| August 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | 31 | |||||||
|
| mohammadali-abtahi |
Mi mem unue, rigardande la vizagxo post lia aresto, ne konis lin!
| August 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | 31 | |||||||
finigxis vintro
ekfloris printempo
(denove venis rugxa floro de suno
kaj nokte forkuris!)(2)
montoj estas ejo de tulipoj
tulipoj estas vekaj
(sur la montaroj oni kreskas sunon)(2)
(Mi nek estas dorno nek vepro)(2)
(kuragxaj viroj kaj virinoj)(2)
(Mia korpo dispecigxis per batoj de sangosoifulo!)(2)
(Mi ne kvietus)(2)
(se mi mortus)(2)
(Mi estas staranta gxis rekapti mian vocxon.........)(2)
سر اومد زمستون
شکفته بهارون
گل سرخ خورشید، باز اومد و شب شد گریزون
کوهها لالهزارند
لالهها بیدارند تو کوهها دارند گل گل گل، آفتابا میکارند
نه خارم نه خاشاک
زن و مرد بیباک
تنم پاره پاره شد از ضربههای مرد سفاک
......
La eta princo iris revidi la rozojn:
"Vi tute ne similas mian rozon, vi ankaux estas nenio," li diris al ili. "Neniu vin malsovagxigis, kaj vi neniun malsovagxigis. Vi estas kiel estis mia vulpo. Gxiestis nur vulpo simila al cent mil aliaj. Sed gxi farigxis mia amiko kaj gxi nun estas unika en la mondo." Kaj la rozoj estis tute konsternitaj. "Vi estas belaj sed malplenaj," li dauxrigis. "Oni ne povas morti por vi. Kompreneble, ordinara pasanto kredus,ke mia propra rozo similas vin. Sed gxi sola pli gravasol vi cxiuj, cxar gxi estas tiu, kiun mi akvumis. Cxar
gxi estas tiu, kiun mi metis sub la klosxon. Cxar gxi es-tas tiu, kiun mi sxirmis per la ventsxirmilo. Cxar gxiestas tiu, kies rauxpojn mi mortigis (escepte de du aux tri
farigxontaj papilioj). Cxar gxi estas tiu, kiun mi auxskultadis, kiam gxi plendadis aux fanfaronadis, aux ecx, iafoje, kiam gxi silentis. Cxar gxi estas mia rozo!"
La Eta Princo
verkita kaj desegnita de![]()
ANTOINE DE SAINT-EXUPÉRY
Dua reviziita eldono de
Pierre DELAIRE
Homo estis sidita sole, kun la profunda ĉagreno.
Ĉiuj bestoj ĉirkaŭigis lin dirante ke Ni ne ŝatas vidi vin ĉagrena, diru al ni ĉiu ajn deziro kion vi emas por ke ni plenumu tion.
La homo petis profundan vid-povon.
Vulturo donis sian vid-povon al li.
La homo deziris fortecon.
Pantero diris, de nun vi estos forta same kiel mi.
La homo emis scii teran misteron.
Serpento respondis: Mi montros al vi.
Kaptinte ĉiujn dezirojn, la homo lasis la grupon.
Kaj tiam strigo al aliaj bestoj diris: Nun la homo scias multon kaj kapablas plenumi multajn aferojn.
Cervo demandis, la homo atingis ĉion kion li emis, ĉu ne plu ĉagreniĝos?
La strigo respondis: Ne! profundan kavon mi atentis ene de la homo kion neniu kaj nenio povas plenigi. Tio, estas kaŭzo de lia tristo. Tago post tago, pliiĝas lia avideco ĝis tiam kiam la mondo diros al li "Mi ne plu havas eĉ eton por ke mi donu al vi. Jam ĉiu estas finita."
Jen la korekta teksto kiun faris karega amiko mia, Imre. koran koran dankon al lia atento kaj pacienco ecx ;-)
Homo estis sidanta sola, kun profunda ĉagreno.
Ĉiuj bestoj ĉirkaŭis lin dirante ke Ni ne ŝatas vidi vin ĉagrena, diru al ni iun ajn deziron, kiun vi emas por ke ni plenumu.
La homo petis profundan vid-povon.
Vulturo donis sian vid-povon al li.
La homo deziris fortecon.
Pantero diris, de nun vi estos forta, same kiel mi.
La homo emis scii teran misteron.
Serpento respondis: Mi montros ĝin al vi.
Kaptinte ĉiujn dezirojn, la homo lasis la grupon.
Kaj tiam strigo al aliaj bestoj diris: Nun la homo scias multon kaj kapablas plenumi multajn aferojn.
Cervo demandis, la homo atingis ĉion, kion li emis, ĉu ne plu li ĉagrenos?
La strigo respondis: Ne! Profundan kavon mi atentis ene de la homo. Tiun neniu kaj nenio povas plenigi. Tio, estas la kaŭzo de lia tristo. Tago post tago, pliiĝas lia avideco ĝis tiam kiam la mondo diros al li "Mi ne plu havas eĉ eton por doni al vi. Jam ĉio estas finita."
Kiam vi gajnas,
mi fiere diros al la mondo:
"Hej li estas mia amiko"
Sed tiam kiam vi malvenkas
mi sidos cxe vi, mano en mane, kaj diros:
"hej, mi estas via amiko"
Al mia testudo,
mi volvis bobenon
kaj akompanis gxin, mi
kvankam ke gxia fadeno
estis ankoraux en mia mano
mia koro batis maltrankvile
La testudo emis vidi mondon
Cxinajn rizejojn
Jemenajn sxtonitajn domojn
Rusajn balajn lernejojn
kaj nigrajn infanojn de Tanzanio
Kiuj endormas kun brulitaj plastikoj
tempo al tempo ke la testudo estas gaja
trenas la fadenon tri foje
kaj mi trankviligxas ke
ankoraux restis io por gajeco
sed plejofte
gxia fadeno tremas
kaj tiu cxi tremo signifas:
aux vento blovas
aux gxi ploras
mi
scias ke
en Afrikaj ebenajxoj
Irako kaj Hindio
kaj plej partoj de la mondo
blovas vento.
alie,
iu testudo
havos kiom da larmoj
por plorado?!
Maryam Momeni (Irana poetino)
|
| Haft-sin-1 |
Laux kalendaro de lando mia, jaro novigxas gxuste je la vekigxo de naturo. Unua tago de printempo egalas kun unua tago de la novjaro, nome "Novruz", signife "Nova Tago".
Tradicie, specialan ceremonion, ritaron, ni havas en la lando. La plej cxefa parto de gxi -almenaux laux mi- estas arangxo de tablo kun sep specialaj ajxoj kiu perse nomigxas "Haft-Sin". Cxiuj de sep ajxoj en persa lingvo komencigxas kun "S" "س" alfabeto. Dum antikva tempo (epoko)antaux de Islama atako, Cxiuj de sep ajxoj en persa lingvo komencigxas kun "Sx" "ش" alfabeto nome Haft-sxin" tamen malgraux de tiu cxi sxangxo preskaux ili gardis siajn simbolojn ankoraux.
Tritiko kaj lento estas la plej famaj grenoj kiujn dom-mastrinoj elektas kaj de antaux du aux tri semajno de novjaro malsekigante per akvo ene de malseka tuko metas ilin en la telero. Tion oni pers-lingve nomas "Sabze"(signife Verda Burgxono). Ornamite per koloraj rubanadoj gxin konservas je la lasta tago de Novruz festo nome "Sizdah bedar" (la 13-an tago kiu oni lasas hejmon al la naturo)
Rugxaj fisxoj estas aliaj detaloj de Novruz tablo, kiun antauxe post fino de la festo oni metis en la riveroj sed nun tempe oni zorgas ilin je la siaj mortoj en la karafoj.
Spegulo kun ornamitaj kandeloj estas ankaux alia detalo de la tabulo kiu estas simbolo de la kaj brileco kaj fajro.
Ovo kiel simbolo de fekundeco etas alia detalo kiun oni boligas en la akvo kaj poste ornamas per gajaj koloroj kiel rugxa, verda, flava, blua...
Moneroj kiel simbolo de ricxeco, abundo oni metas en la tabulo.
