|
| Haft-sin-1 |
Laux kalendaro de lando mia, jaro novigxas gxuste je la vekigxo de naturo. Unua tago de printempo egalas kun unua tago de la novjaro, nome "Novruz", signife "Nova Tago".
Tradicie, specialan ceremonion, ritaron, ni havas en la lando. La plej cxefa parto de gxi -almenaux laux mi- estas arangxo de tablo kun sep specialaj ajxoj kiu perse nomigxas "Haft-Sin". Cxiuj de sep ajxoj en persa lingvo komencigxas kun "S" "س" alfabeto. Dum antikva tempo (epoko)antaux de Islama atako, Cxiuj de sep ajxoj en persa lingvo komencigxas kun "Sx" "ش" alfabeto nome Haft-sxin" tamen malgraux de tiu cxi sxangxo preskaux ili gardis siajn simbolojn ankoraux.
Tritiko kaj lento estas la plej famaj grenoj kiujn dom-mastrinoj elektas kaj de antaux du aux tri semajno de novjaro malsekigante per akvo ene de malseka tuko metas ilin en la telero. Tion oni pers-lingve nomas "Sabze"(signife Verda Burgxono). Ornamite per koloraj rubanadoj gxin konservas je la lasta tago de Novruz festo nome "Sizdah bedar" (la 13-an tago kiu oni lasas hejmon al la naturo)
Rugxaj fisxoj estas aliaj detaloj de Novruz tablo, kiun antauxe post fino de la festo oni metis en la riveroj sed nun tempe oni zorgas ilin je la siaj mortoj en la karafoj.
Spegulo kun ornamitaj kandeloj estas ankaux alia detalo de la tabulo kiu estas simbolo de la kaj brileco kaj fajro.
Ovo kiel simbolo de fekundeco etas alia detalo kiun oni boligas en la akvo kaj poste ornamas per gajaj koloroj kiel rugxa, verda, flava, blua...
Moneroj kiel simbolo de ricxeco, abundo oni metas en la tabulo.
Simboloj de Haft-Sin(Sep"S"alfabeto)teleroj estas:
1) "Sabze"(Verda Burgxono) simbolas kiel re-naskigxeco, fresxeco.
2)"Samanu"(mangxajxo el suko de tritiko kaj faruno) simbolas kiel miraklo (tion cxi simbolon iom mi dubas kaj petas konsilon de miaj samlandanoj).
3)"Seeb"(Pomo) simbolas kiel saneco kaj beleco.
4)"Senjed"(Alizo) simbolas kiel amo.
5)"Seer"(Ajlo) simbolas kiel medikamento.
6)"Somaq"(Sumako) simbolas kiel koloro de sunlevigxo, aperante sunon, malvenkas malboneco.
7)"Serke"(Vinagro)simbolas kiel tempo, kaj pacienco.
Kaj sep angxelaj heroldoj de "Novruz" estas: renaskigxeco, saneco, felicxeco, gxojeco, sukceso, pacienco kaj beleco.
|
| haft-sin-2 |
"Felicxan novjaron"

Send a message
Search for members


Parisoserk says:
FELIĈAN NOVAN JARON AL VI KAJ ĈIUJ VIAJ !
Tre interesa estas tiu via raporto pri la persaj kutimoj okaze de la naskiĝo de la nova jaro. Ankaŭ estas interesa informo pri koloritaj ovoj, kiujn ankaŭ oni faras en Kroatio kaj kelkaj aliaj landoj okaze de la kristana festo "Pasko". Elkore, Kreŝo
[orange]***[/orange] As melhores mensagens de Felicidade!
Lumina replies:
Mielo says:
Lumina replies:
Mike59 says:
Tutkore kaj tre amike mi deziras al vi kaj al ĉiuj viaj gekaruloj FELIĈAN NOVAN JARON !!!! Fartu bone, karega Amikino Lumina!!! :-)
Lumina replies:
Jomo Ipfelkofer says:
Kaj kompreneble mi deziras al vi la sep ecojn menciitajn.
Estas interesa, kiom longe validas arkaikaj ritoj kaj kutimoj. La germana vorto por Pasko estas “Ostern” kaj memoras pri malnova Norda Deino de printempo, “Ostara”. La kutimoj memorigas pri fekundeco, burĝonado de floroj ka reviviĝo de la naturo: tial la simboloj ovoj kaj kunikloj. La ne plu obeata kutimo kuiri ŝafidon estas relikto el la juda Pesaĥ-festo, same kiel dum islama buĉofesto 'Id ul adha. Homoj kaj kulturaj estas pli parencaj ol diversaj!
Lumina replies:
Cindy Mckeepro says:
Moho says:
ĉi-tie en la Nordo 20g da Samanu kostas 5000 Rialoj!
dankon pro via detala priskribo kaj feliĉan novan jaron al vi ĉiuj!
P.S. ĉu vi deziris diri "iom post iom" en la titolo?
Moho edited this comment 8 months ago.
Lumina replies:
Erzsébet Tuboly says:
Lumina replies:
Ĝenoveva says:
Lumina replies:
Manolopro says:
Mil kisojn.
Lumina replies:
Karulo says:
Lumina replies:
Dorota says:
Estas tre interesa persa kutimo; ĉiuj niaj kutimoj devenas de pratempoj. Ekzemple kristanaj moroj multe prenis de t.n. paganaj moroj; ne povante ilin elradikigi la kristana religio enigis ilin kiel proprajn.
Lumina replies:
Jacek says:
Mi legis la tekston kun granda atento. Ĝi estas tre interesa. Mi supozas, ke la kutimoj devenas de tre malnovaj tempoj. Eble de la tempoj de sankta libro "Avesta" kaj de la tempo de Zoroaster.
La anĝeloj estas similaj al"Amŝaspand" (bon-farantoj), kiuj estis anĝeloj de Ahura-Mazda, ĉu ?
Ankoraŭfoje dankon por via teksto, kiu bele priskribas antikvan kulturon de Persujo.
Lumina replies:
Roland Platteau says:
Lumina replies:
Mirabelinka says:
Lumina replies:
Imre Szabo says:
Lumina replies:
Manfredo says:
Mi havas bonan memorojn de via lando, kiu mi vizitis antaŭ 44 jaroj.
Lumina replies:
Cxu?? tre interese .. por kiomda tagoj vi restis en la patrujo? kaj vizitis kiuj lokoj kara? :-)