About this blog

  • 29 posts
  • 36 819 visits / 1 comment
January 2011
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

January 17th, 2011

Tempo al tempo vi povas esti murdinto senpune!

Ne ĉiam oni mortigante iun, oni punos laŭ la leĝoj reciprokan murdon. Ekzistas kazoj ke oni estante murdinto povas esti sen punaj, jen ekzemploj laŭ la aktuala leĝaro irana :

- Se fil(in)on murdigu ties patro aŭ ties patra avo. (laŭ la 220-a artikolo de la islama puna regularo )

- Se herezulon (iu kiu ne kredas Dio-n) murdigu islamano. (Laŭ la 207-a artikolo de la islama puna regularo )

- Se frenezulon mortigu prudentulo. (laŭ 222-a artikolo de la islama puna regularo )

- Se iun mortigu ebriulo. (laŭ 224-a artikolo de la islama puna regularo )

- Se edzo vidu sian edzinon adultante kun alia viro, li povas mortigu kaj la viron kaj sian edzinon. (Laxu 630-a artikolo de islama puna regularo )



PS) Kiel ĉaim mi dankas speciale de mia kara majstro REZA pro korektado de la teksto!

Published at 05:02PM ( 8 comments / 2190 visits )
This post is public

December 24th, 2010

Nur malgranda parto de Surao de "virinoj"



En la sankta Korano ekzistas surao nome de “virinoj” pri la virinoj. Je la 33-a parto de tiu ĉi surao tiel menciis:
“viroj superregas al virinoj pere de kaj preferoj kiujn Dio destinis iujn al iujn kaj pro tiu ke viroj donas alimenton al siaj edzinoj ……Do, se viaj edzinoj ne obeus vin unue devas prediku ilin se la malobeado daŭrigu, vi devas eviti sekskuniĝon, se ankoraŭ la edzinoj ne plu obeus vin, batu ilin, se fine obeus, finu premon….”



Kaj mia demando nun: Kial mi devas resti ankoraŭ muslima virino tiam kiam la sankta libro klare malhonorigas min?





Published at 12:49PM ( 31 comments / 1140 visits )
This post is public

September 22nd, 2010

Faktoj pri la Iranaj virinaj rajtoj en la leĝoj

Nuntempe unu el la plej gravaj branĉoj de homaj rajtoj estas la virinaj. Laǔ opinio de multaj juristoj, la esplorado pri situacio de virinoj en ĉiuj socioj povas esti la plej indica pesado, mezuranta demokration. Jen tiu ĉi artikolo klariganta kelkajn leĝojn, kies parto(j) rilatas al la Iranaj virinaj rajtoj, havas influon al aktuala etoso ene de la lando.

Laǔ la leĝo-libro, verkintoj de la regularo ne kredas egalecon inter viroj kaj virinoj, sed bilancon. Alidire, ne estas necese, ke la rajtojn posedatajn de viroj ankaǔ virinoj posedu tutsame. Donante iun rajton al la viro, ankaǔ la virino ricevas rajton, tamen ne dividite la samon. Ekzemple rajto sekskuniĝi iam ajn apartenas al la edzo, kaj tion la edzino ne povas rifuzi, kaj kompare kun tiu ĉi rajto, alimenton posedas la edzino.



• Sangomono
La
ǔ
la 300-a artikolo, sangomono de mortigita virino, ĉu intence ĉu sen-intence estas konsiderata kiel duona homo.
La
ǔ la 209-a artikolo, se iu viro intence mortigus virinon, tiu punendus je morto, tamen la kuratoro de ŝi unue devas pagi duonon de la sangomono al la viro.
La
ǔ la 220-a artikolo, patro kaj patra avo, kiu jam mortigis sian infanon ne punendas per morto.
La
ǔ la 630-a artikolo de la Islama puna regularo, se edzo ne atendite vidus sian edzinon, kiu volonte sekskuniĝus kun viro, rajtas mortigi kaj la edzinon kaj la viron. Se la edzino ne obeemus sekskunigon, la edzo nur rajtas mortigi la viron.
Okaze de damaĝo de organoj, sangomono dependas de la lezita kvanto. Sangomono de organoj por viroj kaj virinoj estas samaj ĝis triono de plena sangomono, kaj de tiam sangomono de la organoj por virinoj duoniĝas.


