|
| yalda 2 |
Jam estas longega tempo, okaze la lastan tagon de la aǔtuno (ĝuste hodiaǔ nokte), Iranaj popoloj kaj aliaj ĉirkaǔaj pers-ujoj festas specialan ceremonion nome "Yalda Nokto". Radiko de Yalda apartenas sirian lingvon, signife "naskiĝo". Laǔ kredo de pra-uloj "Yalda nokto" estas naskiĝ-nokto de suno kaj je la fino de tiu ĉi la plej longa nokto dum jare, mallumeco malvenkos kaj lumeco estos venkota. Multajn manĝaĵojn, fruktojn, frandaĵon, dolĉaĵon cele kun multaj signifoj kiel abundeco, saneco, ĝojeco oni preparas en la ceremonio temen, Akvo-melono kaj poste granato estas la plej famaj preparitaj fruktoj.
|
| Yalda-akvomelono2 |
|
| Yalda-Akvomelono |
|
| Yalda-granato |
|
| Yalda |
|
| Yalda-3 |
Send a message
Search for members






Jomo Ipfelkofer says:
Cetere: Belege ornamitaj manĝaĵoj. Domaĝe, ke oni ilin detruas dum manĝado...
Jomo Ipfelkofer edited this comment 8 months ago.
Pjer says:
Lumina replies:
Moho says:
Lumina replies:
Bonulo says:
Japanoj manĝas boligitan kukurbon kaj rizkaĉon kun azukio (ruĝa fazeolo), kaj banas sin kun juzuo (malgranda oranĝo) en vintra solstico por sia sano. (Laŭ popola diraĵo.)
Manolo pro says:
Mi kredas, do, ke mi povas deziri al vi feliĉan julon ;-)
Belegaj fruktoj! Mi envias vin!
Lumina replies:
Imre Szabo says:
Pri pluraj popoloj estintaj jam sur la teritorio de la nuna Hungario antaǔ la alveno de la hungaraj triboj, kaj popolo veninta kiel servista popolo de kumanoj ni supozas scii, ke ili estis persoj. La nomo de tiuj popoloj estis jazigoj kaj jasoj. Pluraj urboj portas ilian nomon (ekzemple ankaǔ en tiu ĉi listo estas Ferenc Harnyos el urbo Jászberény -- Jasberenj), eĉ tuta regiono troviĝas Jászság (Jaslando -- 'PERSIO?'). Laǔ la priskriboj jasoj estis altaj, blondaj kun bluaj okuloj (sed tiun saman diras la kronikoj ankaǔ pri la latinoj kaj pragrekoj -- kaj la hodiaǔajn italoj kaj grekoj estas malaltaj, brunaj kun brunaj okuloj plejparte).
Estus tre bone iom esplori, eble restis de antaǔ mil jaroj komunaj popolkutimoj, komunaj kantoj.
Mi bedaǔrinde ne estas persologo.
La nuntempa, hungara kutimo starigi pinarbeton por Kristnasko devenas de la germanoj. En hungario ĝi disvastiĝis nur post la dua mondmilito. Ĝis tiam Kristnaska kutimo estis donaci ruĝajn pomojn unu al la alia, respektive nuksojn orkolorigitajn. Kiel infaneto mi demandis, kion ili signifas? La respondo estis, nun renaskiĝas la lumo, la suno -- dio. Nuksoj enhavas dion, disigu nur la ŝelojn, kaj vi vidos tie kuŝi dion kvazaǔ fileton en la kripo. Sed nuksoŝelo estas lulilo ankaǔ.
La ruĝa pomo signifas sanon, amon kaj renaskiĝon -- same kiel preskaǔ ĉiuj fruktoj. Kaj por mi ĝis nun signifas kristnask-vesperan etoson la odoro de la rostitaj pomoj, kiuj estis parto de la festa vespermanĝo.
Evidente ni, hungaroj loĝas pli norde ol vi, nuntempe ĉe ni ne plu estas akvomelonoj -- do ili ne povis havi rolon en la festo.
Estas hungara unikaĵo la kristnaskaj bombonoj, per kiuj oni ornamas la pinarbetojn. Ili estas longigitaj duongloboj pakitaj en staniolo, ambaǔekstreme torditaj kaj ĉe la du finoj estas franĝoj-galenoj faritaj per tondilo. Eble iu el niaj hungaraj geamikoj -- kiu estas pli lerta en la fotografado ol mi -- enretigos bildon pri la Kristnaskaj bombonoj (hungare szalocukor -- salonsukeraĵo).
La hungara nomo de Kristnasko estas hungare Karácsony (pron.: karaĉonj), ĝi tute ne enhavas la nomon de Kristo, ĝi tute ne aludas pri Kristo -- kiel tion faras multaj hindeǔropaj lingvoj. Aldone eĉ la signifo ne estas komprenebla jam por la hungaroj. La plej akceptita opinio estas, ke ĝi devenas el la slava kraĉin (mallonga), aliaj opiniis, ke ĝi devenas el la turka haraĉ (imposto) -- sed mi pensas, ke tiuj ne estas akcepteblaj. La fadenoj reiras laǔ mi en pli praajn tavolojn. Ĉu eble ne la persan? Mi ne scias. Eble kun vi ni ekscios.
Kara Lumina (ĉu Jaldino?), mi deziras al vi, brilu viaj festoj ame kaj varme!
Lumina replies:
Tereza Kapista says:
Do ili ne havis tiun artajxon sed naturan melonon nenormale grandegan. Tereza Kapista
Roland Platteau says: