Mi ŝategas vojaĝi trajne. Estas granda plezuro sidi en kupeo kaj rigardi tra la fenestro... Vere, vojaĝi per aviadilo estas pli rapide, sed estas malfacile aperi en alia loko dum du-tri horoj.
Dum la somero mi trajnis jam kvarfoje. Sed morgaŭ estos grandega vojaĝo en Tjumen per aŭto, kaj por ĉiam, mi esperas. 1000 kilometroj per aŭto! Mi neniam aŭtadis pli malproksime ol 60 kilometroj :)
En Tjumen mi loĝos ĉe mia avino. Ŝi ne havas telefonon, do iom da tempo mi ne povos uzi Interreton kaj respondi al viaj leteroj kaj komentoj.
Send a message
Search for members
Ardo says:
Irina Aleksandrova replies:
Stanislao says:
Au al Sankt Petersburg?
Mi deziras al vi agrablan vojaĝon kaj bonan alvenon al la planita loko.
Oni gravas, ke vi estas inter ni Ipernity-Geamikoj kaj ni estas kune kunvi.
Ni puĥa ni piera!
Kun koraj salutoj el Pollando, Stanislao
Irina Aleksandrova replies:
Mi vojaĝos al Tjumen el Ĥanti-Mansijsk. Rekta distanco inter la urboj estas 600 km, sed rekta vojo, bedaŭrinde, forestas.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Estus bone kombini fakan aplikon de Esperanto, iom da lingvistiko + iom da alia scienco.
Esperanto bezonas tiajn personojn.
Amike
Blazio
Irina Aleksandrova replies:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Mi iom time provadas kompreneti kaj imagi, kio estas okazanta ĉe osetoj,
pri kiuj mi aŭdas apenaŭ iom, ĉar ne ili estas la baltalantaj flankoj.
Mi provas esperi pacon por ĉiuj.
Alia afero, ĉu vi scias ion pri esperantistoj de urbo Kostroma? Tie mi partoprenis
SEJTon, se mi ne estas forgesinta la ĝustan nomon, someran Esperantan tendaron junularan,
gvidate interalie de Slavik Ivanov, kun kiu ankaŭ nuntempe mi korespondetas (kiel kun vi, irina).
Amike
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 16 months ago.
Irina Aleksandrova replies:
En Sud-Osetio nun estas io malfacila por kompreni... Pri Sud-Osetio skribis Slavik Ivanov: amikeco.ru/2008/08/sud-osetio.html, kaj mi nemulte diskutis tie ĉi: www.ipernity.com/blog/esperejo/84222. Ho, mi ege ne plaĉas disputi, precipe pri tio, kio por mi estas nedisputebla.... Mi timas, ke pri paco por ĉiuj nun oni povas nur esperi.
Mi scias, ke en Kostroma estis SEJT, kaj tie loĝas esperantistoj, sed mi konas neniun el ili ... Mi ĝis nun neniam estis en esperantista tendaro, kaj eĉ neniam parolis esperante voĉe...
Irina Aleksandrova edited this comment 16 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Al "slavoj" kun reduktiĝo de vokaloj mi rekomendus legi tekston kiel se ĉiu silabo estus aparta voerto. Eble la sama persono, kiu misprononcas *bela urbo*, prononcus tion ĝuste,
se la skribo estus
TRE BE LA UR BO
aŭ tre be la ur bo.
Se vi estas lerninta la italan, certe vi ne havas ian ajn malfacilaĵon ĉe elparolado Esperanta.
Eble vi havas problemon nenian, do pardonu min pro la klarigoj.
Amike
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 16 months ago.
Irina Aleksandrova replies:
Mi ofte aŭskultas podkastojn de La Ondo de Esperanto, kaj mi komprenas, kia estas ĝusta elparolo. Sed mi ankoraŭ ne paroli pro tio, ke en mia urbo forestas esperantistoj, bedaŭrinde...
Irina Aleksandrova edited this comment 16 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Sed eble ĉirkaŭ vi poste aperos novaj esperantistoj.
Amike
Blazio
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 16 months ago.
Moho says:
Irina Aleksandrova replies:
Sed balsaŭ mi havos komputilon tien, kaj mi povos skribi denove ofte ;)
Roland Platteau says:
Kaj mi havas multe da agrablaj rememoroj pri tio. Ĝis en la sepdekaj jaroj...
Sed mi ne scias kiel estas en Rusujo (mi konstatis, ke en Hungarujo kaj Rumanio trajnoj estas plu kia ili estis en Francio dum la 70-aj jaroj, t. e. liberaj homaj kaj oportunaj, sed kiom da tempo plu ? ...) sed en Francio ne plus estas agrable nek oportune nun.
Ne plu estas kupeoj, ne plu estas permesite fumi nenie, eĉ ekstere sur la kajoj!! (mi ne fumas mem, sed scii miom da aferoj estas permesitas fŝas al mi la ĉeeston en la loko, mi sentas naŭzigita kaj premita kiel tio tuŝus min!) estas deviga rezervi la lokon antautempe, ne plus estas ebla malfermi la fenestrojn!! oni estas kiel en ladskatalo. Ne plus estas horartabeloj en la stacidomoj, nek giĝetoj, oni eĉ ne povas ricevi informoj de iu ajn ĉar ĉio estas forestigita, male oni metis ... privataj gardistoj, tiel farante de tiuj sociaj publikaj lokoj, je la servo de la civitanoj teorie, lokoj kie la klientoj estas rigardataj kiel supektoj kaj krimuloj, etoso kiel oni ne plu estus en socio sed en koncentrejo!.
