About this blog

  • 21 posts
  • 9297 visits

» add a comment?

april 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

April 24, 2008

Jam mondo ankaux mankas!

Homo estis sidita sole, kun la profunda ĉagreno.
Ĉiuj bestoj ĉirkaŭigis lin dirante ke Ni ne ŝatas vidi vin ĉagrena, diru al ni ĉiu ajn deziro kion vi emas por ke ni plenumu tion.
La homo petis profundan vid-povon.
Vulturo donis sian vid-povon al li.
La homo deziris fortecon.
Pantero diris, de nun vi estos forta same kiel mi.
La homo emis scii teran misteron.
Serpento respondis: Mi montros al vi.
Kaptinte ĉiujn dezirojn, la homo lasis la grupon.
Kaj tiam strigo al aliaj bestoj diris: Nun la homo scias multon kaj kapablas plenumi multajn aferojn.
Cervo demandis, la homo atingis ĉion kion li emis, ĉu ne plu ĉagreniĝos?
La strigo respondis: Ne! profundan kavon mi atentis ene de la homo kion neniu kaj nenio povas plenigi. Tio, estas kaŭzo de lia tristo. Tago post tago, pliiĝas lia avideco ĝis tiam kiam la mondo diros al li "Mi ne plu havas eĉ eton por ke mi donu al vi. Jam ĉiu estas finita."

 

 Jen la korekta teksto kiun faris karega amiko mia, Imre. koran koran dankon al lia atento kaj pacienco ecx ;-)

 

Homo estis sidanta sola, kun profunda ĉagreno.
Ĉiuj bestoj ĉirkaŭis lin dirante ke Ni ne ŝatas vidi vin ĉagrena, diru al ni iun ajn deziron, kiun vi emas por ke ni plenumu.
La homo petis profundan vid-povon.
Vulturo donis sian vid-povon al li.
La homo deziris fortecon.
Pantero diris, de nun vi estos forta, same kiel mi.
La homo emis scii teran misteron.
Serpento respondis: Mi montros ĝin al vi.
Kaptinte ĉiujn dezirojn, la homo lasis la grupon.
Kaj tiam strigo al aliaj bestoj diris: Nun la homo scias multon kaj kapablas plenumi multajn aferojn.
Cervo demandis, la homo atingis ĉion, kion li emis, ĉu ne plu li ĉagrenos?
La strigo respondis: Ne! Profundan kavon mi atentis ene de la homo. Tiun neniu kaj nenio povas plenigi. Tio, estas la kaŭzo de lia tristo. Tago post tago, pliiĝas lia avideco ĝis tiam kiam la mondo diros al li "Mi ne plu havas eĉ eton por doni al vi. Jam ĉio estas finita."

 


 

© Published at 16:41 ( 14 comments / 955 visits )
This post is public

April 7, 2008

Hej! ni estas veraj amikoj :-)

 

Kiam vi gajnas,
mi fiere diros al la mondo:
"Hej li estas mia amiko"


Sed tiam kiam vi malvenkas
mi sidos cxe vi, mano en mane, kaj diros:
"hej, mi estas via amiko"  

 

 


 

© Published at 15:50 ( 26 comments / 791 visits )
This post is public

March 28, 2008

Mia testudo!


Al mia testudo,
mi volvis bobenon
kaj akompanis gxin, mi
kvankam ke gxia fadeno
estis ankoraux en mia mano
mia koro batis maltrankvile

 

La testudo emis vidi mondon
Cxinajn rizejojn
Jemenajn sxtonitajn domojn
Rusajn balajn lernejojn
kaj nigrajn infanojn de Tanzanio
Kiuj endormas kun brulitaj plastikoj
 

tempo al tempo ke la testudo estas gaja
trenas la fadenon tri foje
kaj mi trankviligxas ke
ankoraux restis io por gajeco


sed plejofte
gxia fadeno tremas
kaj tiu cxi tremo signifas:
aux vento blovas
aux gxi ploras

 

mi
scias ke
en Afrikaj ebenajxoj
Irako kaj Hindio
kaj plej partoj de la mondo
blovas vento.


alie,
iu testudo
havos kiom da larmoj
por plorado?!

 

Maryam Momeni (Irana poetino)

 


  
 

© Published at 15:19 ( 7 comments / 444 visits )
This post is public

March 19, 2008

Malpli malpli venas jen Printempo :)

 

Haft-sin-1

Laux kalendaro de lando mia, jaro novigxas gxuste je la vekigxo de naturo. Unua tago de printempo egalas kun unua tago de la novjaro, nome "Novruz", signife "Nova Tago".