• Adulto
Laǔ la 88-a artikolo, adulto inter ne geedzoj punendas per 100 skurĝobatoj kaj adulto inter geedziĝintoj punendas je ŝtonumo.


• Safismo
La
ǔ la 127-a artikolo, puno de safismo estas 100 skurĝobatoj kaj laǔ 131-a artikolo se safismantoj ripetus safismon pli ol tri fojojn, ili punendas per morto.

• Malobservo al religia hiĝabo
La
ǔ la 638-a artikolo, virinoj aperantaj en socio sen religia hiĝabo estas malliberigataj de 10 tagoj ĝis 2 monatoj.
Religia hiĝabo estas kovro de la tuta korpo krom la vizaĝo, manoj kaj piedoj -- la
ǔ la artiko.

• Atesto de la virinoj
Unu el rimarkindaj punktoj en la regularo estas la juĝa valoreco de virinaj atestoj. En kelkaj kazoj virinoj rajtas atesti, sed la atesto de du virinoj egalas kun la atesto de unu viro, kaj tiu ĉi malegaleco ne limiĝas nur al atestoj, sed tio validas ankaǔ kaze de ekspertaj opinioj.

"La temo en la futuro daŭrigos dum venontaj postoj"

PS) Elkore mi dankas karegan amikon "Imre" pro modifo de la teksto!



• Komenco de puna respondeco
La
ǔ 49-a artikolo de la leĝo-libro, aĝo de puna respondeco diferencas inter knaboj kaj knabinoj. Knaboj de la fino de la 15-a jaraĝo kaj knabinoj depost la 9-a jaro puneblas. Alidire saman punon laǔ sekseco, ĉe iuj povas esti punenda kaj ĉe iuj ne. Ekzemple ŝteladon fare de 14-jaraĝa knabo ne estos delikto, sed ĝuste tio ĉe 10-jara knabino kalkuliĝos kiel delikto.

Published at 04:57AM ( 25 comments / 1459 visits )
This post is public

June 29th, 2010

‌Filmo de “Ŝtonumado de Soraya”



Tiu ĉi filmo rilatas al vivo de virino nome Soraya. Soraya estas patrino de 4 gefiloj, kiu sia edzo pro amo de alia ino ne plu interesas travivi kun ŝi sed Soraya pro vivteno de siaj gefiloj precipe du filinoj rifuzas divorcon tamen daŭre la edzo mensoge akuzis ŝin al la perfido ….
Laŭ mi la filmo estis ege maldolĉa tiel mi ne memoras post iu filmo tiom forte mi ploru kaj kriu kialon! Mi nek konfirmas fortecon de la filmo nek bel-artojn de artistoj (artistoj kiel Ŝohreh Aghdashlu kiu nun tempe estas sufiĉe fama artisto internacie kaj mi persone ege ŝatas ŝiajn rolojn), nur mia celo estas temo de “Ŝtonumado”. … Kiom da homoj ĝis nun tiel terure ekzekutis, kaj ekzekutos? Jes, perfido ĉu morale ĉu konscience ĉu religie estas tre tre aboninda afero tamen ne kompare kun homaj vivoj kaj ne tiel terure ….



Published at 09:26AM ( 17 comments / 1526 visits )
This post is public

December 13rd, 2009

Irana muziko: nome "Santur" ludo pere Faramarz Payvar!

Cxu placxas al vi?

Published at 06:26PM ( 21 comments / 2121 visits )
This post is public

August 3rd, 2009

Foto de Mohamad Abtahi antaux kaj post lia aresto en malliberejo!



mohammadali-abtahi
mohammadali-abtahi



Mi mem unue, rigardande la vizagxo post lia aresto, ne konis lin!



