Petro Desmet' Published on February 1st, 2008
by Petro Desmet'

Petro Desmet''s blog

Browse posts
Min havas kato…
Posted on February 11, 2008
2 comments (latest 9 months ago)
Dua letero el provizora libereco
Posted on February 7, 2008
Unua letero el Ĉieleto
Posted on February 6, 2008
1 comment (latest 9 months ago)
Lastaj novaĵoj
Posted on February 6, 2008
1 comment (latest 9 months ago)
Petro estas libera!!!
19 comments (latest 9 months ago)
27a kaj lasta letero el la malliberejo
Posted on January 31, 2008
1 comment (latest 4 months ago)
"Amasa misuzo de provizora malliberigo"
Posted on January 29, 2008
1 comment (latest 6 months ago)
26a letero el la malliberejo
Posted on January 29, 2008
Petro: praktikaj informoj
Posted on January 28, 2008
2 comments (latest 10 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 892 visits / 1 vote

Petro estas libera!!!

Friday February 1st, 2008 at 06:08PM

Vendredon, 17a horo:

Petro estas liberigita!

 

Petro provizore estas liberigita. Li nun verkas novajn tekstojn kaj baldaŭ aldonos ilin mem al sia blogo.

 

 

19 Comments / add your comment?

Bernhard WESTERHOFF says:
Elkoran gratulon, kara Petro!

amike, Bernhard
Posted 10 months ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Tre gxojiga informo. Estus interese scii cxu Petro estas komplete senkulpigita per tiu liberigo. Mi esperas ke jes. Bonvenon denove kara amiko inter nin kaj dankon al Paulo kaj eble aliaj kiuj peris vin dum via foresto.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Bedaŭrinde ne, kara, mi tute ne estas senkulpigita. Mi estas nur liberigita provizore, ĉar mia malliberigo ne plu estas necesa por la esplorado. Tio signifas oni pensas ke mi ne plu povas ĝeni la esplorojn per influado de eblaj atestantoj, aŭ per kontakto de iuj (eventuale pliaj) viktimoj. Sed la esplorado daŭras: morgaŭ (marde 12an) venos, en mia hejmo, psikiatro juĝeja, por intervjui min jam la trian fojon. (Mi devas esti treege komplikita kazo!) Ne, vere, mia koŝmaro finiĝos nur kiam la vero aperos!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Lodchjo (the vampire)pro says:
Petro, larmo venis al okulo pro la bonega novajho. Propra lito, propra hejmo, neniu kompareblas sendube. Esperu ni ke plej terura parto de tiu chi historio pasis!! Chirkaubrakumon kaj ghis baldau!!
Posted 10 months ago. ( permalink )
Claude Nourmont says:
Mi gxojegas! Pli bonan novajxon mi ne povus ricevi.

Amike,

Claude
Posted 10 months ago. ( permalink )
Guido Baeyens says:
bonan novelo venis Petro estas libera, eble mi vidos lin baldau. cxu mi devas dir gratulon au finfine. gxis baldau
Posted 10 months ago. ( permalink )
Silvia Garnero says:
Mi gxojas pro la liberigo de Petro cxar vere gxi montras al ni cxiuj ke la VERO cxiam venkas. Korajn Salutojn al Petro de Silvia Garnero el Italio.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Al Silvia: Kara, bedaŭrinde la vero ankoraŭ ne montriĝis! Ĉu ĝi iam montriĝos? Mi esperas ke jes, sed mi jam komprenas ke tiaj aferoj ne ĉiam solviĝas kiel en popularaj (plej ofte usonaj) serioj. Jes, mi povas imagi diversajn tiajn seriecajn finiĝojn! Plie, eĉ se vero montriĝus, neniam mi povos sukcesis forigi la lastajn ŝpurojn de koto!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Bertilo Wennergrenpro says:
Ho, kia ĝojo!

Mi antaŭ nur kelkaj tagoj eksciis pri la malliberigo. La harstarigaj rakontoj paralizis min tiom, ke mi eĉ ne trovis fortojn por skribi ion pri la afero. Mi jam antaŭ havis neniajn ajn iluziojn pri la polico kaj la jura sistemo entute (ĉu en Belgujo, ĉu en Svedujo, ĉu en aliaj landoj), sed la afero de Petro sukcesis eĉ pli nigrigi mian opinion pri ĉio tia. Oni parolas pri demokratio kaj homaj rajtoj, pri justa proceso, k.t.p., sed ĉio tia estas nura sukera vortokovraĵo de la vero, kiu estas la rekta kontraŭo de tiuj vortoj.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Vi pravas, vi pravas, vi pravas..... Bedaurinde, bedaurindege... vi pravas.
Kore,
petro.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Mi tre ĝojas, Petro!! Jes, via terura sperto seniluziigis min. Nur la atesto de mense 'nestabila' persono sufiĉis -- ĉu justa proceso ne ekzistas???
Mi ploris, nun mi ridetas. Bonvolu skribi kaj sciigi nin pri la daŭro de la afero.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Mi faros, mi daŭrigos la skribadon, sed komprenu ke mi tamen bezonos iom da tempo por renormaliĝi (se entute mi iam normala estis!).
Posted 9 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Jes mi faros, mi regule raportos. Nu ja, estas tiel ke antau deko da jaroj homoj ne estis en psikiatria kliniko....sed en frenezulejo, kaj ili estis "frenezaj" (ofte ankau neprava jugxo!). Nun oni nur estas "malsana" kaj " en psikiatria traktado..... Kion fari? Dankon pro via apogo.
petro.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Gratulegon!!!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Pardonu ke mi tiel malfrue respondas au montras ke mi legis vian mesagxon. Estas en la nuna momento, ankorau necerta momento cetere, tiom da aferoj farendaj, kaj nepre necesas ke mi denove serioze laboru.... kion mi felicxe jam ekis pasintan lundon!
petro
Posted 9 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro replies:
Nenion mi kredos pli facile ol tion, ke vi havas multege da aliaj taskoj ege pli gravaj ol respondi al mia vorteto. Ke vi tamen faris, estas por mi senmerita honoro!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Mondocivitano says:
Kara Petro gratulegon kaj estu cxiam felicxa!
Posted 9 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Al mondocivitano: mi klopodos, kara, mi klopodos... mi ĉiam klopodis. Dankon pro bona konsilo.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Belaj deziroj viaj.... sed ne tre realismaj! Kiu ja povas cxiam kaj cxiam esti felicxa. Tamen, jes ja, estas gradoj de felicxo... kaj estas bona afero ke mi estas homo kiu relative rapide sentas felicxon. Grandega felicxo cetere estas kiam oni sentas la simpation kaj fidon kaj kredon kaj apogon de la samideanaro!
Petro.
Posted 9 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.