Tradicie, specialan ceremonion, ritaron, ni havas en la lando. La plej cxefa parto de gxi -almenaux laux mi- estas arangxo de tablo kun sep specialaj ajxoj kiu perse nomigxas "Haft-Sin". Cxiuj de sep ajxoj en persa lingvo komencigxas kun "S" "س" alfabeto. Dum antikva tempo (epoko)antaux de Islama atako, Cxiuj de sep ajxoj en persa lingvo komencigxas kun "Sx" "ش" alfabeto nome Haft-sxin" tamen malgraux de tiu cxi sxangxo preskaux ili gardis siajn simbolojn ankoraux.

Tritiko kaj lento estas la plej famaj grenoj kiujn dom-mastrinoj elektas kaj de antaux du aux tri semajno de novjaro malsekigante per akvo ene de malseka tuko metas ilin en la telero. Tion oni pers-lingve nomas "Sabze"(signife Verda Burgxono). Ornamite per koloraj rubanadoj gxin konservas je la lasta tago de Novruz festo nome "Sizdah bedar" (la 13-an tago kiu oni lasas hejmon al la  naturo)

Rugxaj fisxoj estas aliaj detaloj de Novruz tablo, kiun antauxe post fino de la festo oni metis en la riveroj sed nun tempe oni zorgas ilin je la siaj mortoj en la karafoj.

Spegulo kun ornamitaj kandeloj estas ankaux alia detalo de la tabulo kiu estas simbolo de la kaj brileco kaj fajro.

Ovo kiel simbolo de fekundeco etas alia detalo kiun oni boligas en la akvo kaj poste ornamas per gajaj koloroj kiel rugxa, verda, flava, blua...

Moneroj kiel simbolo de ricxeco, abundo oni metas en la tabulo.

Simboloj de Haft-Sin(Sep"S"alfabeto)teleroj estas:

1) "Sabze"(Verda Burgxono) simbolas kiel re-naskigxeco, fresxeco.


2)"Samanu"(mangxajxo el suko de tritiko kaj faruno) simbolas kiel miraklo (tion cxi simbolon iom mi dubas kaj petas konsilon de miaj samlandanoj).


3)"Seeb"(Pomo) simbolas kiel saneco kaj beleco.


4)"Senjed"(Alizo) simbolas kiel amo.


5)"Seer"(Ajlo) simbolas kiel medikamento.


6)"Somaq"(Sumako) simbolas kiel koloro de sunlevigxo, aperante sunon, malvenkas malboneco. 

 
7)"Serke"(Vinagro)simbolas kiel tempo, kaj pacienco.


Kaj sep angxelaj heroldoj de "Novruz" estas: renaskigxeco, saneco, felicxeco, gxojeco, sukceso, pacienco kaj beleco.

 

haft-sin-2

 

"Felicxan novjaron"

 

 

© Published at 10:57 ( 31 comments / 979 visits )
This post is public

January 25, 2008

Malplena loko!

 


restis
io, ie
kion neniam
nenio
anstataǔigas
ĝian malplenan lokon
nek nigraj hararoj
nek blankaj dentoj

 


"Hosein Panahi – Irana eks-artisto"
 

 

© Published at 09:51 ( 12 comments / 752 visits )
This post is public

January 24, 2008

Jam "Claŭde Piron" korpe ne plu vivas inter ni sed, anime li eternas!


 

Se ĉielo komprenus parolon de la deserto,
kaj disŝutus siajn larmojn al ĝiaj sekaj vangoj
Se printempo estis tiom afabla kiu ne deponus ĝardenon al la aǔtuno kaj se ...

 

Estis por mi granda plezuro post forpaso de jarocentoj revizitu lin proksime kaj sentu (tuŝo) lian varmecon. Diris al li, mi "kia paciencema vi estas! Kiel toleras homojn kiuj orgojle ludas nur siajn ludojn? kvankam ke mi estas tioma for ke nur post jarcentoj devigite por momentoj toleras ilin, tago al tago vidante iliajn strangajn kondutojn precipe malpurajn mensojn mi brulas kaj pli malgrandiĝas, tamen vi" … Rigardis min li, ĉagrene tamen tre afable kaj respondis min: "se vi ankaǔ pensus kiel mi pri la vivo kion ni forlasos iom pli frue aǔ malfrue ne plu suferis la aferon. Ne forgesu kara, dum for-paso de l' tempo, marioneta teatro je la vivo, tagoj ĉu dolĉe ĉu maldolĉe pasos. Amoj mortas, koloroj ŝanĝas nur memoroj, ĉu amara ĉu malamara, restos eterne sen-ŝanĝa. Do de nun disgonte ankoraǔ vian karesan birilecon tra la mondo, al homoj klopodu deponi de vi mem bon-memoron."

