Lumina Published on April 24, 2008
by Lumina

Lumina's blog

Browse posts
Irana muziko: nome "Santur" ludo pere Faramarz Payvar!
Posted on December 13, 2009
16 comments (latest 45 hours ago)
Foto de Mohamad Abtahi antaux kaj post lia aresto en malliberejo!
Posted on August 3rd, 2009
2 comments (latest 2 months ago)
Mi nek estas dorno nek vepro!
Posted on July 17, 2009
4 comments (latest 5 months ago)
Vi farigxas por cxiam respondeca por tio, kion vi malsovagxigis. Vi estas respondeca por via rozo
Posted on October 22, 2008
19 comments (latest 5 months ago)
Jam mondo ankaux mankas!
15 comments (latest 10 months ago)
Hej! ni estas veraj amikoj :-)
Posted on April 7, 2008
28 comments (latest 10 months ago)
Mia testudo!
Posted on March 28, 2008
7 comments (latest 18 months ago)
Malpli malpli venas jen Printempo :)
Posted on March 19, 2008
32 comments (latest 10 months ago)
Malplena loko!
Posted on January 25, 2008
12 comments (latest 15 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 635 times

Jam mondo ankaux mankas!

Thursday April 24, 2008 at 04:41PM

Homo estis sidita sole, kun la profunda ĉagreno.
Ĉiuj bestoj ĉirkaŭigis lin dirante ke Ni ne ŝatas vidi vin ĉagrena, diru al ni ĉiu ajn deziro kion vi emas por ke ni plenumu tion.
La homo petis profundan vid-povon.
Vulturo donis sian vid-povon al li.
La homo deziris fortecon.
Pantero diris, de nun vi estos forta same kiel mi.
La homo emis scii teran misteron.
Serpento respondis: Mi montros al vi.
Kaptinte ĉiujn dezirojn, la homo lasis la grupon.
Kaj tiam strigo al aliaj bestoj diris: Nun la homo scias multon kaj kapablas plenumi multajn aferojn.
Cervo demandis, la homo atingis ĉion kion li emis, ĉu ne plu ĉagreniĝos?
La strigo respondis: Ne! profundan kavon mi atentis ene de la homo kion neniu kaj nenio povas plenigi. Tio, estas kaŭzo de lia tristo. Tago post tago, pliiĝas lia avideco ĝis tiam kiam la mondo diros al li "Mi ne plu havas eĉ eton por ke mi donu al vi. Jam ĉiu estas finita."

 

 Jen la korekta teksto kiun faris karega amiko mia, Imre. koran koran dankon al lia atento kaj pacienco ecx ;-)

 

Homo estis sidanta sola, kun profunda ĉagreno.
Ĉiuj bestoj ĉirkaŭis lin dirante ke Ni ne ŝatas vidi vin ĉagrena, diru al ni iun ajn deziron, kiun vi emas por ke ni plenumu.
La homo petis profundan vid-povon.
Vulturo donis sian vid-povon al li.
La homo deziris fortecon.
Pantero diris, de nun vi estos forta, same kiel mi.
La homo emis scii teran misteron.
Serpento respondis: Mi montros ĝin al vi.
Kaptinte ĉiujn dezirojn, la homo lasis la grupon.
Kaj tiam strigo al aliaj bestoj diris: Nun la homo scias multon kaj kapablas plenumi multajn aferojn.
Cervo demandis, la homo atingis ĉion, kion li emis, ĉu ne plu li ĉagrenos?
La strigo respondis: Ne! Profundan kavon mi atentis ene de la homo. Tiun neniu kaj nenio povas plenigi. Tio, estas la kaŭzo de lia tristo. Tago post tago, pliiĝas lia avideco ĝis tiam kiam la mondo diros al li "Mi ne plu havas eĉ eton por doni al vi. Jam ĉio estas finita."