Simboloj de Haft-Sin(Sep"S"alfabeto)teleroj estas:
1) "Sabze"(Verda Burgxono) simbolas kiel re-naskigxeco, fresxeco.
2)"Samanu"(mangxajxo el suko de tritiko kaj faruno) simbolas kiel miraklo (tion cxi simbolon iom mi dubas kaj petas konsilon de miaj samlandanoj).
3)"Seeb"(Pomo) simbolas kiel saneco kaj beleco.
4)"Senjed"(Alizo) simbolas kiel amo.
5)"Seer"(Ajlo) simbolas kiel medikamento.
6)"Somaq"(Sumako) simbolas kiel koloro de sunlevigxo, aperante sunon, malvenkas malboneco.
7)"Serke"(Vinagro)simbolas kiel tempo, kaj pacienco.
Kaj sep angxelaj heroldoj de "Novruz" estas: renaskigxeco, saneco, felicxeco, gxojeco, sukceso, pacienco kaj beleco.
|
| haft-sin-2 |
"Felicxan novjaron"
restis
io, ie
kion neniam
nenio
anstataǔigas
ĝian malplenan lokon
nek nigraj hararoj
nek blankaj dentoj
"Hosein Panahi – Irana eks-artisto"
Se ĉielo komprenus parolon de la deserto,
kaj disŝutus siajn larmojn al ĝiaj sekaj vangoj
Se printempo estis tiom afabla kiu ne deponus ĝardenon al la aǔtuno kaj se ...
Estis por mi granda plezuro post forpaso de jarocentoj revizitu lin proksime kaj sentu (tuŝo) lian varmecon. Diris al li, mi "kia paciencema vi estas! Kiel toleras homojn kiuj orgojle ludas nur siajn ludojn? kvankam ke mi estas tioma for ke nur post jarcentoj devigite por momentoj toleras ilin, tago al tago vidante iliajn strangajn kondutojn precipe malpurajn mensojn mi brulas kaj pli malgrandiĝas, tamen vi" … Rigardis min li, ĉagrene tamen tre afable kaj respondis min: "se vi ankaǔ pensus kiel mi pri la vivo kion ni forlasos iom pli frue aǔ malfrue ne plu suferis la aferon. Ne forgesu kara, dum for-paso de l' tempo, marioneta teatro je la vivo, tagoj ĉu dolĉe ĉu maldolĉe pasos. Amoj mortas, koloroj ŝanĝas nur memoroj, ĉu amara ĉu malamara, restos eterne sen-ŝanĝa. Do de nun disgonte ankoraǔ vian karesan birilecon tra la mondo, al homoj klopodu deponi de vi mem bon-memoron."
|
| eklips |
|
| Nokto-silento-dezerto |
estis nokto, estis nokto kaj ĉielo plen-plena de silento
estis mi, estis mi kaj maro plen-plena de muĝo
estis nokto, estis nokto kaj grenkampo plen-plena de cikadoj
estis mi, estis mi kaj sino plen-plena de kurieraj floroj
estis nokto, estis nokto kaj stepo plen-plena de steloj
estis mi, estis mi kaj kap-kuseno plen-plena de rememoroj
estis nokto, estis nokto kaj dezerto plen-plena de miragxoj
estis mi, estis mi kaj nubo plen-plena de pluvo!
Imagu, vi eniras taksion (kaj ne privatan maŝinon) por ke iom pli frue atingu vian hejmon tamen dum la vojo ne nur ŝoforo, ankaǔ du amikoj de li, agresas vin tiel sovaĝe kiel eĉ kuracisto pruvas profundan damaĝon en viaj piedoj, femuro, postaĵo, manoj, kaj maldekstra sino kaj vi kun sangita vizaĝo prefere ŝanĝas celon irante al patra hejmo. Unue pro timo de familia reputacio, vi mensogas dirante tion ke oni volis ŝteli vian monujon kaj vi falis sur la tero tamen vi estas plen-plene da doloro, plen-plene da animaj vundoj, plen-plene da teruraj scenoj ripetante je antaǔ viaj okuloj senĉese kaj finfine plendante kontraǔ agresantoj en la tribunalo, vi malkaŝas tiu ĉi pezan vereon ĉe la familio ….. kaj nun tiu ĉi kaj korpaj kaj animaj doloroj kiuj ne lasos vin je fino de la via vivo flanke, kaj tiu doloro flanke: "Dum unuaj tagoj disigis sian litaĵon kaj nun eĉ ne manĝas mian kuiradon, eĉ respondas mian saluton malfacile. Lasas hejmon je la frua mateno kaj revenas tre malfrue. Kelkaj tagoj antaǔe diris al mi ke li ne plu povas daǔri nian komunan vivon kaj decidas interkonsentitan divorson."