 

eklips

 

 

 

 

© Published at 18:02 ( 8 comments / 528 visits )
This post is public

January 20, 2008

Dediĉo al kara Imre :-)

Nokto-silento-dezerto
 

 

estis nokto, estis nokto kaj ĉielo plen-plena de silento
estis mi, estis mi kaj maro plen-plena de muĝo
 

estis nokto, estis nokto kaj grenkampo plen-plena de cikadoj
estis mi, estis mi kaj sino plen-plena de kurieraj floroj
 

estis nokto, estis nokto kaj stepo plen-plena de steloj
estis mi, estis mi kaj kap-kuseno plen-plena de rememoroj
 

estis nokto, estis nokto kaj dezerto plen-plena de miragxoj
estis mi, estis mi kaj nubo plen-plena de pluvo!

 

 

 

 

© Published at 04:45 ( 11 comments / 753 visits )
This post is public

January 18, 2008

Mi estas komuna doloro, min vi kriu!

Imagu, vi eniras taksion (kaj ne privatan maŝinon) por ke iom pli frue atingu vian hejmon tamen dum la vojo ne nur ŝoforo, ankaǔ du amikoj de li, agresas vin tiel sovaĝe kiel  eĉ kuracisto pruvas profundan damaĝon en viaj piedoj, femuro, postaĵo, manoj, kaj maldekstra sino kaj vi kun sangita vizaĝo prefere ŝanĝas celon irante al patra hejmo. Unue pro timo de familia reputacio, vi mensogas dirante tion ke oni volis ŝteli vian monujon kaj vi falis sur la tero tamen vi estas plen-plene da doloro, plen-plene da animaj vundoj, plen-plene da teruraj scenoj ripetante je antaǔ viaj okuloj senĉese kaj finfine plendante kontraǔ agresantoj en la tribunalo, vi malkaŝas tiu ĉi pezan vereon ĉe la familio ….. kaj nun tiu ĉi kaj korpaj kaj animaj doloroj kiuj ne lasos vin je fino de la via vivo flanke, kaj tiu doloro flanke: "Dum unuaj tagoj disigis sian litaĵon kaj nun eĉ ne manĝas mian kuiradon, eĉ respondas mian saluton malfacile. Lasas hejmon je la frua mateno kaj revenas tre malfrue. Kelkaj tagoj antaǔe diris al mi ke li ne plu povas daǔri nian komunan vivon kaj decidas interkonsentitan divorson." 

 

ellize

 la larmo estas sektero
la rideto estas sekreto
la amo estas sekreto
...
mi ne estas rakonto rakonti min
mi ne estas kanto kanti min
mi ne estas voĉo aŭskulti min
aŭ vidaĵo por ekvidi
aŭ sciaĵo por ekscii
 
mi estas komuna doloro
min vi kriu

arbo parolas al arbaro
herbo al herbaro
stelo al stelaro
kaj mi al vi
 
aldiru al mi vian nomon
enmanigu al mi vian manon
eldiru al mi vian eldiron
aldonu al mi vian koron
....
enmanigu al mi vian manon
al viaj manoj konatas mi
ho trovita malfrue, mi parolas al vi
kiel nubo al ŝtormo
kiel herbo al herbaro
kiel birdo al printempo

"Ahmad Ŝamlu  -Irana poeto"

  

 * elkoran dankon de mia karega amiko Mohammad pro korektado de la poemo :-)

 

© Published at 11:45 ( 11 comments / 668 visits )
This post is public

January 10, 2008

"Ĉu sur la vojo vi ne vidis helon de l' tago?"


 

Ĉesu plori, kara fratino! Kreskos arbo antaǔ via domo kaj arboj en via urbo kaj aroj da arboj dise en via patrujo, kaj vento alportos mesaĝon de arbo al arbo, kaj la arboj demandos la venton: "Ĉu sur la vojo vi ne vidis helon de l' tago?"