 


 

15 Comments / add your comment?

Andreo Peetermans says:
Homaj trovolo kaj troprenemo... Via teksto ekpensigis min pri multaj hodiaŭaj problemoj mondskalaj.

Dankon pro via esperantigo de tiu-ĉi interesa rakonto. Rakontu pli al ni, kara fratino!

Andreo.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Koran dankon pro via komento frateto mia andre :-) Mi ege gxojis ke la teksto placxis al vi kara :-)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Alireza says:
tre bela kara !
it was wonderful ! do you know what is that hole ?
Posted 20 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Tre bela teksto! La homo ĉiam deziras, kiun li ne havas ... sed neniam li satas, bedaŭrinde...

Mi gratulas vin pro via bonega laboro, kara Lumina!!! :-)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Moho says:
:-)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Simpla sed pensiga teksto.. gxi bone priskribas la homan naturon...Mi gratulas vin kaj korege salutas, Ino de la Lumo .
Posted 20 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Mi povis helpi amikon per la rakonto (nu, mi ne kapablis rerakonti ĝin el memoro tute senerare), do denove mi al vi dankas pro via saĝaĵo.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Ardo says:
tre kortusxa deklamo....
unu homo,cxu vi?silente sidas...
sxajne la amo subpremas la koron ,ne gxojon ,ankuax ne la suferon. cxio restas mute.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Ĝi plaĉis al mi.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
La rakonto estas bela. Lingve iomete plibonigu gxin.

Kun respekto:

Blazio


Homo estis SIDANTA
Homo estis sidita sole, kun la profunda ĉagreno.

ĉirkaŭis
Ĉiuj bestoj ĉirkaŭigis lin dirante ke Ni ne ŝatas vidi vin ĉagrena, diru al ni ĉiu ajn deziro kion vi


deziron, kiun

emas por ke ni plenumu tion.

La homo petis profundan vid-povon.
Vulturo donis sian vid-povon al li.
La homo deziris fortecon.
Pantero diris, de nun vi estos forta same kiel mi.
La homo emis scii teran misteron.
Serpento respondis: Mi montros al vi.

Kiam cxiuj deziroj liaj estis plenumitaj,

Kaptinte ĉiujn dezirojn,

la homo lasis la grupon.
Kaj tiam strigo al aliaj bestoj diris: Nun la homo scias multon kaj kapablas plenumi multajn aferojn.

Cervo demandis, la homo atingis ĉion kion li emis, ĉu ne plu ĉagreniĝos?

La strigo respondis: Jes ja, li cxagrenigxoos.
La strigo respondis: Ne!



profundan kavon mi atentis ene de la homo kion neniu kaj nenio povas plenigi. Tio, estas kaŭzo de lia tristo. Tago post tago,

os
pliiĝas lia avideco ĝis tiam kiam la mondo diros al li "Mi ne plu havas eĉ eton por ke mi donu al vi.

:
Jam ĉ i o estas finita."
Jam ĉiu estas finita."
Posted 18 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Malavareco de homoj faras ĉi tiun mondon malpura kaj pereiga ! Estas amuza kaj filozofiema via versaĵo ! Korea Lee(Onklo).
Posted 17 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Belega rakonteto! bedauxrinde ghi ne estas fabela rakonto, estas la homa historio!!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Ivica Truto says:
Fabelo estas belega, bedaurinde por plejparto da homoj vera priskribo de ilia animo... Mi pli frue ne renkontis Vin sad nun bedauros ke pliofte ne povas esti ĉe reto. Bonvolu skribi pli kaj estu tekstoj belaj kiel via portreto!!!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Krystyna Worobiej says:
Ĉu pli da ĉagreno en homo, ĉu pli da amo, serĉado, strebado ... Plej da la Simpleco. La momento, persistu ...
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
Laslo Kovacs says:
Vere pensiga rakonto, bedaŭrinde la homoj vere ofte estas tiaj.
Posted 10 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...