Published at 04:52AM ( 2 comments / 953 visits )
This post is public

July 17th, 2009

Mi nek estas dorno nek vepro!



finigxis vintro
ekfloris printempo
(denove venis rugxa floro de suno
kaj nokte forkuris!)(2)
montoj estas ejo de tulipoj
tulipoj estas vekaj
(sur la montaroj oni kreskas sunon)(2)

(Mi nek estas dorno nek vepro)(2)
(kuragxaj viroj kaj virinoj)(2)

(Mia korpo dispecigxis per batoj de sangosoifulo!)(2)

(Mi ne kvietus)(2)
(se mi mortus)(2)

(Mi estas staranta gxis rekapti mian vocxon.........)(2)






سر اومد زمستون
شکفته بهارون
گل سرخ خورشید، باز اومد و شب شد گریزون
کوه‌ها لاله‌زارند
لاله‌ها بیدارند تو کوه‌ها دارند گل گل گل، آفتابا می‌کارند
نه خارم نه خاشاک
زن و مرد بی‌باک
تنم پاره پاره شد از ضربه‌های مرد سفاک

......



Published at 07:47PM ( 9 comments / 1321 visits )
This post is public

October 22nd, 2008

Vi farigxas por cxiam respondeca por tio, kion vi malsovagxigis. Vi estas respondeca por via rozo





La eta princo iris revidi la rozojn:
"Vi tute ne similas mian rozon, vi ankaux estas nenio," li diris al ili. "Neniu vin malsovagxigis, kaj vi neniun malsovagxigis. Vi estas kiel estis mia vulpo. Gxiestis nur vulpo simila al cent mil aliaj. Sed gxi farigxis mia amiko kaj gxi nun estas unika en la mondo." Kaj la rozoj estis tute konsternitaj.
"Vi estas belaj sed malplenaj," li dauxrigis. "Oni ne povas morti por vi. Kompreneble, ordinara pasanto kredus,ke mia propra rozo similas vin. Sed gxi sola pli gravasol vi cxiuj, cxar gxi estas tiu, kiun mi akvumis. Cxar
gxi estas tiu, kiun mi metis sub la klosxon. Cxar gxi es-tas tiu, kiun mi sxirmis per la ventsxirmilo. Cxar gxiestas tiu, kies rauxpojn mi mortigis (escepte de du aux tri
farigxontaj papilioj). Cxar gxi estas tiu, kiun mi auxskultadis, kiam gxi plendadis aux fanfaronadis, aux ecx, iafoje, kiam gxi silentis. Cxar gxi estas mia rozo!"







La Eta Princo

verkita kaj desegnita de

ANTOINE DE SAINT-EXUPÉRY

Dua reviziita eldono de
Pierre DELAIRE



Published at 06:06AM ( 19 comments / 2768 visits )
This post is public

April 24th, 2008

Jam mondo ankaux mankas!

Homo estis sidita sole, kun la profunda ĉagreno.
Ĉiuj bestoj ĉirkaŭigis lin dirante ke Ni ne ŝatas vidi vin ĉagrena, diru al ni ĉiu ajn deziro kion vi emas por ke ni plenumu tion.
La homo petis profundan vid-povon.
Vulturo donis sian vid-povon al li.
La homo deziris fortecon.
Pantero diris, de nun vi estos forta same kiel mi.
La homo emis scii teran misteron.
Serpento respondis: Mi montros al vi.
Kaptinte ĉiujn dezirojn, la homo lasis la grupon.
Kaj tiam strigo al aliaj bestoj diris: Nun la homo scias multon kaj kapablas plenumi multajn aferojn.
Cervo demandis, la homo atingis ĉion kion li emis, ĉu ne plu ĉagreniĝos?
La strigo respondis: Ne! profundan kavon mi atentis ene de la homo kion neniu kaj nenio povas plenigi. Tio, estas kaŭzo de lia tristo. Tago post tago, pliiĝas lia avideco ĝis tiam kiam la mondo diros al li "Mi ne plu havas eĉ eton por ke mi donu al vi. Jam ĉiu estas finita."