 


"Lasta parto de libro "Su va Ŝun" – Simin Daneŝvar- Irana fama verkistino"
 


 

PS) koran dankon de mia karega amiko Imre pro korektado de miaj tekstoj :-)

 

 

Heleco de l'tago

 

 

* belegaj fotoj estos trovita de tie cxi: www.khosoof.com

 

 

© Published at 12:15 ( 8 comments / 588 visits )
This post is public

January 5, 2008

Melodio de l' vivo

 

 

montaro

 

Kreskigas montaro
tion, kion ĝi ŝatas.


Ne akceptas
eĉ dezerto
tion, kion ĝi ne ŝatas.

Fiŝojn vivigas akvo, kaj
homojn -- amo.

Ĉu ĉielo restu senstela? 
Kaj tago sensuna?

 
Neniam, neniam, neniam...

 

* bedauxrinde poeton de la poemo mi ne konas ...

 

 

 

© Published at 05:07 ( 6 comments / 530 visits )
This post is public

December 28, 2007

Estu trankvila kara mia, estu trankvila!

 

Estu trankvila kara mia, estu trankvila
Similas vivo al la maro
Sinkas tempo al tempo ni ankaǔ, fermas niajn okulojn, ĉie estas sombra
Malsinkas tempo al tempo ni ankaǔ. Odoro kaj heleco de salo, brileco de akvo, freŝeco kaj ĝojeco
Estu trankvila kara mia, estu trankvila

 

Denove elakviĝos ni
Kaj revidos brilecon de l'suno
Kiu ĉi foje ektagiĝos ĝuste de tie kie "vi" emas

 


(Ŝams e Langerudi - Irana poeto)


 

© Published at 09:50 ( 14 comments / 791 visits )
This post is public

December 21, 2007

"Yalda Nokto"

 

 

yalda 2

 

Jam estas longega tempo, okaze la lastan tagon de la aǔtuno (ĝuste hodiaǔ nokte), Iranaj popoloj kaj aliaj ĉirkaǔaj pers-ujoj festas specialan ceremonion nome "Yalda Nokto". Radiko de Yalda apartenas sirian lingvon, signife "naskiĝo". Laǔ kredo de pra-uloj "Yalda nokto" estas naskiĝ-nokto de suno kaj je la fino de  tiu ĉi la plej longa nokto dum jare, mallumeco malvenkos kaj lumeco estos venkota. Multajn manĝaĵojn, fruktojn, frandaĵon, dolĉaĵon cele kun multaj signifoj kiel abundeco, saneco, ĝojeco oni preparas en la ceremonio temen, Akvo-melono kaj poste granato estas la plej famaj preparitaj fruktoj.  

 

Yalda-akvomelono2

 

Yalda-Akvomelono

 

Yalda-granato

 

Yalda

 

 

Yalda-3

 

 

© Published at 06:37 ( 12 comments / 848 visits )
This post is public

December 17, 2007

"Brila Horizonto"


"Brila horizonto"

 

Tagon ni retrovus niajn kolombojn
kaj la afableco ekprenus la manon de la beleco.

Tagon kiu, la malplej himno
Estas kiso
Kaj ĉiu homo
Por ĉiu homo
Estas frato

Tagon kiu, oni ne plu ŝlosos pordojn de la siaj domoj
Ŝlosilo,
Estas fabela
Kaj koro,
Sufiĉas por vivo.

Tagon kiu, ĉiuj paroloj signifas amon,
Ĝis vi por la plej lasta vorto ne plu trovu parolon

Tagon kiu, melodio de ĉiuj vortoj, mem estas vivo, .
Ĝis mi ne plu toleru suferon pro rimo de la lasta poemo.

Tagon kiu, ĉiu buŝo mem esats melodio.
Ĝis la malplej himno estu kiso.

Tagon kiu, vi venu,  eterne vi venu
Kaj afableco kun beleco samiĝu


Tagon kiu, ni denove dissemos semon por niaj kolomboj

Kaj mi atendas la tagon
Eĉ tagon
Mi ne plu vivu!

 

"Ahmad Ŝamlu-Irana poeto"
 

 

© Published at 18:45 ( 11 comments / 663 visits )
This post is public

December 14, 2007

Eĉ, pardonu sunon, Se ĝi rememorigas al vi sian bonfaron!

 


diru vian belan parolon
liberigu kaŝitan torturon de la via silento
kaj ne timu eĉ se oni supozu vane vian kanzonon,
ĉar nia kanzono, ne estas vane
ĉar la amo, ne estas sen-digne
eĉ, pardonu sunon, Se ĝi rememorigas al vi sian bonfaron!

