe oni devas fari tiujn demandojn antaŭ ol komenci la pridemandadon, kaj vere... oni tre rapide, absolute nekompreneble, murmuras la demandon kaj jam aŭtomate metas la respondon ke oni ne deziras uzi tiun rajton. Mi demandos al mia advokato kial li ne avertis min pri tio. (Verŝajne estas serioza kialo.) Dum la unua demandado ankaŭ estas daŭra insultado, daŭra kriado, daŭra minacado. En la artikolo de la "Flandra Advokataro" mi legis ke oni proponos ke ekde la unua pridemandado la advokato ĉeestu, kaj mi nun bone komprenas kial! Eĉ se li ne rajtus interveni, helpi aŭ mem respondi demandojn... li almenaŭ povus kontroli la seriozecon, objektivecon kaj humanecon de la pridemandado.

 

La hodiaŭa "vizito" de la juĝeja psikiatro fakte preskaŭ resumiĝas en lia fanfaronado ke li multe laboris, kaj ke li sukcesis resumi 7 kaj duona kilogramojn da dosieroj (la kuracistaj dosieroj de la fraŭlino, redaktitaj dum ŝiaj diversaj enprenoj en psikiatrio) en nuraj 125 paĝojn. Li multe rakontis pri sia kariero, legis kelkajn deklarojn de la fraŭlino kaj notis miajn negaciojn. Li donis al mi multe da informoj, kiujn mi ĝis nun nenie ricevis. Mi fakte ne bone komprenas la kialon de lia vizito. Mi havas la senton, espereble pravan, ke «oni»  jam scias la veron, ĉar mi ricevis informojn kiujn mi antaŭe certe ne estus ricevinta, oni ne atake kaj akre reagis al iuj el miaj respondoj (foje aŭdacaj, kiel pri la literatura valoro de akuza teksto). Oni ne neis la eblecon ke la “mi” ne estis mi!

 

 

Literaturaj Limoj.

Dum la pasintĵaŭda pridemandado la intervjuantoj klopodis emociigi min. Ili devigis min laŭtlegi la finan paragrafon de la teksto, biografieto, de mia "viktimo". Tial mi disponas pri parteto de originala teksto, ĉar ĝi estas menciita en la raporto de la sesio. Oni ricevas, pro relative nova leĝo, senpage, la tekston, la raporton. Mi kopios (en traduko) ĝin por vi, kaj ankaŭ mian respondon, komenton kaj poste skribos miajn pripensojn. La fraŭlino finas jene:

 

Mi sentas min venenigita. De li. Kun li. Kaj mi ne sukcesas forigi tiun venenon el mian korpon. Mi dum jaroj jam kiom eble klopodas ĉion tutsimple forgesi, sed en ĉio kion mi faras mi estas konfrontita kun tio kion li faris. Estas kvazaŭ kruro amputita post trafikakcidento. Ankaŭ se vi deziras forgesi tiun akcidenton kaj deziras daŭrigi vian vivon, daŭre vi estas konfrontita kun la sekvoj.

 

Mi respondis:

Ĉu tiu "li" estas mi? Estas literature bela teksto sed enhave ĝi ne rilatas al mi.

Kaj al la demando: "Ĉu vi deziras ankoraŭ aldoni ion?" mi diris: Mi estas komplete senkulpa. Mi neniam tuŝis tiun knabinon.

 

Mi supozas ke vi konsentos ke la fina teksto de la fraŭlino estas literature bela, sed fakte ĝuste tial ĝi estas suspekta. La resto de la teksto estas pura pornografio, ofte vulgare vortigita. Nu, vere pornografia ĝi ne estas, en tiu senco ke ĝi ne incitas, ke ĝi nenion priskribas kiel allogaĵon. Tamen, mi komencas pensi: "ĉu la fraŭlino ne tutsimple intencis verki fikcian pornografiaĵon, literaturaĵon?". Ŝia teksto estas iuspeco de farĉita meleagro. Sur bazo de vereco (vere okazintaj koncertoj ktp) ŝi konstruis rakonton plenfarĉitan de seksaĵoj. Eble ŝi el literaturo produktis mizeron (al mi), kiel mi, fakte, iomete produktas literaturon el mia mizero?