 

 Jen la korekta teksto kiun faris karega amiko mia, Imre. koran koran dankon al lia atento kaj pacienco ecx ;-)

 

Homo estis sidanta sola, kun profunda ĉagreno.
Ĉiuj bestoj ĉirkaŭis lin dirante ke Ni ne ŝatas vidi vin ĉagrena, diru al ni iun ajn deziron, kiun vi emas por ke ni plenumu.
La homo petis profundan vid-povon.
Vulturo donis sian vid-povon al li.
La homo deziris fortecon.
Pantero diris, de nun vi estos forta, same kiel mi.
La homo emis scii teran misteron.
Serpento respondis: Mi montros ĝin al vi.
Kaptinte ĉiujn dezirojn, la homo lasis la grupon.
Kaj tiam strigo al aliaj bestoj diris: Nun la homo scias multon kaj kapablas plenumi multajn aferojn.
Cervo demandis, la homo atingis ĉion, kion li emis, ĉu ne plu li ĉagrenos?
La strigo respondis: Ne! Profundan kavon mi atentis ene de la homo. Tiun neniu kaj nenio povas plenigi. Tio, estas la kaŭzo de lia tristo. Tago post tago, pliiĝas lia avideco ĝis tiam kiam la mondo diros al li "Mi ne plu havas eĉ eton por doni al vi. Jam ĉio estas finita."

 


 

Published at 04:41PM ( 15 comments / 2429 visits )
This post is public

April 7th, 2008

Hej! ni estas veraj amikoj :-)

 

Kiam vi gajnas,
mi fiere diros al la mondo:
"Hej li estas mia amiko"


Sed tiam kiam vi malvenkas
mi sidos cxe vi, mano en mane, kaj diros:
"hej, mi estas via amiko"  

 

 


 

Published at 03:50PM ( 28 comments / 2959 visits )
This post is public

March 28th, 2008

Mia testudo!


Al mia testudo,
mi volvis bobenon
kaj akompanis gxin, mi
kvankam ke gxia fadeno
estis ankoraux en mia mano
mia koro batis maltrankvile

 

La testudo emis vidi mondon
Cxinajn rizejojn
Jemenajn sxtonitajn domojn
Rusajn balajn lernejojn
kaj nigrajn infanojn de Tanzanio
Kiuj endormas kun brulitaj plastikoj
 

tempo al tempo ke la testudo estas gaja
trenas la fadenon tri foje
kaj mi trankviligxas ke
ankoraux restis io por gajeco


sed plejofte
gxia fadeno tremas
kaj tiu cxi tremo signifas:
aux vento blovas
aux gxi ploras

 

mi
scias ke
en Afrikaj ebenajxoj
Irako kaj Hindio
kaj plej partoj de la mondo
blovas vento.


alie,
iu testudo
havos kiom da larmoj
por plorado?!

 

Maryam Momeni (Irana poetino)

 


  
 

Published at 03:19PM ( 7 comments / 1467 visits )
This post is public

March 19th, 2008

Malpli malpli venas jen Printempo :)

 

Haft-sin-1
Haft-sin-1

Laux kalendaro de lando mia, jaro novigxas gxuste je la vekigxo de naturo. Unua tago de printempo egalas kun unua tago de la novjaro, nome "Novruz", signife "Nova Tago".

Tradicie, specialan ceremonion, ritaron, ni havas en la lando. La plej cxefa parto de gxi -almenaux laux mi- estas arangxo de tablo kun sep specialaj ajxoj kiu perse nomigxas "Haft-Sin". Cxiuj de sep ajxoj en persa lingvo komencigxas kun "S" "س" alfabeto. Dum antikva tempo (epoko)antaux de Islama atako, Cxiuj de sep ajxoj en persa lingvo komencigxas kun "Sx" "ش" alfabeto nome Haft-sxin" tamen malgraux de tiu cxi sxangxo preskaux ili gardis siajn simbolojn ankoraux.

Tritiko kaj lento estas la plej famaj grenoj kiujn dom-mastrinoj elektas kaj de antaux du aux tri semajno de novjaro malsekigante per akvo ene de malseka tuko metas ilin en la telero. Tion oni pers-lingve nomas "Sabze"(signife Verda Burgxono). Ornamite per koloraj rubanadoj gxin konservas je la lasta tago de Novruz festo nome "Sizdah bedar" (la 13-an tago kiu oni lasas hejmon al la  naturo)

Rugxaj fisxoj estas aliaj detaloj de Novruz tablo, kiun antauxe post fino de la festo oni metis en la riveroj sed nun tempe oni zorgas ilin je la siaj mortoj en la karafoj.

Spegulo kun ornamitaj kandeloj estas ankaux alia detalo de la tabulo kiu estas simbolo de la kaj brileco kaj fajro.

