|
| 20050905130806050905-afg-buzka… |
Fotogalerio pri "Bozkeŝi"
|
Published on December 3rd, 2007
by Mahmud |
![]() |
Mahmud's blog |
| Browse posts |
|---|
|
Rideto
Posted on February 1st, 2008 |
|
Hieraŭ
Posted on January 28, 2008 2 comments (latest 23 months ago) |
|
Amo
Posted on January 19, 2008 8 comments (latest 14 months ago) |
|
Asxura en Tehran aux Tehran en Asxura
Posted on January 19, 2008 1 comment (latest 23 months ago) |
|
Palestinanoj
10 comments (latest 3 months ago) |
|
Kiel konservi sondosierojn? (Vindozo)
Posted on December 2nd, 2007 3 comments (latest 2 years ago) |
|
Vico de permesilo
Posted on November 26, 2007 10 comments (latest 2 years ago) |
|
Elektado
Posted on November 16, 2007 |
|
Ten/Dek
Posted on November 6, 2007 3 comments (latest 2 years ago) |
|
| 20050905130806050905-afg-buzka… |
Please sign in to post a comment Sign in now?
Latest comments
–
Subscribe to the feed of comments related to this post.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Kiam la situacio iĝis ne plu mastrumebla, la Brita Imperio forlasis la landon al sia destino.
Por la interesatoj mi sugestas tre interesan (kvankam tre longan: 900 paĝojn!) libron, de la israela historiisto Benny Morris, kiu nomiĝas (kiel signifoplene!) "viktimoj" (kie la viktimoj, kompreneble, estas la ordinaraj homoj de ambaŭ popoloj, kondamnitaj al daŭra suferado, malamo kaj sangelverŝado).
Ĉu iu el la legantoj opinias ke esperantistoj _de la regiono_ povus ludi iun ajn rolon (kvankam ege etan...) por faciligi estontan pacon?
Post la tre interesaj politike altnivelaj interkonsentoj de Tābā (dum la lastaj monatoj de la prezidanteco de Bill Clinton), ĉio ruiniĝis...
Nur intelektuloj kaj _ordinaraj_ homoj - kaj isralelaj kaj palestinaj - sukcesis akiri interkonsentojn (bedaŭrinde ne oficialajn, ĉar ne politike altnivelajn) pli bonajn ol tiuj de Tābā (esence: retiriĝon de Israelo malantaŭ la "verdan linion" - krom kelke da esceptoj, ekvilibre kompensataj de forcedo de israela teritorio al la palestinanoj -; starigon de tute libera kaj tute sendependa forta palestina ŝtato, kapabla rezervi nur al si la uzon de armiloj - do kapabla komplete elimini teroristojn atakantajn Israelon kaj malebligantajn disvolviĝon de demokratio en Palestino mem -; rajton al la hejmenreveno por la palestinanoj kiu forlasis siajn hejmojn kaŭze de la unua palestin-arab-israela milito; normaligon de la rilatoj kaj estontan kunlaboradon inter la du landoj; ne plu postigeblan senarmigon - precipe, sennukleigon! - de la tuta regiono; forigon de ĉia antisemitismo el Palestino kaj, poste, el la tuta regiono).
Do, tial ke oni ja sukcesis atingi ĉi tiajn _"neoficialajn"_ interkonsentojn, estas al mi sufiĉe klare ke ordinaraj homoj, la ordinaraj anoj de la popoloj, ofte sukcesas realigi dipomation multe pli efikan ol tiu de la politikistoj kaj de la potenculoj!
En la regiono ni bezonus la forton de iu nova "Gandhi", kapabla kuntreni la popolanojn de ambaŭ flankoj, kaj venki la pensmanieron kiu kapablas uzi nur perforton, venĝon kaj mortigon.
En tia malfacilega situacio, nur reciproka pardono (sed kompreneble malfacilegas padoni kiam iu el viaj familianoj estas mortigita!) kaj _fortega volo radikale ŝanĝi la situacion_ povas konduki al definitiva solvo de la problemoj.
Diris Gandhi: "Okulo por okulo, do la mondo iĝas blinda"
Kion vi opinias pri ĉio ĉi?
Anĉjo.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 2 years ago.
Reza says:
Mike59pro says:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
Tamen dum ĉi tiuj lastaj semajnoj, dum kiuj mi estas denove studanta la historion de la konflikto, mi komencas re-konsideri la solvon tielnomatan "unu ŝtato, du popoloj" (aŭ, mallonge: "unuŝtatan solvon"); precipe, mi nun ne plu emas pensi ke ĝi estas tiel absurda kiel mi pensis antaŭe (male, ĝi komencas ŝajni al mi tre konkreta, eble pli ol tiu duŝtata, kiu nuntempe iĝas pli kaj pli malfacile plenumebla kaŭze de la nuna situacio en Cisjordanio), kaj mi pli kaj pli estas konvinkiĝanta ke temas pri la solvo etike plej justa.
Pli da informoj pri ĝi:
eo.wikipedia.org/wiki/Dunacia_solvo
kaj:
www.satesperanto.org/frakcioj/sen_uds.html
Nu: ununura ŝtato laika, demokrata, dunacia, kaj protektanta ĉiujn fundamentajn rajtojn de ĉiuj siaj civitanoj, tute sendepende de ilia deveno, religio, raso... Ĉu mi tro revas? Eble, sed finfine mi estas revulo: mi estas esperantisto...
Tamen mi daŭre pensas ke nur iu "nova Gandhi" (aŭ pluraj novaj Gandhioj, kaj palestinaj kaj israelaj) povus kuntreni la du poplojn al fina kaj paca unuŝtata-dunacia solvo...
