Lumina Published on March 19, 2008
by Lumina

Lumina's blog

Browse posts
Vi farigxas por cxiam respondeca por tio, kion vi malsovagxigis. Vi estas respondeca por via rozo
Posted on October 22, 2008
14 comments (latest 5 weeks ago)
Jam mondo ankaux mankas!
Posted on April 24, 2008
14 comments (latest 3 months ago)
Hej! ni estas veraj amikoj :-)
Posted on April 7, 2008
27 comments (latest 8 days ago)
Mia testudo!
Posted on March 28, 2008
7 comments (latest 5 months ago)
Malpli malpli venas jen Printempo :)
31 comments (latest 8 months ago)
Malplena loko!
Posted on January 25, 2008
12 comments (latest 2 months ago)
Jam "Claŭde Piron" korpe ne plu vivas inter ni sed, anime li eternas!
Posted on January 24, 2008
8 comments (latest 5 months ago)
Dediĉo al kara Imre :-)
Posted on January 20, 2008
11 comments (latest 7 months ago)
Mi estas komuna doloro, min vi kriu!
Posted on January 18, 2008
11 comments (latest 2 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 1188 visits / 1 vote

Malpli malpli venas jen Printempo :)

Wednesday March 19, 2008 at 10:57AM

 

Haft-sin-1
Haft-sin-1

Laux kalendaro de lando mia, jaro novigxas gxuste je la vekigxo de naturo. Unua tago de printempo egalas kun unua tago de la novjaro, nome "Novruz", signife "Nova Tago".

Tradicie, specialan ceremonion, ritaron, ni havas en la lando. La plej cxefa parto de gxi -almenaux laux mi- estas arangxo de tablo kun sep specialaj ajxoj kiu perse nomigxas "Haft-Sin". Cxiuj de sep ajxoj en persa lingvo komencigxas kun "S" "س" alfabeto. Dum antikva tempo (epoko)antaux de Islama atako, Cxiuj de sep ajxoj en persa lingvo komencigxas kun "Sx" "ش" alfabeto nome Haft-sxin" tamen malgraux de tiu cxi sxangxo preskaux ili gardis siajn simbolojn ankoraux.

Tritiko kaj lento estas la plej famaj grenoj kiujn dom-mastrinoj elektas kaj de antaux du aux tri semajno de novjaro malsekigante per akvo ene de malseka tuko metas ilin en la telero. Tion oni pers-lingve nomas "Sabze"(signife Verda Burgxono). Ornamite per koloraj rubanadoj gxin konservas je la lasta tago de Novruz festo nome "Sizdah bedar" (la 13-an tago kiu oni lasas hejmon al la  naturo)

Rugxaj fisxoj estas aliaj detaloj de Novruz tablo, kiun antauxe post fino de la festo oni metis en la riveroj sed nun tempe oni zorgas ilin je la siaj mortoj en la karafoj.

Spegulo kun ornamitaj kandeloj estas ankaux alia detalo de la tabulo kiu estas simbolo de la kaj brileco kaj fajro.

Ovo kiel simbolo de fekundeco etas alia detalo kiun oni boligas en la akvo kaj poste ornamas per gajaj koloroj kiel rugxa, verda, flava, blua...

Moneroj kiel simbolo de ricxeco, abundo oni metas en la tabulo.

Simboloj de Haft-Sin(Sep"S"alfabeto)teleroj estas:

1) "Sabze"(Verda Burgxono) simbolas kiel re-naskigxeco, fresxeco.


2)"Samanu"(mangxajxo el suko de tritiko kaj faruno) simbolas kiel miraklo (tion cxi simbolon iom mi dubas kaj petas konsilon de miaj samlandanoj).


3)"Seeb"(Pomo) simbolas kiel saneco kaj beleco.


4)"Senjed"(Alizo) simbolas kiel amo.


5)"Seer"(Ajlo) simbolas kiel medikamento.


6)"Somaq"(Sumako) simbolas kiel koloro de sunlevigxo, aperante sunon, malvenkas malboneco. 

 
7)"Serke"(Vinagro)simbolas kiel tempo, kaj pacienco.


Kaj sep angxelaj heroldoj de "Novruz" estas: renaskigxeco, saneco, felicxeco, gxojeco, sukceso, pacienco kaj beleco.

 

haft-sin-2
haft-sin-2

 

"Felicxan novjaron"

 

 

31 Comments / add your comment?

Parisoserk says:
Kara Lumina,

FELIĈAN NOVAN JARON AL VI KAJ ĈIUJ VIAJ !
Tre interesa estas tiu via raporto pri la persaj kutimoj okaze de la naskiĝo de la nova jaro. Ankaŭ estas interesa informo pri koloritaj ovoj, kiujn ankaŭ oni faras en Kroatio kaj kelkaj aliaj landoj okaze de la kristana festo "Pasko". Elkore, Kreŝo

Recados Para Orkut

[orange]***[/orange] As melhores mensagens de Felicidade!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Dankegon kara amiko mia. por mi ankaux estis tre interesa sama kutimo en via lando ankaux :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Ankaux mi deziras al vi, mia kara amikino Felicxan Novan Jaron ! :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Dankegon karulino mia :-****
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mike59 says:
Kun grandega intereso mi elkovras viajn kutimojn!!! Dankegon pro tiom da tre bonaj klarigoj!!

