Irina Aleksandrova Published on August 24, 2008
by Irina Aleksandrova

Irina Aleksandrova's blog

Browse posts
Vojaĝoj, vojaĝoj...
27 comments (latest 6 months ago)
Mia blogo Esperante
Posted on August 21, 2008
15 comments (latest 7 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 2 164 times

Vojaĝoj, vojaĝoj...

Sunday August 24, 2008 at 06:06AM

Mi ŝategas vojaĝi trajne. Estas granda plezuro sidi en kupeo kaj rigardi tra la fenestro... Vere, vojaĝi per aviadilo estas pli rapide, sed estas malfacile aperi en alia loko dum du-tri horoj.

Dum la somero mi trajnis jam kvarfoje. Sed morgaŭ estos grandega vojaĝo en Tjumen per aŭto, kaj por ĉiam, mi esperas. 1000 kilometroj per aŭto! Mi neniam aŭtadis pli malproksime ol 60 kilometroj :)

En Tjumen mi loĝos ĉe mia avino. Ŝi ne havas telefonon, do iom da tempo mi ne povos uzi Interreton kaj respondi al viaj leteroj kaj komentoj.

27 Comments / add your comment?

Ardo says:
Bonan Vojaĝon en Tjumen!
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
Irina Aleksandrova replies:
Dankon!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Stanislao says:
Kara Irinuŝka, kien vi tiel longdistance vojaĝas per automobilo? Eble al Moskvo?
Au al Sankt Petersburg?
Mi deziras al vi agrablan vojaĝon kaj bonan alvenon al la planita loko.
Oni gravas, ke vi estas inter ni Ipernity-Geamikoj kaj ni estas kune kunvi.
Ni puĥa ni piera!
Kun koraj salutoj el Pollando, Stanislao
Posted 16 months ago. ( permalink )
Irina Aleksandrova replies:
Stanislao, dankon!
Mi vojaĝos al Tjumen el Ĥanti-Mansijsk. Rekta distanco inter la urboj estas 600 km, sed rekta vojo, bedaŭrinde, forestas.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Rakontu iom pri viaj studobjektoj, pri via ĉefa fako!

Estus bone kombini fakan aplikon de Esperanto, iom da lingvistiko + iom da alia scienco.
Esperanto bezonas tiajn personojn.

Amike

Blazio
Posted 16 months ago. ( permalink )
Irina Aleksandrova replies:
Mi estos historiisto pri nov-historio kaj internaciaj rilatoj. Do, miaj studobjektoj estos historio, politologio, kaj multo da aliaj, kiujn nomojn mi ankoraŭ ne scias :) Mi rakontos plu en septembro, kiam mi fariĝos studentino...
Posted 16 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Ege malfacila tasko, certe, studi la historion objektiveme. Ankaŭ agado iom riska.
Mi iom time provadas kompreneti kaj imagi, kio estas okazanta ĉe osetoj,
pri kiuj mi aŭdas apenaŭ iom, ĉar ne ili estas la baltalantaj flankoj.

Mi provas esperi pacon por ĉiuj.

Alia afero, ĉu vi scias ion pri esperantistoj de urbo Kostroma? Tie mi partoprenis
SEJTon, se mi ne estas forgesinta la ĝustan nomon, someran Esperantan tendaron junularan,
gvidate interalie de Slavik Ivanov, kun kiu ankaŭ nuntempe mi korespondetas (kiel kun vi, irina).

Amike

Blazio
Posted 16 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 16 months ago.
Irina Aleksandrova replies:
Verŝajne, malfacila. Sed mi ŝategas historion. Vi pravas, pri ĉiuj eventoj estas multo da opinioj, kaj por mi ĝis nun estas interese studi tiuj opinioj.