Ovo kiel simbolo de fekundeco etas alia detalo kiun oni boligas en la akvo kaj poste ornamas per gajaj koloroj kiel rugxa, verda, flava, blua...

Moneroj kiel simbolo de ricxeco, abundo oni metas en la tabulo.

Simboloj de Haft-Sin(Sep"S"alfabeto)teleroj estas:

1) "Sabze"(Verda Burgxono) simbolas kiel re-naskigxeco, fresxeco.


2)"Samanu"(mangxajxo el suko de tritiko kaj faruno) simbolas kiel miraklo (tion cxi simbolon iom mi dubas kaj petas konsilon de miaj samlandanoj).


3)"Seeb"(Pomo) simbolas kiel saneco kaj beleco.


4)"Senjed"(Alizo) simbolas kiel amo.


5)"Seer"(Ajlo) simbolas kiel medikamento.


6)"Somaq"(Sumako) simbolas kiel koloro de sunlevigxo, aperante sunon, malvenkas malboneco. 

 
7)"Serke"(Vinagro)simbolas kiel tempo, kaj pacienco.


Kaj sep angxelaj heroldoj de "Novruz" estas: renaskigxeco, saneco, felicxeco, gxojeco, sukceso, pacienco kaj beleco.

 

haft-sin-2
haft-sin-2

 

"Felicxan novjaron"

 

 

Published at 10:57AM ( 32 comments / 3208 visits )
This post is public

January 25th, 2008

Malplena loko!

 


restis
io, ie
kion neniam
nenio
anstataǔigas
ĝian malplenan lokon
nek nigraj hararoj
nek blankaj dentoj

 


"Hosein Panahi – Irana eks-artisto"
 

 

Published at 09:51AM ( 13 comments / 2142 visits )
This post is public

January 24th, 2008

Jam "Claŭde Piron" korpe ne plu vivas inter ni sed, anime li eternas!


 

Se ĉielo komprenus parolon de la deserto,
kaj disŝutus siajn larmojn al ĝiaj sekaj vangoj
Se printempo estis tiom afabla kiu ne deponus ĝardenon al la aǔtuno kaj se ...

 

Estis por mi granda plezuro post forpaso de jarocentoj revizitu lin proksime kaj sentu (tuŝo) lian varmecon. Diris al li, mi "kia paciencema vi estas! Kiel toleras homojn kiuj orgojle ludas nur siajn ludojn? kvankam ke mi estas tioma for ke nur post jarcentoj devigite por momentoj toleras ilin, tago al tago vidante iliajn strangajn kondutojn precipe malpurajn mensojn mi brulas kaj pli malgrandiĝas, tamen vi" … Rigardis min li, ĉagrene tamen tre afable kaj respondis min: "se vi ankaǔ pensus kiel mi pri la vivo kion ni forlasos iom pli frue aǔ malfrue ne plu suferis la aferon. Ne forgesu kara, dum for-paso de l' tempo, marioneta teatro je la vivo, tagoj ĉu dolĉe ĉu maldolĉe pasos. Amoj mortas, koloroj ŝanĝas nur memoroj, ĉu amara ĉu malamara, restos eterne sen-ŝanĝa. Do de nun disgonte ankoraǔ vian karesan birilecon tra la mondo, al homoj klopodu deponi de vi mem bon-memoron."

 

eklips
eklips

 

 

 

 

Published at 06:02PM ( 6 comments / 1773 visits )
This post is public

January 20th, 2008

Dediĉo al kara Imre :-)

Nokto-silento-dezerto
Nokto-silento-dezerto
 

 

estis nokto, estis nokto kaj ĉielo plen-plena de silento
estis mi, estis mi kaj maro plen-plena de muĝo
 

estis nokto, estis nokto kaj grenkampo plen-plena de cikadoj
estis mi, estis mi kaj sino plen-plena de kurieraj floroj
 

estis nokto, estis nokto kaj stepo plen-plena de steloj
estis mi, estis mi kaj kap-kuseno plen-plena de rememoroj
 

estis nokto, estis nokto kaj dezerto plen-plena de miragxoj
estis mi, estis mi kaj nubo plen-plena de pluvo!