Tutkore kaj tre amike mi deziras al vi kaj al ĉiuj viaj gekaruloj FELIĈAN NOVAN JARON !!!! Fartu bone, karega Amikino Lumina!!! :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Dankegon kara mia bonkora amiko Mike :-*
Posted 8 months ago. ( permalink )
Jomo Ipfelkofer says:
Ankaŭ mi deziras al vi feliĉan Novan Jaron.
Kaj kompreneble mi deziras al vi la sep ecojn menciitajn.

Estas interesa, kiom longe validas arkaikaj ritoj kaj kutimoj. La germana vorto por Pasko estas “Ostern” kaj memoras pri malnova Norda Deino de printempo, “Ostara”. La kutimoj memorigas pri fekundeco, burĝonado de floroj ka reviviĝo de la naturo: tial la simboloj ovoj kaj kunikloj. La ne plu obeata kutimo kuiri ŝafidon estas relikto el la juda Pesaĥ-festo, same kiel dum islama buĉofesto 'Id ul adha. Homoj kaj kulturaj estas pli parencaj ol diversaj!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Dankegon kara jomo pro kaj via sincera gratulo kaj pro via detala kaj interesa klarigo :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Dankon! Tio estas tre interesa, mi lernis multe!
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Moho says:
sed ĉu vi scias kial la 7ŝo fariĝis 7so?
ĉi-tie en la Nordo 20g da Samanu kostas 5000 Rialoj!
dankon pro via detala priskribo kaj feliĉan novan jaron al vi ĉiuj!
P.S. ĉu vi deziris diri "iom post iom" en la titolo?
Posted 8 months ago. ( permalink )
Moho edited this comment 8 months ago.
Lumina replies:
Kara Mohamad, mi penas ke post atako de islamanoj pro tio ke tiam en 7-sxin tabulo ekzistis Vinon ankaux kaj do islamo kontrauas gxin ili sxangxis 7-sxin tabulon al 7-sin :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Feliĉan Novan Jaron kara Lumina!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Dankon karega Elizabet :-*
Posted 8 months ago. ( permalink )
Ĝenoveva says:
Feliĉan novan jaron al vi kaj via familio
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Elkoran dankon karega Gxenoveva :-*
Posted 8 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Mi esperas ke vi havis belegan transjariĝon! Mi deziras fruktodonan novan jaron al vi kaj al iranaj samideanoj de Ipernity.

Mil kisojn.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Dankegon kara Manolo reciproke mi ankaux deziras al vi cxion la plej bonon :-*
Posted 8 months ago. ( permalink )
Karulo says:
Dankon pro la rakonto de via ceremonio Lumina, estu bonŝanca en la nova jaro.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Dankon Karulo :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Dorota says:
Ĉion bonan Lumina en Nova jaro! Estu bonŝanca kaj feliĉa!

Estas tre interesa persa kutimo; ĉiuj niaj kutimoj devenas de pratempoj. Ekzemple kristanaj moroj multe prenis de t.n. paganaj moroj; ne povante ilin elradikigi la kristana religio enigis ilin kiel proprajn.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Jes kara Dorota mi ankaux samopinias vin. Cxiuj niaj kutimoj devenas de prauloj, pratempoj ... kaj dankon pro viaj bondeziroj karulino mia:-*
Posted 8 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Feliĉan Novan Jaron por Vi kaj por viaj karaj!
Mi legis la tekston kun granda atento. Ĝi estas tre interesa. Mi supozas, ke la kutimoj devenas de tre malnovaj tempoj. Eble de la tempoj de sankta libro "Avesta" kaj de la tempo de Zoroaster.
La anĝeloj estas similaj al"Amŝaspand" (bon-farantoj), kiuj estis anĝeloj de Ahura-Mazda, ĉu ?
Ankoraŭfoje dankon por via teksto, kiu bele priskribas antikvan kulturon de Persujo.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Jes kara Jacek vi aludis tre gxuste. Iranaoj tiam estis Zoroasteranoj kaj tiuj kutimoj devenas gxuste de tiam ..... Kaj elkoran dankon pro viaj bondeziroj kara amiko mia :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
ankaŭ en Francio oni pentras ovojn dum tempo de pasko, kio estas plimalpli en marto-aprilo. Sed la plej belajn pentritajn ovojn oni faras en Ĉeĥio.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Cxu?! Cxu ankaux Cxehxianoj pentras ovojn dum specialan ceremonion?
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Kara Lumina :-) Felicxan Novan Jaron al vi kaj al viaj cxiuj karaj !!!!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Koran dankon karulino mia :-*
Posted 8 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Feliĉan novan jaron mi deziras elkore al vi kaj al viaj gekaruloj!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Dankegon karega Imre :-)
Posted 8 months ago. ( permalink / translate )
Manfredo says:
Ankaŭ mi deziras al vi feliĉan Novan Jaron.
Mi havas bonan memorojn de via lando, kiu mi vizitis antaŭ 44 jaroj.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Dankegon kara MAnfredo pro via bondeziro!
Cxu?? tre interese .. por kiomda tagoj vi restis en la patrujo? kaj vizitis kiuj lokoj kara? :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.