En Sud-Osetio nun estas io malfacila por kompreni... Pri Sud-Osetio skribis Slavik Ivanov: amikeco.ru/2008/08/sud-osetio.html, kaj mi nemulte diskutis tie ĉi: www.ipernity.com/blog/esperejo/84222. Ho, mi ege ne plaĉas disputi, precipe pri tio, kio por mi estas nedisputebla.... Mi timas, ke pri paco por ĉiuj nun oni povas nur esperi.

Mi scias, ke en Kostroma estis SEJT, kaj tie loĝas esperantistoj, sed mi konas neniun el ili ... Mi ĝis nun neniam estis en esperantista tendaro, kaj eĉ neniam parolis esperante voĉe...
Posted 16 months ago. ( permalink )
Irina Aleksandrova edited this comment 16 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Kara Irina, mi ne scias, kiel vi prononcas, se vi parolas kun neniu. Eble helpas vin alifaj fremdaj lingvoj. Rusoj ofte reduktas senakcentajn vokalojn o, a, e,, kaj tiam ne-ruso ne aŭdas, ĉu ili diras *mi scias* aŭ *mi scios*, eventuale "mi sciis", ĉu "pele" aŭ 'peli", ĉu *bona* aŭ *bono*, ĉu *urbo* aix* *urba*, Iom simile (kvankam alivokale) "komunigas formojn" kelkfoje bulgaraj esperantistoj.

Al "slavoj" kun reduktiĝo de vokaloj mi rekomendus legi tekston kiel se ĉiu silabo estus aparta voerto. Eble la sama persono, kiu misprononcas *bela urbo*, prononcus tion ĝuste,
se la skribo estus

TRE BE LA UR BO
aŭ tre be la ur bo.

Se vi estas lerninta la italan, certe vi ne havas ian ajn malfacilaĵon ĉe elparolado Esperanta.
Eble vi havas problemon nenian, do pardonu min pro la klarigoj.

Amike

Blazio
Posted 16 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 16 months ago.
Irina Aleksandrova replies:
Blazio, dankon!
Mi ofte aŭskultas podkastojn de La Ondo de Esperanto, kaj mi komprenas, kia estas ĝusta elparolo. Sed mi ankoraŭ ne paroli pro tio, ke en mia urbo forestas esperantistoj, bedaŭrinde...
Posted 16 months ago. ( permalink )
Irina Aleksandrova edited this comment 16 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Almenaŭ vi ne tentiĝas kvereli kun ili. Pensu pozitive...
Sed eble ĉirkaŭ vi poste aperos novaj esperantistoj.

Amike

Blazio
Posted 16 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) edited this comment 16 months ago.
Moho says:
Male de vi mi multfoje vojaĝis ĝuste la saman distancon (1000 km), aere, buse, trajne kaj aŭte. Ne estas malfacile, sufiĉas ke vi estas preparita por ĝi. Mi atendas ke vi reveni hemje sane kaj trankvile, kaj baldaŭ ne legos viajn novajn blogaĵojn.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Irina Aleksandrova replies:
Vere, grandega preparo! Mi ja veturos por unu jaro, por lerni en Universitato... Nun mi veturos dum 6 jaroj ĉiujare ;)

