Lumina Published on April 24, 08
by Lumina

Lumina's blog

Browse posts
Jam mondo ankaux mankas!
11 comments (latest 10 days ago)
Hej! ni estas veraj amikoj :-)
Posted on April 7, 08
23 comments (latest 9 days ago)
Mia testudo!
Posted on March 28, 08
7 comments (latest 6 weeks ago)
Malpli malpli venas jen Printempo :)
Posted on March 19, 08
31 comments (latest 3 months ago)
Malplena loko!
Posted on January 25, 08
11 comments (latest 3 months ago)
Jam "Claŭde Piron" korpe ne plu vivas inter ni sed, anime li eternas!
Posted on January 24, 08
8 comments (latest 5 weeks ago)
Dediĉo al kara Imre :-)
Posted on January 20, 08
11 comments (latest 2 months ago)
Mi estas komuna doloro, min vi kriu!
Posted on January 18, 08
10 comments (latest 6 months ago)
"Ĉu sur la vojo vi ne vidis helon de l' tago?"
Posted on January 10, 08
8 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 557 visits

Jam mondo ankaux mankas!

Thursday April 24, 2008 at 04:41PM

Homo estis sidita sole, kun la profunda ĉagreno.
Ĉiuj bestoj ĉirkaŭigis lin dirante ke Ni ne ŝatas vidi vin ĉagrena, diru al ni ĉiu ajn deziro kion vi emas por ke ni plenumu tion.
La homo petis profundan vid-povon.
Vulturo donis sian vid-povon al li.
La homo deziris fortecon.
Pantero diris, de nun vi estos forta same kiel mi.
La homo emis scii teran misteron.
Serpento respondis: Mi montros al vi.
Kaptinte ĉiujn dezirojn, la homo lasis la grupon.
Kaj tiam strigo al aliaj bestoj diris: Nun la homo scias multon kaj kapablas plenumi multajn aferojn.
Cervo demandis, la homo atingis ĉion kion li emis, ĉu ne plu ĉagreniĝos?
La strigo respondis: Ne! profundan kavon mi atentis ene de la homo kion neniu kaj nenio povas plenigi. Tio, estas kaŭzo de lia tristo. Tago post tago, pliiĝas lia avideco ĝis tiam kiam la mondo diros al li "Mi ne plu havas eĉ eton por ke mi donu al vi. Jam ĉiu estas finita."

 

 Jen la korekta teksto kiun faris karega amiko mia, Imre. koran koran dankon al lia atento kaj pacienco ecx ;-)

 

Homo estis sidanta sola, kun profunda ĉagreno.
Ĉiuj bestoj ĉirkaŭis lin dirante ke Ni ne ŝatas vidi vin ĉagrena, diru al ni iun ajn deziron, kiun vi emas por ke ni plenumu.
La homo petis profundan vid-povon.
Vulturo donis sian vid-povon al li.
La homo deziris fortecon.
Pantero diris, de nun vi estos forta, same kiel mi.
La homo emis scii teran misteron.
Serpento respondis: Mi montros ĝin al vi.
Kaptinte ĉiujn dezirojn, la homo lasis la grupon.
Kaj tiam strigo al aliaj bestoj diris: Nun la homo scias multon kaj kapablas plenumi multajn aferojn.
Cervo demandis, la homo atingis ĉion, kion li emis, ĉu ne plu li ĉagrenos?
La strigo respondis: Ne! Profundan kavon mi atentis ene de la homo. Tiun neniu kaj nenio povas plenigi. Tio, estas la kaŭzo de lia tristo. Tago post tago, pliiĝas lia avideco ĝis tiam kiam la mondo diros al li "Mi ne plu havas eĉ eton por doni al vi. Jam ĉio estas finita."

 


 

11 Comments / add your comment?

Andreo Peetermans says:
Homaj trovolo kaj troprenemo... Via teksto ekpensigis min pri multaj hodiaŭaj problemoj mondskalaj.

Dankon pro via esperantigo de tiu-ĉi interesa rakonto. Rakontu pli al ni, kara fratino!

Andreo.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Koran dankon pro via komento frateto mia andre :-) Mi ege gxojis ke la teksto placxis al vi kara :-)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Alireza says:
tre bela kara !
it was wonderful ! do you know what is that hole ?
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mike59 says:
Tre bela teksto! La homo ĉiam deziras, kiun li ne havas ... sed neniam li satas, bedaŭrinde...

Mi gratulas vin pro via bonega laboro, kara Lumina!!! :-)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Moho says:
:-)
Posted 2 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Simpla sed pensiga teksto.. gxi bone priskribas la homan naturon...Mi gratulas vin kaj korege salutas, Ino de la Lumo .
Posted 2 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Mi povis helpi amikon per la rakonto (nu, mi ne kapablis rerakonti ĝin el memoro tute senerare), do denove mi al vi dankas pro via saĝaĵo.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Ardo says:
tre kortusxa deklamo....
unu homo,cxu vi?silente sidas...
sxajne la amo subpremas la koron ,ne gxojon ,ankuax ne la suferon. cxio restas mute.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Ĝi plaĉis al mi.
Posted 6 weeks ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
La rakonto estas bela. Lingve iomete plibonigu gxin.

Kun respekto:

Blazio


Homo estis SIDANTA
Homo estis sidita sole, kun la profunda ĉagreno.

ĉirkaŭis
Ĉiuj bestoj ĉirkaŭigis lin dirante ke Ni ne ŝatas vidi vin ĉagrena, diru al ni ĉiu ajn deziro kion vi


deziron, kiun

emas por ke ni plenumu tion.

La homo petis profundan vid-povon.
Vulturo donis sian vid-povon al li.
La homo deziris fortecon.
Pantero diris, de nun vi estos forta same kiel mi.
La homo emis scii teran misteron.
Serpento respondis: Mi montros al vi.

Kiam cxiuj deziroj liaj estis plenumitaj,

Kaptinte ĉiujn dezirojn,

la homo lasis la grupon.
Kaj tiam strigo al aliaj bestoj diris: Nun la homo scias multon kaj kapablas plenumi multajn aferojn.

Cervo demandis, la homo atingis ĉion kion li emis, ĉu ne plu ĉagreniĝos?

La strigo respondis: Jes ja, li cxagrenigxoos.
La strigo respondis: Ne!



profundan kavon mi atentis ene de la homo kion neniu kaj nenio povas plenigi. Tio, estas kaŭzo de lia tristo. Tago post tago,

os
pliiĝas lia avideco ĝis tiam kiam la mondo diros al li "Mi ne plu havas eĉ eton por ke mi donu al vi.

:
Jam ĉ i o estas finita."
Jam ĉiu estas finita."
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Onklo says:
Malavareco de homoj faras ĉi tiun mondon malpura kaj pereiga ! Estas amuza kaj filozofiema via versaĵo ! Korea Lee(Onklo).
Posted 10 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.