Mahmud Published on January 20th, 2009
by Mahmud

Mahmud's blog

Browse posts
Mi sentas la signifon.
Posted on March 9th, 2009
11 comments (latest 16 months ago)
Estas primavero
Posted on March 4th, 2009
10 comments (latest 2 years ago)
La sekreto de l' gajo
Posted on February 17th, 2009
10 comments (latest 16 months ago)
Gaza
Posted on January 22nd, 2009
6 comments (latest 16 months ago)
Velo 3-a
5 comments (latest 2 months ago)
Novjara nokto
Posted on December 28th, 2008
7 comments (latest 16 months ago)
Melankolio de Mohsen
Posted on December 24th, 2008
2 comments (latest 3 years ago)
Nova jaro
Posted on December 24th, 2008
4 comments (latest 3 years ago)
VELO 2-a
Posted on December 14th, 2008
2 comments (latest 3 years ago)

Keyword tags

ایران
اسپرانتو
Esperanto
Iran
Irano
Velo
William
Literaturo
Auld
ادبیات
Irea
ویلیامآولد
ایرآ

More information

This post is public
Attribution
  1. Read 836 times

Velo 3-a

Tuesday January 20th, 2009 at 07:27AM

Mi iomete malfrue skribas ĉi tiun raporton, pro la okupiteco.

En la vendredo 9-a Jan. 2009 / 20-a Dej 1387en la Irea-oficejo okazis la tria Velo sesio.

Mi iom pli frue ol la aliaj atingis tien kaj atendis por la Vel-emuloj. La amikoj iom post iom venis kaj je 4:20 komenciĝis la sesio.

Ne partoprenis du anoj de Velo, t.e. Kambiz Ghadiri kaj Keyhan Sayadpour. La unua pro la vojaĝo kaj la dua pro la laboro. Kambiz sendis mesaĝon kaj bedaŭris ke li ne povas partopreni en la sesio.

Anstataŭe novan partoprenanton ni havis, Majidi (Maĝidi) kiu memdire komencis Esperanton de kvin jaroj, kaj estas interesa pri la literaturo.

Tiu sesio estis pli pri "William Auld", tiu granda eminenta verkisto, poeto, recenzito kaj redaktoro de la Esperanto-mondo.

Verkistoj
Verkistoj

Biografieto de William Auld

AULD, William. 1924-2006. Skoto; vicestro de liceo. Eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947. Redaktoro de "Esperanto en Skotlando" (1949-55), de "Esperanto" de UEA (1955-58, 1961-62), de "Monda Kulturo" (1962-63), de "Norda Prismo" (1968-1972), de "La brita esperantisto" (de 1973), de "Fonto" (1980-87), literatura redaktoro de "Monato". Vicprezidanto de UEA (1977-80). Prezidanto de la Akademio (1979-1983).
/William Auld en Esperanta Antologio, 1984.

Unue ni spektis dosieron pps-an kiun mi ŝtel-prunteprenis el la paĝaro de Keyhan Sayadpour. Keyhan mem ne ĉeestis pro la profesiaj okupaĵoj, sed lia verko (la pps dosiero) plenigis lian vakuon.

Tiu dosiero estas mallonga prezentado de William Auld kaj lia kronologio, omaĝe al li pro lia forpaso. Mi rapide laŭtlegis la enhavon de tiu dosiero.

Poste mi laŭtlegis artikoleton sub la nomo "Mondo de infano" elektita el la libro de William Auld, "Pajleroj kaj stoploj". Tiu artikoleto estas la travivaĵo de ĉiuj ni, kiam ni fatale paŝas el la diafana, kristala, paradiza kaj bunta al la miasma kotplena mondo de aktuala brutala konduto de homaro.

Nu, tiun artikolon mi metas ĉi tie.

Mondo de infano

Kiam mi estis tre juna infano, kaj sekve pli naiva ol mi hodiaŭ estas, mi estis tre, tre dankema, ke mi vivas dum la 20-a jarcento, kaj ne "en la historio".
"En la historio" la homoj estis stultaj, kruelaj kaj malbonaj, sed feliĉe ĉiuj stultaĵoj, kruelaĵoj kaj malbonaĵoj estas jam forigitaj el la mondo, ĉiuj problemoj estas solvitaj, kaj la homoj estas raciaj, racie solvas ĉion laŭ evidentaj kriterioj de absoluta etiko.
En la historio ekzistis sklavoj, sed tia afero estas evidente fia, ke dum la 20-a jarcento sklavoj jam ne povas troviĝi. En la historio okazis militoj, sed la unua mondmilito tiel konsternis la ordinarajn homojn de la tuta mondo, ke milito ne plu povos okazi. En la historio la regantoj estis absolutismaj kaj kapriceme traktis siajn subulojn. Sed hodiaŭ la popolo regas, kaj kapricemo estas abolita. Dum jarmiloj daŭris abomenaĵoj, kiujn la 20-a jarcento subite, per la hela vidkapablo de la moderna vizio, trovis jam ne tolereblaj.
Hodiaŭ, pro la neŭtraleco de la Esperanto-movado, mi eĉ ne rajtas listigi ĉiujn abomenaĵojn, kiuj tiam ŝajnis al mi feliĉe postlasitaj en la ombroj de la historio, ĉar al multaj esperantistoj ili tute ne estas abomenaj!
Kiel infano - sed komprenble vere juna infano - mi estis plue profunde dankema, ke mi naskiĝis brito, ĉar Britujo estas la plej mirinda, grandioza kaj progresema lando de la mondo, kaj ĝin ĉiuj aliaj landoj admiras kaj respektas.
Seniluziiĝo malrapide eniris mian infanan mondon. Mi jam ne memoras la precizan tagon, kiam mi la unuan fojon konsciiĝis, ke mi - ho ve! ho ve! - ankoraŭ vivas "en la historio".