Dum la lastaj tagoj mi partoprenis debaton en Ipernito (kaj en "Monato") pri la 60jariĝo de Israelo. Miaj vortoj, kaj vortoj sufiĉe similaj al miaj de Frantisek Horacek, ne tro plaĉis al iuj israelanoj. Vi povas legi ilin ĉe la sekvaj ipernitaj paĝoj:
www.ipernity.com/doc/flandra_esperanto-ligo/2188138
kaj
www.ipernity.com/blog/flandra_esperanto-ligo/81416
kaj
www.ipernity.com/blog/frantisek.horacek/77508
Pacameme salutas vin
Anĉjo
[???ESPERANTO???]
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) edited this comment 16 months ago.
Manolopro replies:
www.satesperanto.org/La-rajto-de-Israelo-esti-rasisma.html
La aŭtoro klare montras kia estas la grundo de la cionisma movado kaj ties realiĝo en Israelo: la etna travivado meze de demografie kreskanka palestina loĝantaro. Kiel israelaj registaroj strebadas al etna apartiĝo, per rasismaj leĝoj kiuj aljuĝas civitanecon nur al judoj. Kaj kiel tiu strebado atingas ne nur la duon-civitanajn palestinajn loĝantojn de Israelo, sed ankaŭ tiujn de okupaciataj teritorioj kaj eĉ de Gazo kaj Cisjordanujo. Kaj kiel tiu rasisma deirpunkto estis akceptita (mi supozas ke senespere) de Arafat kaj Abbas .
Okazas iaspeca "apartheid" de unu etno al alia(j). Do, la kliŝo ke judoj mistraktas palestinojn, samkiel nazioj mistraktis judojn ne estas preciza (kaj, krome, danĝera). Oni konsideru pli ĝuste ke judoj mistraktas palestinojn simile al kiel blankula reganta klaso mistraktis nigrulojn en Sudafrikujo.
Krome, Israelo konsideras la araban/islaman kulturon barbara, mezepokeca kaj kontraŭciviliza. Do, neniam Israelo akceptos enmiksiĝi en unu sola ŝtato kun "tia gento".
Finfine la progresema esperantistaro, treege inklina nuntempe al etnismo, pripensu serioze la rolon de etnismo/rasismo en tiu ĉi konflikto.
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Duŝtataj solvoj fiaskas de antaŭ la 1948a, kiam la Brita Imperio proponis duŝtatajn solvojn kaj al araboj kaj al judoj de la regiono, kaj la nuna situacio pli aŭ malpli frue degeneros pro demografiaj kialoj (pli alta demografia kresko de araboj). Pro tio ke ekzistas ne nur araboj de la Okupitaj Teritorioj, sed ankaŭ araboj israelaj, "bantustan-igo" de la regiono ne sufiĉos, do Israelo devos aŭ akcepti la unuŝtatan solvon, aŭ forigi la tutan arabularon el Israelo...
[???ESPERANTO???]
Ed Robertson replies:
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) says:
www.haaretz.com/hasen/pages/ShArt.jhtml?itemNo=370659
[???ESPERANTO???]
Mikaelo Bronsxtejn says:
Tial mi estas konvinkita, ke en unu normala demokratia ŝtato la du nacioj - judoj kaj araboj - povus normale kunvivi, kunlabori, parenciĝi ktp.
Mi vizitis Israelon kaj multajn amikojn mi havas tie. Do surbaze de mia persona sperto, mi asertas, ke la opinio de Manolo estas absolute erara. Neniu kultura israelano (judo) konsideras la araban kulturon "barbara, mezepokeca kaj kontraŭciviliza".
Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) replies:
Ŝajnas al mi ke, en ĉiu ajn lando, la rolo de la politikistoj en la kreskigo de malbonaj sentoj kontraŭ minoritataj enlandaj etnoj, estas tre granda...
Ekzemple en mia lando, Italujo, la nune regantaj dekstraj partioj politike tre profitas pro la kresko de rasismemaj sentoj inter la italoj, kaj pro tio ili emas plue kreskigi tiajn sentojn. Konsideru ankaŭ ke en mia bedaŭrindega lando la ĉefo de la estraro, Silvo Berluskoni, ne nur kontrolas la politikan povon, sed ankaŭ tiun ekonomian (li estas plurmiljardulo - miljardoj da eŭroj!!!) kaj - tre grave! - li kontrolas ankaŭ la televidkanalaron (kies duono estas lia propraĵo) kaj la gazetaron!
Estas pli kaj pli da problemoj en Italujo tamen, el la itala gazetaro kaj televidkanalaro, ŝajnas ke la ĉefa kaŭzo estas la enmigrado (el norda Afriko, el Sudameriko kaj el Azio) kaj minoritataj etnoj (ĉefe la ciganoj, eĉ tiuj kiuj havas la italan civitanecon!).
Estas tre malĝojige konstati ke mia lando iĝas rasismema... Evidente, la italoj forgesis la lecionojn de la historo; ili forgesis Mussolini-n...
Ĉiuokaze, kvankam tiaj fipolitikistoj tre respondecas pri tia situacio, la italoj plejparte fidas je ili, kaj ilin amase voĉdonas... Do la repondeco estas ne nur de tiuj politikistoj, sed ankaŭ de la ordinaraj italoj kiuj ilin voĉdonas.
Rasismemaj starpunktoj de tiuj politikistoj neniel konvinkus ĝisostajn kontraŭrasistojn!
[???ESPERANTO???]