|
| ellize |
la larmo estas sektero
la rideto estas sekreto
la amo estas sekreto
...
mi ne estas rakonto rakonti min
mi ne estas kanto kanti min
mi ne estas voĉo aŭskulti min
aŭ vidaĵo por ekvidi
aŭ sciaĵo por ekscii
mi estas komuna doloro
min vi kriu
arbo parolas al arbaro
herbo al herbaro
stelo al stelaro
kaj mi al vi
aldiru al mi vian nomon
enmanigu al mi vian manon
eldiru al mi vian eldiron
aldonu al mi vian koron
....
enmanigu al mi vian manon
al viaj manoj konatas mi
ho trovita malfrue, mi parolas al vi
kiel nubo al ŝtormo
kiel herbo al herbaro
kiel birdo al printempo
"Ahmad Ŝamlu -Irana poeto"
* elkoran dankon de mia karega amiko Mohammad pro korektado de la poemo :-)
Ĉesu plori, kara fratino! Kreskos arbo antaǔ via domo kaj arboj en via urbo kaj aroj da arboj dise en via patrujo, kaj vento alportos mesaĝon de arbo al arbo, kaj la arboj demandos la venton: "Ĉu sur la vojo vi ne vidis helon de l' tago?"
"Lasta parto de libro "Su va Ŝun" – Simin Daneŝvar- Irana fama verkistino"
PS) koran dankon de mia karega amiko Imre pro korektado de miaj tekstoj :-)
|
| Heleco de l'tago |
* belegaj fotoj estos trovita de tie cxi: www.khosoof.com
|
| montaro |
Kreskigas montaro
tion, kion ĝi ŝatas.
Ne akceptas
eĉ dezerto
tion, kion ĝi ne ŝatas.
Fiŝojn vivigas akvo, kaj
homojn -- amo.
Ĉu ĉielo restu senstela?
Kaj tago sensuna?
Neniam, neniam, neniam...
* bedauxrinde poeton de la poemo mi ne konas ...
Estu trankvila kara mia, estu trankvila
Similas vivo al la maro
Sinkas tempo al tempo ni ankaǔ, fermas niajn okulojn, ĉie estas sombra
Malsinkas tempo al tempo ni ankaǔ. Odoro kaj heleco de salo, brileco de akvo, freŝeco kaj ĝojeco
Estu trankvila kara mia, estu trankvila
Denove elakviĝos ni
Kaj revidos brilecon de l'suno
Kiu ĉi foje ektagiĝos ĝuste de tie kie "vi" emas
(Ŝams e Langerudi - Irana poeto)
|
| yalda 2 |
Jam estas longega tempo, okaze la lastan tagon de la aǔtuno (ĝuste hodiaǔ nokte), Iranaj popoloj kaj aliaj ĉirkaǔaj pers-ujoj festas specialan ceremonion nome "Yalda Nokto". Radiko de Yalda apartenas sirian lingvon, signife "naskiĝo". Laǔ kredo de pra-uloj "Yalda nokto" estas naskiĝ-nokto de suno kaj je la fino de tiu ĉi la plej longa nokto dum jare, mallumeco malvenkos kaj lumeco estos venkota. Multajn manĝaĵojn, fruktojn, frandaĵon, dolĉaĵon cele kun multaj signifoj kiel abundeco, saneco, ĝojeco oni preparas en la ceremonio temen, Akvo-melono kaj poste granato estas la plej famaj preparitaj fruktoj.
|
| Yalda-akvomelono2 |
|
| Yalda-Akvomelono |
|
| Yalda-granato |
|
| Yalda |
|
| Yalda-3 |
"Brila horizonto"
Tagon ni retrovus niajn kolombojn
kaj la afableco ekprenus la manon de la beleco.
