Lumina Published on January 18, 2008
by Lumina

Lumina's blog

Browse posts
Malpli malpli venas jen Printempo :)
Posted on March 19, 2008
31 comments (latest 6 months ago)
Malplena loko!
Posted on January 25, 2008
12 comments (latest 12 days ago)
Jam "Claŭde Piron" korpe ne plu vivas inter ni sed, anime li eternas!
Posted on January 24, 2008
8 comments (latest 3 months ago)
Dediĉo al kara Imre :-)
Posted on January 20, 2008
11 comments (latest 5 months ago)
Mi estas komuna doloro, min vi kriu!
11 comments (latest 12 days ago)
"Ĉu sur la vojo vi ne vidis helon de l' tago?"
Posted on January 10, 2008
8 comments (latest 8 months ago)
Melodio de l' vivo
Posted on January 5, 2008
6 comments (latest 9 months ago)
Estu trankvila kara mia, estu trankvila!
Posted on December 28, 2007
14 comments (latest 9 months ago)
"Yalda Nokto"
Posted on December 21, 2007
12 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 668 visits

Mi estas komuna doloro, min vi kriu!

Friday January 18, 2008 at 11:45AM

Imagu, vi eniras taksion (kaj ne privatan maŝinon) por ke iom pli frue atingu vian hejmon tamen dum la vojo ne nur ŝoforo, ankaǔ du amikoj de li, agresas vin tiel sovaĝe kiel  eĉ kuracisto pruvas profundan damaĝon en viaj piedoj, femuro, postaĵo, manoj, kaj maldekstra sino kaj vi kun sangita vizaĝo prefere ŝanĝas celon irante al patra hejmo. Unue pro timo de familia reputacio, vi mensogas dirante tion ke oni volis ŝteli vian monujon kaj vi falis sur la tero tamen vi estas plen-plene da doloro, plen-plene da animaj vundoj, plen-plene da teruraj scenoj ripetante je antaǔ viaj okuloj senĉese kaj finfine plendante kontraǔ agresantoj en la tribunalo, vi malkaŝas tiu ĉi pezan vereon ĉe la familio ….. kaj nun tiu ĉi kaj korpaj kaj animaj doloroj kiuj ne lasos vin je fino de la via vivo flanke, kaj tiu doloro flanke: "Dum unuaj tagoj disigis sian litaĵon kaj nun eĉ ne manĝas mian kuiradon, eĉ respondas mian saluton malfacile. Lasas hejmon je la frua mateno kaj revenas tre malfrue. Kelkaj tagoj antaǔe diris al mi ke li ne plu povas daǔri nian komunan vivon kaj decidas interkonsentitan divorson." 

 

ellize

 la larmo estas sektero
la rideto estas sekreto
la amo estas sekreto
...
mi ne estas rakonto rakonti min
mi ne estas kanto kanti min
mi ne estas voĉo aŭskulti min
aŭ vidaĵo por ekvidi
aŭ sciaĵo por ekscii
 
mi estas komuna doloro
min vi kriu

arbo parolas al arbaro
herbo al herbaro
stelo al stelaro
kaj mi al vi
 
aldiru al mi vian nomon
enmanigu al mi vian manon
eldiru al mi vian eldiron
aldonu al mi vian koron
....
enmanigu al mi vian manon
al viaj manoj konatas mi
ho trovita malfrue, mi parolas al vi
kiel nubo al ŝtormo
kiel herbo al herbaro
kiel birdo al printempo

"Ahmad Ŝamlu  -Irana poeto"

  

 * elkoran dankon de mia karega amiko Mohammad pro korektado de la poemo :-)

 

