Lumina Published on April 7, 08
by Lumina

Lumina's blog

Browse posts
Jam mondo ankaux mankas!
Posted on April 24, 08
14 comments (latest 6 weeks ago)
Hej! ni estas veraj amikoj :-)
26 comments (latest 2 weeks ago)
Mia testudo!
Posted on March 28, 08
7 comments (latest 3 months ago)
Malpli malpli venas jen Printempo :)
Posted on March 19, 08
31 comments (latest 6 months ago)
Malplena loko!
Posted on January 25, 08
12 comments (latest 8 days ago)
Jam "Claŭde Piron" korpe ne plu vivas inter ni sed, anime li eternas!
Posted on January 24, 08
8 comments (latest 3 months ago)
Dediĉo al kara Imre :-)
Posted on January 20, 08
11 comments (latest 5 months ago)
Mi estas komuna doloro, min vi kriu!
Posted on January 18, 08
11 comments (latest 8 days ago)
"Ĉu sur la vojo vi ne vidis helon de l' tago?"
Posted on January 10, 08
8 comments (latest 8 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 773 visits / 1 vote

Hej! ni estas veraj amikoj :-)

Monday April 7, 2008 at 03:50PM

 

Kiam vi gajnas,
mi fiere diros al la mondo:
"Hej li estas mia amiko"


Sed tiam kiam vi malvenkas
mi sidos cxe vi, mano en mane, kaj diros:
"hej, mi estas via amiko"  

 

 


 

26 Comments / add your comment?

Andreo Peetermans says:
Mallonge, simple - fortege. Nur la unua tiam iĝu kiam, mi kredas.
Ĉu via?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Dankon kara Andreas, pro via konsilo. Ne kara ne estas mia, tion frazon mi hieraux ricevis per SMS en angla lingvo kaj nur tradukis gxin al esperanto :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Parisoserk says:
Jes vi estas vera amikino.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Dankon kara Parisoserk, kaj vi ankaux :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Moho says:
kaj pro la sama kialo mi deziras al vi sukceson kaj venkon:.
kiam vi venkas
mi fiere diras al la mondo:
"Hej ŝi estas mia amikino"
Posted 5 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Kiel cxiam mi kore dankas vin pro viaj tre tre afablaj, sinceraj komentoj kara amiko :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Ardo says:
Cxiam vi estas mia amiko!
ne prezentu iajn gajnon aux fiaskon,
nur pro ni estas vera amikoj.
Ho ,la plej nobla akikeco!


p.s.
donu al mi via retposxtadreson al mi por send tiun foton
Posted 5 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Dankon Ardo. Bone mi kontaktos vin kaj donos mian privatan posxt-adreson :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mike59 says:
Karega Amikino Lumina!!! Tre bonan filozofion vi havas, kaj mi dankegas vin pro tiu tre bela "proverbo"... Vi ne bezonas gajni, ĉiam vi estas mia Amikino... Kiam vi perdas, ankaŭ mi ŝatus preni vian manon kaj diri: "Mi estas via amiko." ... Tutkore mi deziras, ke vi ĉiam gajnas ... feliĉecon, bonsanon, pacon, amikecon, amon... Vi estas ege kara, Lumina!!! :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Dankegon karega mia afablega amiko , Mike :-*
Posted 5 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Belaj kaj pensigaj vortoj pri amikeco... En hodiaŭa mondo amikeco ne estas laŭ-moda. Plimulto da homoj strebas por atingi ion: monon, povon, signifon...Aliaj homoj povas esti helpo aŭ baro en tiu strebado. La vera amikeco ne estas profito-dona. La vera amikeco estas nur ĝojo de animo, emocio... Tial multaj homoj rezignas pri amikeco kaj amo, por atingi sian feliĉon. Post multaj jaroj ili ofte vidas, ke ili ne atingis sian feliĉon.Ĉar ili rezignis pri amo kaj amikeco, kiuj estas fonto de vera feliĉo...Fine, mi konstatis, ke vera amikeco ne bezonas vortojn. Sufiĉas sento de proksimeco, sufiĉas certeco de ies bonvolemo, sufiĉas varma rigardo, afabla rideto.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Moho replies:
dankon Jacek. ĝisnun mi penisi ke tia estas nur en nia landa societo!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Dankon kara Jacek, mi ankaux samopnias kun vi !
Posted 5 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraerts pro says:
Tre koran dankon pro via bela kaj pensiga teksto, amikino!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Ne dankinde kara amiko!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Reza says:
Ĉu m(v)i estas v(m)ia amiko?
:)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
:))
Jes kara, m(v)i estas v(m)ia amiko!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Mi aldonis la versetojn al libreto en kiu mi notas ĉiuspecajn belajn vortaĵojn, kaj fakte mi ankaŭ tre ŝatus scii kiel estas la originala versio angla por ke mi ĝin ankaŭ skribu...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
jen la orginalo tekso kiun mi ricevis pere de SMS :