 

Petro.

9 Comments / add your comment?

Silvia Garnero says:
Petro, mi atente legis viajn du lastajn leterojn kaj mi nur intencas komenti la viziton de la psikiatro. Laux mi la malsana frauxlino intencis, kiel vi prave diras, verki romanon por montri ke sxi estas sana kaj sxi miksis la veron, tute simpla, al la inventajxoj pri seksaj aferoj, eble por igi sian verkajxon pli alloga, tamen, laux mi, oni jam tion komprenis kaj vi baldaux estos tute senkulpigita pri afero kiu tute ne rilatas al vi. Ne malkuragxigu kaj gxuu la puran aeron kaj la februarajn varmajn tagojn. Elkore. Silvia Garnero.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Kara,

Dankon pro viaj vortoj. Mi ne malkuragxigxas! Hodiau tamen ne estas la bela agrabla vetero, estas tre nebula cxi tie. Kompreneble ne en la cxiela pejzagxo kie vi estas!
Kore,

petro.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Silvia Garnero replies:
Petro, mi tute ne vivas en cxiela pejzagxo, mi vivas en granda urbo apud Torino, en norda Italio, kaj ecx mi malofte foriras cxar mi vivas sur rulsegxo, tamen mi certas ke vi tute ne estas kulpa cxar io simila okazis al instruisto de la supera lernejo kiun mi iam vizitis; li estis vere bona kaj kapabla instruisto sed iuj lernantinoj komencxis klacxi kontraux li kaj li devis forlasi antauxtempe sian postenon, li ne estis enkarcerigita tamen pro honto li havis multajn sinsekvajn koratakojn kaj nur danke al amema proksimeco de siaj ses gefiloj kaj de la edzino li sukcesis trapasi la malbonan travivajxon kaj li mortis preskaux nauxdekjaragxa antaux kvar jaroj, li estis senkulpa tamen la lernantinoj klacxis kontraux li cxar li ne volis ke ili bone trapasu la finajn ekzamenojn, do, vi vidas je kiu kapablas knabinoj! Havu bonan tagon kaj miajn plej korajn salutojn. Silvia Garnero.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Jes, kara, oni ne povas imagi kion homoj povas fari al homoj. Eble iomete imageti, sed kiam oni mem spertas..... Nu, ni travivos tion... se oni lasos min trankvila, cxar vere... mi nun ankau scias ke mi versxajne ne povus travivi plurajn "intervjuojn" dum kelkajn semajnojn sinsekve! Tio lacigas vere gxis ekstremo!
Kore, kaj dankon. Mi scias ke ankau vi havas multe da kuragxo.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Bedaǔri malsufiĉas, simpatii malsufiĉas, diri konsolaj vortojn malsufiĉas -- sufiĉas nur silenti. Per tio eblas pleje kor-kompreni la situacion, ĉar ankaǔ percerbe maleblas. Kvankam eblas ankaǔ mense kompreni, tamen tio estas nur malvarma kompreno. Ni zelote rigardas vian lukton
Posted 7 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Kara. Mi ofte vidis vin pasi cxi tie, sed gxis nun ne havis okazon paroli vorteton al vi. Tion mi do nun faras. Mi treege dankas vin pro via kuragxigo. Eble ni iam ie renkontos unu la alian! Vian nomon mi kompreneble jam de multaj jaroj konas!
Petro.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Mi nur povas doni miajn bondezirojn; ke vi daŭre eltenu.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Laszlo Istvan TOTH says:
"Santem cu tine" - vi tion komprenas! :-)
Posted 7 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Je via sano, kara! Ni ĝuu la vivon! Almenaŭ mi faras, mi klopodas ekstreme, kaj konsilas al vi: faru same!
petro.
Posted 7 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.