11 Comments / add your comment?

Moho says:
saluton Lumina. Mi bedaŭras pro la okazaĵo. ĉu tio trafis al vi mem, aŭ vi nur rakontis ion(mi esperas ke estas nur rakonto)?
mi ne tute komprenis tiun ĉi frazon: ..."kiel eĉ kuracisto pruvas profundan damaĝon en viaj piedoj"...
krome b.v korekti en la titolo "kiru"n al "kriu".
la tradukaĵo multe plaĉas al mi. mi konfesas ke keklajn partojn mi kompreas, nur nun, post legi tradukaĵon de vi....
dankon.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Lumina replies:
Kara, ne trafis min tiu cxi rakonto sed trafis(as) cxiu tage al kelkaj da niaj samlandulinoj kiuj ne kiel Fariba kuragxe plendas kontraux argesantuloj pro siaj timoj, pro elpelita de siaj familioj, socioj kaj tiel plu .... kaj mia celo rilate al tiu cxi frazo estis tio kio ke ecx legxa kuracisto kiu post plenado de ion devas konfirmi la aferon, pruvis damagxon sur sxiaj organoj .... cxu jam iom igxis klara? :-)
Posted 8 months ago. ( permalink )
Cindy Mckee pro says:
Okazis al mi. Do, tie, kuracisto ne volas diri la veron, pro damaĝo al la reputacio de la familio?
Mi neniam komprenos kiel la viktimo de krimo povas kaŭzi damaĝon al la reputacio de ŝia familio.
Eĉ post centoj da vortoj, klarigoj, mi neniam komprenus.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Reza replies:
Kara!
Simple vi ne scias kion signifas patrokratio kaj virkratio
...
Posted 8 months ago. ( permalink )
Pjer says:
Ankaux mi neniam komprenos kiel kaj kial viktimo farigxas la kulpanto. Ne la viktimo, sed la perfortinto kauxzas la damagxon al la reputacio de iu. Antauxe en Euxropo, familiano de nobela viktimo estus irinta cxe la perfortinton dirante : vi kauxzis damogxon de nia reputacio, vi estas punota. Kutimo, tio finigxis per spadolukto gxis mortigxo. Tiu nekomprenebla ideo de damagxo far de la viktimo ne devenas de la korano, cxu ? Versxajne gxi devenas el praislamaj tradicioj, celantaj plidauxrigi la povo de viroj.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Reza replies:
En religio kiu asertas virinon kiel kunlaboranto de Satano perfidulino kompreneble ĉiam kulpas virino kaj la viro ĉiam aspektas kiel senkulpa "ŝafido".
La radikoj estas kulturaj kaj religiaj je tia vidpunkto.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Reza edited this comment 8 months ago.
Karulo replies:
Jes, tiel estas transdonata en la Genezo, de la kristana ĉeflibro: Eva (la virino) kondukis Adamon al peko. Tre bedaŭrinda interpreto de la homa historio :'-(
Posted 8 months ago. ( permalink )
Reza says:
Kara Lumina
La originalon antaŭe mi jam legis en la persa ĉar vi scias ke mi estas arda feministo ankaŭ!
Dankon pro la traduko
Estus pli bone se vi iom komentos la situacion al la legantoj kiuj ne estas konataj kun la situacio ...
Posted 8 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Perla parolo.
Perloj de sufoka koliero.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Mirna Marino says:
Karaj:

Mi estas brazilanino kaj tia realajxo "tiele-tiaela" ne estas verajxo mialande sed la krimoj kaj agresoj kontraú virinoj sxajne estas monda realajxo. Bedaúras mi.
Ni estas la fojantoj, kiuj devas klopodi pene sxangxi tiun kruelajxon.

Dankon pro la dokumentoj. Brakumon! Mirna
Posted 8 months ago. ( permalink )
Ivica Truto says:
Kion diri? Mi tralegis dufoje sed kiel komento povas rakonti situacio el mia vivo kiam ne nur viraj anoj de familio (feliĉe ne mia) komentas naskiĝon de knabino: naskiĝis infano; dum naskiĝo de knabo anoncas per (honora?!) naskiĝo de FILO. En Europo sed ne nur sur Balkanio...
Kuraĝon kaj forton al viktimoj, kun deziro ke tio neniem plu okazu...
Posted 12 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.