ĉar la amo,
mem estas morgaǔ,
mem estas eterne!

 

 

"tradukita el poemo de fama irana poemisto ""Ahmad Ŝamloo""" 
 
 

 

© Published at 15:31 ( 7 comments / 611 visits )
This post is public

December 13, 2007

"Leĝo", "Forteco", "Rajto", "Justeco"

 

Bonvole legu la suban tekston kun sento de ŝtono, kiu toleris senmovecon, kun sento de vermo kiu sopiris kuradon kaj arbo kiu fiaskis la flugadon. Ĉar ili kune, je sopiro atingis doloron kaj je la doloro al entuziasmo kaj je la entuziasmo al konscieco.

 

 

Jam estas pli ol longa tempo ke mi havas problemojn kun vortoj kiel "Leĝo", "Forteco", "Rajto", "Justeco" ….  La leĝo kiu pretendas justecon tamen sen-troige pli parte kun sia difinita ne-egala rajto, donacas fortecon al viroj kiuj povas difini viv-linion por virinoj … Nu, jam se laǔ malboneco de firmamento, la virino estus sub la hegemonio de iu viro kiu sia logiko ne samus kun la ŝia, devigite ŝi tolerus la aferon dum la sia tuta vivo…. Tempo al tempo pripenas en mia menso kun mi mem, ke tiuj kiuj estas kaǔzantoj de la maljustecoj, aǔ eĉ tiuj kiuj jam havas potencon kontraǔante la dikriminaciojn, konfirmante la aferon, kiel respondos larmojn, suspirojn de divorcita patrino kiu laǔ tribunala dekreto rajtas dum jare vizitu sian infanon preskaǔ je la nombro de la siaj fingroj? Aǔ kiel ili respondos sopirecon de knabino scivolonte sperton de la nekonata ĉirkaǔaĵo, sed eĉ por alfabeta lernado de gepatra lingvo, bezonate atendas permeson kaj kontentecon de la patro kaj mi ne plu pri-aludas vojaĝon el iu urbo al alia urbo kaj tre ideale je la lando al alia lando… Aǔ kiel ili respondos edzinon kiu emas kiel sia edzo ĉeestu en la socio progresonte nivelon de ĉu profesie ĉu kulture ĉu ekonomie ĉu plotike tamen laǔ la leĝo ĉiu-momente la edzo povas ĉu konvikinte ĉu malkonvikinte haltigu ŝin…. Aǔ kiel ili respondos fraǔlinon kiu ĉu laǔ aĝe ĉu laǔ logike ĉu laǔ anime ĉu eĉ laǔ korpe estas perfekta tamen geedziĝonte, bezonate atendas permeson de patro, kuratoro kaj imagu se ŝia geedziĝita elekto ne estu je la deziro de la patro, la kuratoro ŝi ne rajtos fari tion laǔ sia deziro …………………..

 

 

 

 

© Published at 13:57 ( 3 comments / 441 visits )
This post is public

December 7, 2007

Ankoraux Sensolva problemo inter iranaj virinoj

 

Juna virino, murda projekto, rekta konfeso de la virino al mortigo de 81-jaraĝa doktoro, peto de lia familio, por sama puno por ŝi,dekreto de tribunalo, konfirmo de la dekreto, finita juĝado.... tamen problemo ankoraŭ ne estas solvata, respondo ŝajnas ke ne estas ĝusta Sed nun post forpaso de ses jaroj, tempo mankas. Ĝuste kiel lernanto en la ekzamena kunsido, rapide skribas respondon kaj je la fino de la ekzameno memoras solvon, tamen ekzamenanto diras, tempo estas finita!

 

 

Estis ses antaŭ jaroj, je la sesa tago de vintro, kiam en luksa hejmo okazis fortan batalon sed finfine la bruo silentiĝis kviete. fermante la pordon, 24-jaraĝa virino re-memoras ke sia edzo, lia bastonado, allogis ŝin al ĉi tie, al hejmo de 81-jaraĝa maljunula doktoro, servante al li, kiel hejma flegistino. Tamen post ne longa tempo li enamiĝas kaj aventuro de tie komencas... Laŭ konfeso de la virino, la doktoro post opozicio de ŝi, kontraŭ sia deziro, unue kaŝas medikamenton de ŝi kaj poste ŝlosas la pordon kaj malfunkcias telefonon ankaŭ... Laŭ opinio de ŝia Kuracisto, la juna virino pro dufoja abortoj kaj sperto de malorda komuna vivo, estis devigita uzi la kvietigaj medikamentoj.