William Auld el "Pajleroj kaj Stoploj" P.94

Kelkaj fotoj kiuj helpas alpaŝi al la mondo reala.

عکسهای فراموش نشدنی Ne forgeseblaj fotoj



Ĝian persan tradukon vi povas trovi de ĉi tie.

Poste ni aŭskultis kaj spektis la ŝercan poemon de ebrio. Mi faris videodosieron pere de ĝi kaj subtitolis ĝin. Tiu poemo estas ŝerca kaj ankaŭ mi ŝercis iomete kun la foto de William.

Reza Hassanlou legis sian sonĝon kiun li estis verkinta kiel rakonteto. Ĝi estas intima elkordevena rakonteto kiun vi povas legi kaj aŭskulti.

Mia sonĝo

Paŝinte sur la strato, mirinde mi vidis kelkajn homojn kiuj parolas Esperante. Do mi malrapide proksimiĝis al ili.
Mi salutis ilin, ankaŭ ili resalutis min. Ili estis kvin personoj. Mi iom babilis kun ili kaj poste proponis: "Ĉu ni iru kafejon?"
Du el ili diris: "Jes." kaj tri el ili: "Ne. Ĉar ni estas okupata kaj devas iri."
Fine Tomoko kaj Karlo restis, ili estis geedzoj.
Tomoko estis mezalta, iom grasa, kun longa nigra hararo, vestinta belan ĉemizon kun kimono. Karlo estis alta, malgrasa, kun vizaĝo iom nigra kaj serioza.
Ni eniris la kafejon. Mi laŭte Esperante diris: "Saluton!" Nekredeble, iu respondis min same Esperante: "Saluton!". "Ho! Kiom ni estas feliĉaj, ĉar tiu servistino ankaŭ parolas Esperante." Mi diris al miaj geamikoj.
Ŝi alkondukis nin ĉe tablo apud fenestro kaj donis al ni menuon kaj iris. Post kekaj minutoj mi rond-rigardis ĉirkaŭ la kafejon kaj vokis la servistinon. Ŝi rapide venis ĉe ni. Mi mendis kafon kaj Karlo same kiel mi, sed Tomoko petis oranĝsukon.
Mi demandis al Karlo: "De kiu lando vi venas?"
"Mi venas el Brazilo kaj Tomoko estas japana" Li diris.
Mia scivolemo ekscitiĝis: "Kie vi konatiĝis unu kun la alia?"
Ĉi foje Tomoko respondis: " Dum la Universala Kongreso okazinta en Jokohamo."
Karlo daŭrigis: "Dum la Kongreso ni estis kune kaj ankaŭ post ĝi mi restis unu monaton ĉe Tomoko. Kaj post kalkaj monatoj ŝi venis al Brazilo ĉe mi. Unu jaron post nia interkonatiĝo, finfine ni geedziĝis en Japanio.
La okuloj de Karlo jam brilis kaj li aldonis: "Esperanto proksimigas homojn unu al alia. Esperanto faciligas amikecon kaj ankaŭ geedziĝon.
Mi finis mian kafon kaj diris: "Mi deziras feliĉon por vi."
Rapide Tomoko diris ke, tiu servistino estas ŝia fratino, kaj ankaŭ ŝi estas sola, kaj ŝi... R I N G ... R I N G ...
Subite mia vekhorloĝo sonoregis...


Mi bedaŭras ke la vekhorloĝo malhelpis al Reza por konatiĝi kun tiu nepre bela kaj aminda fraŭlino. Sed ĝi estis sonĝo, kaj mi deziras tian okazaĵon en la reala vivo.



Tiel nia sesio venis al la fino kaj la plej bona parto estis trinki teon kaj kafon kune kun bongustaj kukoj.

En la venonta sesio ni volas prezenti "Marjorie Boulton", kaj legi kelkajn ŝiajn verkojn.

P.S. Mi petas el ĉiuj niaj karaj amikoj kontribui al niaj sesioj, la partoprenontoj pere de artikoloj kaj paroladoj kaj la surretaj amikoj pere de artikoloj, sondosieroj, fotoj, ekstraktitaj fragmentoj el la verkoj de Marjorie Boulton kaj intervjuoj.

Velo 3-a

Velo 3-a



translate into English

5 Comments / add your comment?

! - Sulko Bonsano
! - Sulko Bonsano says:
Mi salutas ĉar Velo traktas la temojn pri gravaj elstaraj Esperantistoj. Mi plurfoje trarigardis, aŭskultante la ŝercan poemon pri ebrio. Mi altetaksas klaran kaj tute kompreneblan esprimadon per bona dikcio. Dankon por la adreso Velo 3-a pri riĉaj informoj.
3 years ago
Erzsébet Tuboly
Erzsébet Tuboly says:
Mi nun malkovris viajn Velojn, kiuj estas tre valoraj.
3 years ago
Mahmud
Mahmud says:
Kara Bora! Dankon al vi. Viaj komentoj ĉiam bonvenas ĉar ili estas gvidilaj por mi.
3 years ago
Mahmud
Mahmud says:
Kara Erzsébet! Mi estas ĝoja ke la ombroj de niaj veloj plaĉis al vi.
3 years ago
Maryam Hamavard
Maryam Hamavard says:
salam aghaye mahmod man yei az dostaye ghadimi hasan bozorgi hastam lotfan lotfan behesh khabar bedin man alman hastam in maile man hast maryam_hamavard@yahoo.com
2 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...