Oni forigis la kontrolistojn (al kiuj oni povis demandi informojn, kaj ili ĉiam respondadis ĝentile) : nun unu nepre devas kontroli sin mem (sen ne estas rabato sur la prezoj konpense de tio !!! ) kaj se hazarde oni tion ne faris, oni estas tuj rigarditaj kiel krimulon kaj trrege mon"punataj". dum kiam estis kontrolistoj oni povis fidi al tio: kontrolis ILI, kaj se okazis ke la bileto restis ne kontrolita estis en la plej oftaj kazoj ĉar ne estis kontrolisto en tiu horo aŭ en tiu stacidomo, oni klarigis kaj la vagonkontrlisto komprenis, kaj oni povis normale pagi la bileton al li, tio estis normala civilizita servo kaj socio...)
Ne plus estas sidbenkoj en la stacidomoj.
Ne plu estas pakaĵdeponejo en la stacidomoj.
Ne plus eblas ŝanĝi trajnon (ĉar oni rezervis por certa difinita horo, kej tiel ne plu havas rajton preni la sekvantan trajnon!) nek ŝanĝi la ideon kaj halti dumvoje.
Ne plu eble paroli kun la surkaje atendantoj nek aĉeti de surkajavendistoj (ĉar ne plu eblas malfermi fenestrojn) ne plus eblas entrajniĝi ekde tiu est ĉe kla kajo, ĉar tio ne estas informita, kaj oni deva atenti atendi kaj haste kuri (ne forgesante dumfare kontroli mem la bileton!!) al la preciza sidloko. Estas terure stresanta danĝera laciga kaj malagrabla nun. Restas nenio de la antaŭa ĉarmo kaj malstresa etoso.
katastrofo.
Do mi ne plus vojaĝas trajne.
Andreo Peetermans says:
Hotoj=horoj
leteron=leteroj
Havu agrablan vojaĝon :-)
Andreo.
Irina Aleksandrova replies:
Julio Herreropro says:
Irina Aleksandrova replies:
Razeno says:
Kaj la vojagxo estus pli interesa se vi havus bonan amikon kun vi. Cxu ne?
Estu trankvile sen reto dum kelkaj tagoj. Ni atendos vian reagon.
Cxion bonon al vi.
Irina Aleksandrova replies:
Irek Bobrzak says:
Komence de la somero, kiam mi decidis subite partopreni IET en Krimeo, la vojaĝo de Varsovio al Sinferopolo daŭris preskaŭ du tagoj. Ne eblis fluge, buse aŭ aŭte mi ne riskus. Komence mi opiniis pri la vojaĝo tro longa kaj flustra. Aviadile sendube estus pli rapide. Sed evidentiĝis, ke la unuan fojon mi alvenis la esperantistan aranĝon ripoza. Tiom laca mi estis startinta la vojaĝon, ke tiujn du tagojn simple mi tradormis :)
Jen mia impreso pri la vojaĝado.
Koraj salutoj al vi!
Andipro says:
Mi ankaŭ tre ŝatas veturi trajne, kiel Irek. Ĉefe en tiuj ĉarmaj, malnovaj eks-sovetiaj vagonoj el la 1950-aj jaroj kun ligno ene.
Se mi veturas trajne eblas alveni kelkajn minutojn antaŭ la forveturo al la kajo kaj eniri la trajnon. Poste mi veturas ekzemple 11 horojn dum unu nokto kaj matene estas en alia urbocentro. Malrapide, sed rekte kaj malstreĉe de urbocentro al urbocentro.
Mi ĉisomere flugis, ĉar la malmultekostaj lokoj en trajno estis elĉerpitaj. Mi devis tre limigi mian pakaĵon, ĉar oni prenas frenezan sumon por troa pakaĵo. La flugo daŭris 2 horojn, sed mi veturis dum 7 horoj, el kiuj mi 5 atendis aŭ sidis en malkomforta buso. 2 sanĝoj kaj multaj atendoj.
Kompreneble dependas de la distanco, de kiom da tempo vi havas, kaj de la prezo. Kaj min tre naŭzas ka la fervojo fordonas sian avantaĝon kompare kun aviadilo: ke estas multaj trajnoj tage, ekzemple ĉiun horon. Nun necesas mendi antaŭe, kaj vi rajtas uzi NUR tiun trajnon, kiun vi - monatojn antaŭe - mendis. Aŭ pagi multe.
Ne ĉiam estas tia, sed ĝuste tiajn flug- kaj trajnvojaĝojn mi ĉisomere spertis. Nur ĉar reen ne plu restis rabatitaj lokoj en trajno mi flugis.
Saluton al ĉiuj!
Kaj vi, Irina, ne miri se Marina el Tjumen kontaktos vin (adreso en www.reu.ru). Mi momente ĉiutage "skajp"as kun ŝi.
Johano NL says:
Mi gxuis vian Ipernity-n
En 1987, 1988 kaj 1989 venis rusa Esperantistino trajne el Lipetsk al ni kaj restis cxe ni cxiufoje unu monaton. Do se vi dezirus tiel vojagxi al ni vi estos bonvena. Vi trovos nin en Pasporta Servo.
Ni pretis montri al vi nian landon.
Kie situas Tjumeno?
Rogério Lima (chelos) says:
Fortan Brakumon! Mi deziras feliĉan naskiĝtagoj kaj ĝojoplenan 2009 pr vi!
Nick Woods says:
Onklo says:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ĉu vi ŝatas vojaĝi?