 
 


Nun estas pli ol 2 monatoj ke ŝi ne plu estas inter ni ... dum tiu ĉi aventuroj krom mortigantulino kaj mortiĝito persono neniu ĉeestas kaj katastrofo estas tie ke se la virino obeu sekskuniĝon,punendas kiel adultanto kiu ĝia puno por geedziĝita virino estas morto per ŝtonumado, kaj se ŝi ne plu obeu atakanton, devas defendi kaj se dum la defendado ŝi mortigus la atakanton denove punendas morton ...

 

 

 

sxtonumo

 

 

PS) Koran dankon kara mia majstro pro ĉiuj

 

© Published at 05:22 ( 7 comments / 644 visits )
This post is public

December 4, 2007

Bone, kara mia! ne kolerigxu de mi, mi akceptas cxiun kion vi deziras!

 

Auxtobuso suficxe estas plen-plenaj da homoj kaj cxe vi apud separita loko de viroj kaj virinoj per iu longa vergo, staris "ulino" proksime al sia amato kiu post ne longa tempo certigos vin ke li jam estas fiancxo de sxi. Hazarde vi auxdas peton de "ulino" dirante "Cxu vi permesos min ke mi vizitu Mina-on (Mina estas virina nomo) vendrede?...  Kaj ege interesos pri respondo de la fiancxo: "Se via patrino cxeestu en la gastejo vi ankaux povus partopreni tien sed post reveno de sxi , vi tuj devas forlasi tien kaj ne ripetos denove aventuro kio okazis en la kunveno de Maryam (Maryam ankaux estas virina nomo)."
    
- Maryam? Tamen tie cxi estis hejmo de mia fratino kaj laux mi ne estis problemo se mi ecx sen cxeesto de la patrino, restu cxi tie iom pli longe"

- Ne, ne miksu aferojon unu la alia, unue, se vi vere volas mian permeson, mi diras al vi ke nur tiel konsentos, kaj due! Kiu diris al vi, ke hejmo de edzo de fratino estas gxuste hejmo de la fratino??

- Bone, kara mia! ne kolerigxu de mi, mi akceptas cxiun kion vi deziras! Do, nur ni sxangxu diskuton, cxu bone? ... Ho mi forgesis rakonti vin pri Erfan (Erfan estas vira nomo) vi ecx ne povas imagi nove tiom li igxis petola. Hieraux ni multe sxercis unu la alian ...

- Sinjorino! Cxu mi ne avertis vin, mi ne sxatas, vi plu sxercu kun li?

-Oh, kara mia, tamen Erfan estas nur dekdua jaragxa knabo!

Kolerante la fiancxo krias: Sxajnas ke vi tute ne rimarkas mian parolon, kaj nur ripetas vian. Kion mi diris al vi antaux semajne?

- Bone, kara mia! ne kolerigxu de mi, mi akceptas cxiun kion vi deziras!


Kaj elveturigxante la buso kaj forlasante ilin, mi pripensas en mia menso gxis kiam dum la vivo la "ulino" ripetos "Bone, kara mia! ne kolerigxu de mi, mi akceptas cxiun kion vi deziras! kaj dancos gxuste tiel kiel la fiancxo deziras?!!

 

© Published at 18:23 ( 5 comments / 522 visits )
This post is public

November 30, 2007

Afableco laux stilo de Irana nuna prezidento!!!

 

Mi diras: hodiaux vetero estas tre fresxa, vere agrabla! Mi fru-matene antaux de komenco de la laboro, por 15 minutoj lasis laborejon, promeninte en Mellat park.


Sxi sopirante respondas min: Cxu? tre agrable, jam estas longa tempo ke mi deziras promenadon sur Valiasr strato (la plej longa strato en Irano kiu pro sia, malnovaj arboj por irananoj suficxe estas fama), Auxto-kondukadon mi ankoraux sxatas tamen ne konstante.


Mirante demandas sxin, mi: Do kial vi ne povas fari vian deziron?


- Cxar ankoraux mi ne preparis longan mantelon por ke oni sur stratoj ne arestu min! .......

Kaj mi memoras ke jes enirinte la parkon mi vidis soldatojn kiuj iliaj taskoj estas kaptado de kulpuloj kiuj ne vestas sin mem tiel kiel ili sxatas!!!

 

girl-attacking-thumb

 

 

Image(384)

 

 

Hejab02

 

 

 

 

© Published at 09:24 ( 9 comments / 670 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 21 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Lumina