Lumina Published on January 24, 08
by Lumina

Lumina's blog

Browse posts
Hej! ni estas veraj amikoj :-)
Posted on April 7, 08
23 comments (latest 10 days ago)
Mia testudo!
Posted on March 28, 08
7 comments (latest 6 weeks ago)
Malpli malpli venas jen Printempo :)
Posted on March 19, 08
31 comments (latest 3 months ago)
Malplena loko!
Posted on January 25, 08
11 comments (latest 3 months ago)
Jam "Claŭde Piron" korpe ne plu vivas inter ni sed, anime li eternas!
8 comments (latest 5 weeks ago)
Dediĉo al kara Imre :-)
Posted on January 20, 08
11 comments (latest 2 months ago)
Mi estas komuna doloro, min vi kriu!
Posted on January 18, 08
10 comments (latest 6 months ago)
"Ĉu sur la vojo vi ne vidis helon de l' tago?"
Posted on January 10, 08
8 comments (latest 6 months ago)
Melodio de l' vivo
Posted on January 5, 08
6 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 418 visits

Jam "Claŭde Piron" korpe ne plu vivas inter ni sed, anime li eternas!

Thursday January 24, 2008 at 06:02PM


 

Se ĉielo komprenus parolon de la deserto,
kaj disŝutus siajn larmojn al ĝiaj sekaj vangoj
Se printempo estis tiom afabla kiu ne deponus ĝardenon al la aǔtuno kaj se ...

 

Estis por mi granda plezuro post forpaso de jarocentoj revizitu lin proksime kaj sentu (tuŝo) lian varmecon. Diris al li, mi "kia paciencema vi estas! Kiel toleras homojn kiuj orgojle ludas nur siajn ludojn? kvankam ke mi estas tioma for ke nur post jarcentoj devigite por momentoj toleras ilin, tago al tago vidante iliajn strangajn kondutojn precipe malpurajn mensojn mi brulas kaj pli malgrandiĝas, tamen vi" … Rigardis min li, ĉagrene tamen tre afable kaj respondis min: "se vi ankaǔ pensus kiel mi pri la vivo kion ni forlasos iom pli frue aǔ malfrue ne plu suferis la aferon. Ne forgesu kara, dum for-paso de l' tempo, marioneta teatro je la vivo, tagoj ĉu dolĉe ĉu maldolĉe pasos. Amoj mortas, koloroj ŝanĝas nur memoroj, ĉu amara ĉu malamara, restos eterne sen-ŝanĝa. Do de nun disgonte ankoraǔ vian karesan birilecon tra la mondo, al homoj klopodu deponi de vi mem bon-memoron."

 

eklips

 

 

 

 

8 Comments / add your comment?

Tilio says:
Kara Lumina - animo ne ekzistas. Kiu mortis mortis. Punktofino.
Bedaurinde au feliche, mi ne scias, sed tiel estas.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Gerardo pro replies:
Kara Tilio,
Kiu auxdacus diri ke Ludwik Lejzer Zamenhof, Kolomon Kalokcsay, Gaston Warihghien kaj kelkaj aliaj definitive mortis. Ili vivas en niaj memoroj, ili donis senson al nia esperantisteco. Ili ja falos en forgeson sed nur kiam malaperos la lasta esperantisto. Claude Piron apartenas al tiuj homoj kiuj longe vivos en niaj memproj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mike59 says:
Se animo ne ekzistas, siaj penso kaj verko daŭrigos... La granda humanismo kaj toleremo de Claude Piron estas ankaŭ belegaj ekzemploj en nia mondo sen gvidosignoj. Oni pli kaj pli bezonas tiel homojn,ĉu ne?... Laŭ mi, personoj kiel Claŭde Piron neniam mortos...
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Gerardo mia; foje vi shatas precizajn kaj egzaktajn esprimojn, foje ja efemerajn kaj abstraktajn. Do; VERKO de C. Piron, L.L.Zamenhof, J. Baghi....restas kaj postvivas ilin, certe. SED; verko ne estas sama afero kiel ANIMO. ANIMO estas fakte iu esprimo artisma, temas pri nenio, au pri io mitologia. Jes, kiel mitologiaj estajhoj; nanoj, gigantoj, pegazoj....same estas animo - afero neekzistanta. Verko estas verko, ghi ekzistas; animo ja ne.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Al Mike: bedaurinda fakto estas ke C. Piron vere mortis, kaj ne plu vivas. Lau faktoj. Cetere - jes, mi akceptas estimi, ech admiri lian verkon, sed malakceptas starigi kulton de iu ajn persono. Guru Piron? Li ridus!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mike59 replies:
Dankon pro via opinio, Tilio... Kompreneble, ne ankaŭ mi akceptas guruon!!! Sed homoj kiel Piron, kies verko kaj penso estis tiel ekzemplaj, meritas ke oni ne forgesas ilin, ĉu ne? Kial do memori pli pri uloj kiuj militis kaj mortigis milionojn da homoj, ol pri personoj, kiuj laboris (ofte humile!) por paco, toleremo kaj kompreno inter la loĝantoj de nia kompatinda planeto?...

Humanismo estas, laŭ mi, la estonteco kaj la vivdaŭro de nia Terglobo...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Kun sola gitaro, kun sola knabeska rideto li venis. Li estis, kiel ĉiu inter ni. Unu el...
Tamen li tuj povis sorĉi, kaj ni tuj fartis hejme en la momento. Kaj ni admire pensis pri la momentoj, kiam ni ne estis kun li. Kaj preskaǔ maleblis kredi, ke estos momentoj sen li... Nur la korpo -- kiu eniris la fajron, la brilo de lia spirito restis inter ni. Por ke ni povu frandi Piron...
Li foriris pace, li lasis pacon por ni.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cie Double Un DUOBLE UNU says:
Kara Lumina,
Koran dankon pro via teksto. Mi plu pensas al Claude Piron kiel vivanta homo, do nun mi scias ke estas samideanino ie en la mondo.
Amikajn pensojn, Fransuxaz'
Posted 5 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.