Sed balsaŭ mi havos komputilon tien, kaj mi povos skribi denove ofte ;)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
Ankaŭ mi tre multe ŝatis vojaĝi per trajno. Kaj estis multe malpli danĝere kaj malpli lacige, kaj oni povas fari alion samtempe, eĉ se nur rigardi, bone rigardi, la traveturatan lokojn, ol per aŭto; kaj estis agrable, libere, socie, aportune.
Kaj mi havas multe da agrablaj rememoroj pri tio. Ĝis en la sepdekaj jaroj...
Sed mi ne scias kiel estas en Rusujo (mi konstatis, ke en Hungarujo kaj Rumanio trajnoj estas plu kia ili estis en Francio dum la 70-aj jaroj, t. e. liberaj homaj kaj oportunaj, sed kiom da tempo plu ? ...) sed en Francio ne plus estas agrable nek oportune nun.
Ne plu estas kupeoj, ne plu estas permesite fumi nenie, eĉ ekstere sur la kajoj!! (mi ne fumas mem, sed scii miom da aferoj estas permesitas fŝas al mi la ĉeeston en la loko, mi sentas naŭzigita kaj premita kiel tio tuŝus min!) estas deviga rezervi la lokon antautempe, ne plus estas ebla malfermi la fenestrojn!! oni estas kiel en ladskatalo. Ne plus estas horartabeloj en la stacidomoj, nek giĝetoj, oni eĉ ne povas ricevi informoj de iu ajn ĉar ĉio estas forestigita, male oni metis ... privataj gardistoj, tiel farante de tiuj sociaj publikaj lokoj, je la servo de la civitanoj teorie, lokoj kie la klientoj estas rigardataj kiel supektoj kaj krimuloj, etoso kiel oni ne plu estus en socio sed en koncentrejo!.
Oni forigis la kontrolistojn (al kiuj oni povis demandi informojn, kaj ili ĉiam respondadis ĝentile) : nun unu nepre devas kontroli sin mem (sen ne estas rabato sur la prezoj konpense de tio !!! ) kaj se hazarde oni tion ne faris, oni estas tuj rigarditaj kiel krimulon kaj trrege mon"punataj". dum kiam estis kontrolistoj oni povis fidi al tio: kontrolis ILI, kaj se okazis ke la bileto restis ne kontrolita estis en la plej oftaj kazoj ĉar ne estis kontrolisto en tiu horo aŭ en tiu stacidomo, oni klarigis kaj la vagonkontrlisto komprenis, kaj oni povis normale pagi la bileton al li, tio estis normala civilizita servo kaj socio...)
Ne plus estas sidbenkoj en la stacidomoj.
Ne plu estas pakaĵdeponejo en la stacidomoj.
Ne plus eblas ŝanĝi trajnon (ĉar oni rezervis por certa difinita horo, kej tiel ne plu havas rajton preni la sekvantan trajnon!) nek ŝanĝi la ideon kaj halti dumvoje.
Ne plu eble paroli kun la surkaje atendantoj nek aĉeti de surkajavendistoj (ĉar ne plu eblas malfermi fenestrojn) ne plus eblas entrajniĝi ekde tiu est ĉe kla kajo, ĉar tio ne estas informita, kaj oni deva atenti atendi kaj haste kuri (ne forgesante dumfare kontroli mem la bileton!!) al la preciza sidloko. Estas terure stresanta danĝera laciga kaj malagrabla nun. Restas nenio de la antaŭa ĉarmo kaj malstresa etoso.
katastrofo.
Do mi ne plus vojaĝas trajne.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Avio=aviadilo
Hotoj=horoj
leteron=leteroj

Havu agrablan vojaĝon :-)

Andreo.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Irina Aleksandrova replies:
Dankon =)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Julio Herreropro says:
Bonan vojaghon kaj agrablan restadon en Tjumen!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Irina Aleksandrova replies:
Dankon!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Razeno says:
Kara Irina,
Kaj la vojagxo estus pli interesa se vi havus bonan amikon kun vi. Cxu ne?
Estu trankvile sen reto dum kelkaj tagoj. Ni atendos vian reagon.
Cxion bonon al vi.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Irina Aleksandrova replies:
Dankon, Razeno!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Irek Bobrzak says:
Mi ŝatas vojaĝi pere de la rusaj trajnoj.
Komence de la somero, kiam mi decidis subite partopreni IET en Krimeo, la vojaĝo de Varsovio al Sinferopolo daŭris preskaŭ du tagoj. Ne eblis fluge, buse aŭ aŭte mi ne riskus. Komence mi opiniis pri la vojaĝo tro longa kaj flustra. Aviadile sendube estus pli rapide. Sed evidentiĝis, ke la unuan fojon mi alvenis la esperantistan aranĝon ripoza. Tiom laca mi estis startinta la vojaĝon, ke tiujn du tagojn simple mi tradormis :)
Jen mia impreso pri la vojaĝado.
Koraj salutoj al vi!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Andipro says:
Saluton gekaraj,

Mi ankaŭ tre ŝatas veturi trajne, kiel Irek. Ĉefe en tiuj ĉarmaj, malnovaj eks-sovetiaj vagonoj el la 1950-aj jaroj kun ligno ene.