When you are Win,
I will proudly tell the world
"Hey! That's my friend!"

But if you lose,
I will sit by your side,
hold your hand and say,
"Hey I'm your friend"
Posted 5 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Venki kaj malvenki, ho, kiaj nocioj!
Foje mi estis severe malsana. Mi travivis la morton du fojojn, almenaǔ la senton atendi la baldaǔan morton. Mi estis en via nuna aĝo. Mi volis pereigi min antaǔ ol finsuferi. Tamen mi serĉis elirvojojn. Mi pensadis longe, kaj mi trovis, ke ĉiuj homaj interrilatoj reiras al la praa formo, kiam du homoj staras vid-al-vide unu al la alia, unu donas ion, kaj la alia transprenas (ricevas) ion. Kaj tiam mi trovis, ke en nia nuna kulturo la ĝojo-feliĉo estas bazita sur unu flanko: la ricevo-gajno-venko. Kaj mi trovis, ke tiel neniu povas esti ĝoja-feliĉa, ĉar ni ne havas potencon influantan la fonton de la ricevo. Kaj ĉiam estos io, kion ni ne ricevos. Sed ni havas absolutan potencon super tio, kion ni donas. Oni ne devas doni grandvalorajn donacojn, tre multas foj-foje sola rideto aǔ sola mantuŝo. Se ni elektas tiun ĉi duan solvon, ni ne estos frustrataj, sed nur tiam ni estos ĝojaj-feliĉaj.
La poemeto tial plaĉis al mi, ĉar ĝi rivelis en mi tiun ĉi malnovan travivaĵon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
:-))
Posted 5 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Belega, simpla, kortusxa! La veraj kaj sinceraj geamikoj agas tiamaniere!
Se vi akcepti mi cxiam estos via amiko!!!
Posted 3 months ago. ( permalink )
sezamo says:
Jen poemo verkita de Amond Su (cxina pasinta esperantista poeto):

Kiam mi estis en apogeo
de mia literatura gloro,
min bonvenigis cxiuj amikoj,
konservis miajn verkojn--honoro.

Kiam mi trovigxas en prizono,
cxiuj miajn verkojn al fajr' donis,
timis ecx mencii mian nomon,
kaj rifuzis ke min iam konis.

Tiaj amikoj kiaj menciitaj de la supra poeto ne estas veraj amikoj.
Veraj amikoj estas :

Kiam vi gajnas,
mi fiere diros al la mondo:
"Hej li estas mia amiko"


Sed tiam kiam vi malvenkas
mi sidos cxe vi, mano en mane, kaj diros:
"hej, mi estas via amiko

Dankon, Lumina.
Posted 2 months ago. ( permalink )
sezamo edited this comment 2 months ago.
Onklo says:
belan poemon ! ĉu en Pekina Olimpiko,sportistoj tiel povos diri al venkintoj aŭ al venkitoj ?
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Jado says:
Lau via penso mi ankau diras jenajn:

Kiam vi sanas,
mi fiere diros al la mondo:
"Hej li estas mia amiko"

Sed tiam kiam vi malsanas
mi sidos cxe vi, mano en mane, kaj diros:
"hej, mi estas via amiko"
Posted 2 weeks ago. ( permalink )
Ivica Truto says:
Kiam Vi venkas, kaj kiam vi sanas mi ĝojas :) Esperas mi ke iam mi sidos apud Vi, kaj certas ke mi nenion devus diri: se Vi venkas kaj sanas ĉiuj vidos ke mi ĝojas, se ne mi nenion bezonus diri ĉar Vi scios ke mi estas via amiko; sentoj silente tion diros al Vi.
Posted 2 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.