Tagon kiu, la malplej himno
Estas kiso
Kaj ĉiu homo
Por ĉiu homo
Estas frato
Tagon kiu, oni ne plu ŝlosos pordojn de la siaj domoj
Ŝlosilo,
Estas fabela
Kaj koro,
Sufiĉas por vivo.
Tagon kiu, ĉiuj paroloj signifas amon,
Ĝis vi por la plej lasta vorto ne plu trovu parolon
Tagon kiu, melodio de ĉiuj vortoj, mem estas vivo, .
Ĝis mi ne plu toleru suferon pro rimo de la lasta poemo.
Tagon kiu, ĉiu buŝo mem esats melodio.
Ĝis la malplej himno estu kiso.
Tagon kiu, vi venu, eterne vi venu
Kaj afableco kun beleco samiĝu
Tagon kiu, ni denove dissemos semon por niaj kolomboj
Kaj mi atendas la tagon
Eĉ tagon
Mi ne plu vivu!
"Ahmad Ŝamlu-Irana poeto"
diru vian belan parolon
liberigu kaŝitan torturon de la via silento
kaj ne timu eĉ se oni supozu vane vian kanzonon,
ĉar nia kanzono, ne estas vane
ĉar la amo, ne estas sen-digne
eĉ, pardonu sunon, Se ĝi rememorigas al vi sian bonfaron!
ĉar la amo,
mem estas morgaǔ,
mem estas eterne!
"tradukita el poemo de fama irana poemisto ""Ahmad Ŝamloo"""
Bonvole legu la suban tekston kun sento de ŝtono, kiu toleris senmovecon, kun sento de vermo kiu sopiris kuradon kaj arbo kiu fiaskis la flugadon. Ĉar ili kune, je sopiro atingis doloron kaj je la doloro al entuziasmo kaj je la entuziasmo al konscieco.
Jam estas pli ol longa tempo ke mi havas problemojn kun vortoj kiel "Leĝo", "Forteco", "Rajto", "Justeco" …. La leĝo kiu pretendas justecon tamen sen-troige pli parte kun sia difinita ne-egala rajto, donacas fortecon al viroj kiuj povas difini viv-linion por virinoj … Nu, jam se laǔ malboneco de firmamento, la virino estus sub la hegemonio de iu viro kiu sia logiko ne samus kun la ŝia, devigite ŝi tolerus la aferon dum la sia tuta vivo…. Tempo al tempo pripenas en mia menso kun mi mem, ke tiuj kiuj estas kaǔzantoj de la maljustecoj, aǔ eĉ tiuj kiuj jam havas potencon kontraǔante la dikriminaciojn, konfirmante la aferon, kiel respondos larmojn, suspirojn de divorcita patrino kiu laǔ tribunala dekreto rajtas dum jare vizitu sian infanon preskaǔ je la nombro de la siaj fingroj? Aǔ kiel ili respondos sopirecon de knabino scivolonte sperton de la nekonata ĉirkaǔaĵo, sed eĉ por alfabeta lernado de gepatra lingvo, bezonate atendas permeson kaj kontentecon de la patro kaj mi ne plu pri-aludas vojaĝon el iu urbo al alia urbo kaj tre ideale je la lando al alia lando… Aǔ kiel ili respondos edzinon kiu emas kiel sia edzo ĉeestu en la socio progresonte nivelon de ĉu profesie ĉu kulture ĉu ekonomie ĉu plotike tamen laǔ la leĝo ĉiu-momente la edzo povas ĉu konvikinte ĉu malkonvikinte haltigu ŝin…. Aǔ kiel ili respondos fraǔlinon kiu ĉu laǔ aĝe ĉu laǔ logike ĉu laǔ anime ĉu eĉ laǔ korpe estas perfekta tamen geedziĝonte, bezonate atendas permeson de patro, kuratoro kaj imagu se ŝia geedziĝita elekto ne estu je la deziro de la patro, la kuratoro ŝi ne rajtos fari tion laǔ sia deziro …………………..
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Lumina