Se mi veturas trajne eblas alveni kelkajn minutojn antaŭ la forveturo al la kajo kaj eniri la trajnon. Poste mi veturas ekzemple 11 horojn dum unu nokto kaj matene estas en alia urbocentro. Malrapide, sed rekte kaj malstreĉe de urbocentro al urbocentro.

Mi ĉisomere flugis, ĉar la malmultekostaj lokoj en trajno estis elĉerpitaj. Mi devis tre limigi mian pakaĵon, ĉar oni prenas frenezan sumon por troa pakaĵo. La flugo daŭris 2 horojn, sed mi veturis dum 7 horoj, el kiuj mi 5 atendis aŭ sidis en malkomforta buso. 2 sanĝoj kaj multaj atendoj.

Kompreneble dependas de la distanco, de kiom da tempo vi havas, kaj de la prezo. Kaj min tre naŭzas ka la fervojo fordonas sian avantaĝon kompare kun aviadilo: ke estas multaj trajnoj tage, ekzemple ĉiun horon. Nun necesas mendi antaŭe, kaj vi rajtas uzi NUR tiun trajnon, kiun vi - monatojn antaŭe - mendis. Aŭ pagi multe.

Ne ĉiam estas tia, sed ĝuste tiajn flug- kaj trajnvojaĝojn mi ĉisomere spertis. Nur ĉar reen ne plu restis rabatitaj lokoj en trajno mi flugis.

Saluton al ĉiuj!
Kaj vi, Irina, ne miri se Marina el Tjumen kontaktos vin (adreso en www.reu.ru). Mi momente ĉiutage "skajp"as kun ŝi.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Johano NL says:
Kara Irina,

Mi gxuis vian Ipernity-n

En 1987, 1988 kaj 1989 venis rusa Esperantistino trajne el Lipetsk al ni kaj restis cxe ni cxiufoje unu monaton. Do se vi dezirus tiel vojagxi al ni vi estos bonvena. Vi trovos nin en Pasporta Servo.
Ni pretis montri al vi nian landon.
Kie situas Tjumeno?
Posted 12 months ago. ( permalink )
Rogério Lima (chelos) says:
Saluton. Mi treege ŝatis vian komenton pri la ĝojo de vojaĝi per trajno. Bedaŭrinde mia lando ne ekzistas longdaŭra vojaĝo per trajno. Vere devus esti io mirinda kaj ĝoja voĵaĝi en vagono kaj rigardi la pejzaĝo kiam okazas la veturadon!

Fortan Brakumon! Mi deziras feliĉan naskiĝtagoj kaj ĝojoplenan 2009 pr vi!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Nick Woods says:
Mi neniam vojaĝi trajne antaŭe. Flugile, aŭte, buse, ŝipe, jes, sed neniam per trajno. Tamen mi aŭdis, ke usonaj trajnoj ne estas bonaj. Kiam mi vojaĝos al fremda lando, mi certe provos.
Posted 9 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Saluton ! Mi ankaŭ ŝatas vojaĝi per trajno. Mi volas vojaĝi de Vladivostoko al Moskvo laŭ via TSR(Trans Siberia Railroad),tamen oni diras ke ĝi bezonas unu semajnon kaj iom danĝera.ĉu vere ?
Posted 7 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Kara Irina!

Ĉu vi ŝatas vojaĝi?
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...