 

 

 

 

Published at 04:45AM ( 11 comments / 1996 visits )
This post is public

January 18th, 2008

Mi estas komuna doloro, min vi kriu!

Imagu, vi eniras taksion (kaj ne privatan maŝinon) por ke iom pli frue atingu vian hejmon tamen dum la vojo ne nur ŝoforo, ankaǔ du amikoj de li, agresas vin tiel sovaĝe kiel  eĉ kuracisto pruvas profundan damaĝon en viaj piedoj, femuro, postaĵo, manoj, kaj maldekstra sino kaj vi kun sangita vizaĝo prefere ŝanĝas celon irante al patra hejmo. Unue pro timo de familia reputacio, vi mensogas dirante tion ke oni volis ŝteli vian monujon kaj vi falis sur la tero tamen vi estas plen-plene da doloro, plen-plene da animaj vundoj, plen-plene da teruraj scenoj ripetante je antaǔ viaj okuloj senĉese kaj finfine plendante kontraǔ agresantoj en la tribunalo, vi malkaŝas tiu ĉi pezan vereon ĉe la familio ….. kaj nun tiu ĉi kaj korpaj kaj animaj doloroj kiuj ne lasos vin je fino de la via vivo flanke, kaj tiu doloro flanke: "Dum unuaj tagoj disigis sian litaĵon kaj nun eĉ ne manĝas mian kuiradon, eĉ respondas mian saluton malfacile. Lasas hejmon je la frua mateno kaj revenas tre malfrue. Kelkaj tagoj antaǔe diris al mi ke li ne plu povas daǔri nian komunan vivon kaj decidas interkonsentitan divorson." 

 

ellize
ellize

 la larmo estas sektero
la rideto estas sekreto
la amo estas sekreto
...
mi ne estas rakonto rakonti min
mi ne estas kanto kanti min
mi ne estas voĉo aŭskulti min
aŭ vidaĵo por ekvidi
aŭ sciaĵo por ekscii
 
mi estas komuna doloro
min vi kriu

arbo parolas al arbaro
herbo al herbaro
stelo al stelaro
kaj mi al vi
 
aldiru al mi vian nomon
enmanigu al mi vian manon
eldiru al mi vian eldiron
aldonu al mi vian koron
....
enmanigu al mi vian manon
al viaj manoj konatas mi
ho trovita malfrue, mi parolas al vi
kiel nubo al ŝtormo
kiel herbo al herbaro
kiel birdo al printempo

"Ahmad Ŝamlu  -Irana poeto"

  

 * elkoran dankon de mia karega amiko Mohammad pro korektado de la poemo :-)

 

Published at 11:45AM ( 11 comments / 2502 visits )
This post is public

January 10th, 2008

"Ĉu sur la vojo vi ne vidis helon de l' tago?"


 

Ĉesu plori, kara fratino! Kreskos arbo antaǔ via domo kaj arboj en via urbo kaj aroj da arboj dise en via patrujo, kaj vento alportos mesaĝon de arbo al arbo, kaj la arboj demandos la venton: "Ĉu sur la vojo vi ne vidis helon de l' tago?"

 


"Lasta parto de libro "Su va Ŝun" – Simin Daneŝvar- Irana fama verkistino"
 


 

PS) koran dankon de mia karega amiko Imre pro korektado de miaj tekstoj :-)

 

 

Heleco de l'tago
Heleco de l'tago

 

 

* belegaj fotoj estos trovita de tie cxi: www.khosoof.com

 

 

Published at 12:15PM ( 8 comments / 1466 visits )
This post is public

January 5th, 2008

Melodio de l' vivo

 

 

montaro
montaro

 

Kreskigas montaro
tion, kion ĝi ŝatas.


Ne akceptas
eĉ dezerto
tion, kion ĝi ne ŝatas.

Fiŝojn vivigas akvo, kaj
homojn -- amo.

Ĉu ĉielo restu senstela? 
Kaj tago sensuna?

 
Neniam, neniam, neniam...

 

* bedauxrinde poeton de la poemo mi ne konas ...

 

 

 

Published at 05:07AM ( 6 comments / 1348 visits )
This post is public


   ← previous   1 2   next →   

( 29 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Lumina

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...