Peter Bowing Published on April 14, 08
by Peter Bowing

Peter Bowing's blog

Browse posts
Mia ideo: praktika propono
Posted on June 18, 08
2 comments (latest 5 weeks ago)
'Eǔropo Demokratio Esperanto' La Falsa Ŝtupo
Posted on May 20, 08
9 comments (latest 6 days ago)
Du ebloj por Esperanto
9 comments (latest 5 weeks ago)
La malakceptado de Esperanto
Posted on March 11, 08
5 comments (latest 3 months ago)
Esperantigi personaj nomoj?
Posted on February 27, 08
5 comments (latest 3 months ago)
Jan Wolski – Ĉu Ĝi Estas Nur Fabelo?
Posted on February 18, 08
2 comments (latest 4 months ago)
Kafo por vagisto
Posted on February 7, 08
1 comment (latest 5 months ago)
Serĝo Elgo - Ŝia Lasta Poŝtkarto
Posted on January 22, 08
1 comment (latest 4 months ago)
Mankas unu eŭro (Esperante)
Posted on January 4, 08
1 comment (latest 3 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 284 visits

Du ebloj por Esperanto

Monday April 14, 2008 at 08:37AM

Kvankam estas malfacile imagi, ke baldaŭ Esperanto estos vaste uzata pontlingvo, mi petas, ke vi pripensu pri du ebloj pri la estoneco. 

Unue, tra la tuta mondo ĉiu lernos paroli, aŭskulti, legi kaj skribi esperantlingve preskaŭ al la nivelo de gepatra lingvo. Mi opinias, ke tio estas utopiaĵo.

Due, tra la EU instancoj kaj aliaj kleruloj povos – kelkfoje pere de teknikaj vortaretoj – legi dokumentojn, kiuj estas bone tradukitaj esperantlingve. Mi opinias, ke tio eblas.

Sed kio okazos, se ambaǔ supraj ebloj ne realiĝos? En tiukaze estas certe, ke la etaj grupoj de entuziasmuloj (ekz. ni ĉi tie ĉe Ipernity) plu uzos la lingvon, dum ke la plimulte da homoj en diversaj landoj scias nenion pri Esperanto.

 

 

9 Comments / add your comment?

Aleksandro Horváth says:
Ĉu oni vere ne permasas ekparoli, ĝis oni ne konas la lingvon denask-nivele? Kiel do oni finlernus ĝin, se intertempe neniam parolus, kaj farus erarojn, kiujn la kunuloj korektus, kiel infanetojn la gepatroj?
Ho, mi diras: ĉiu komencu paroli, kiam jam konas du vortojn!
Kaj legu ĉiujn alireblajn esperantaĵoj. Ekzemple vikipedion: eo.wikibooks.org/wiki/Kondukilo_en_kemion
Eble ĝi ne estas superbona, sed mi ĝoje akceptos rimarkojn.
Aleksandro
Posted 3 months ago. ( permalink )
Peter Bowing says:
Mi ne kontraǔas, ke oni parolu la lingovon. Fakte, la parolado estas ŝlosila elemento de ajna lingvokurso.

Mi nur sugesti, ke estas pli facile legi Esperanton ol paroli, aǔskulti kaj skribi, kaj ke la komuna legardo havas tujan uzon en nia diverslingva Eǔropa.

Alivorte mia unua sugesto estas utopiaĵo; la dua ne.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Eta demando: ĉu estas dezirinde/utile ke la dua eblo okazu?

Se ni bezonas lingvon nur por kleruloj, eble ni prenu la anglan tiel ŝatatan de la kleruloj.

Mi ĉiam kredis ke la bono pri Esperanto estas, ke ĝi povas ebligi komunikadon al ĉiuj, kiom al kleruloj, tiom ankaŭ al la ordinara ulo.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Peter Bowing replies:
Mi forte kredi, ke Esperanto estu la lingvo por ĉiu. Sed triste tio ne okazas. Ĉe Ipernity ekzemple mi supozas, ke la plimulto da kontribuantoj havas postdekokjaran edukataj travivaĵojn.

Mi uzas la vorton ‘klerulo.’ Mi kompreneble enhavas en kleruloj la estrojn de la laboristaro kaj aliajn progresemajn movadojn.
Posted 3 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Kara Peter! Kiom da ŝtupoj ni povus vizii ankoraǔ? Tutegale. Timoj kaj angoroj radikiĝas en la nereala tempo: en la futuro. Ĉu ne povas sufiĉi por ni la nuna tempo, la nuna laboro? Tiun ni devas plenumi, eĉ la plej bagatelan. Kaj ni rimarkos, ke la estonto povas sereniĝi tra la romantike morna nebularo. Se ni rigardas la staton de la angla, nun mi jam legis pri tio, ke tiuj multaj fremdaj uzantoj fuŝas la lingvon de Shakespeare. Do tiu rolo ne estas konvena por nacia lingvo, ĉar tiu rolo minacas per disfandiĝo la etnan lingvon elektitan esti internacia. Ankaǔ la parolantaro dissplitiĝas. La bone parolantaj iros al la periferioj, la malbone parolantoj iros al la centroj. (Ilin ĉiujn movas la financoj, la espero de pli bona vivo. Kaj kiom da ploro, kiom da larmoj de hejmsopiro!) Parizo kaj Londono estas plenŝtopitaj de fremduloj. La popolo solviĝos en la monda maro de la aliaj nacioj. Ekzistas kelkaj ebloj por la estonto: la angla fariĝos la tutmonda lingvo, sed ĝi ne plu similos al la nuna, kaj ĝi disfalos en diversajn idiomojn. Iuj lingvistoj jam nun parolas pri familio de anglaj lingvoj.
Tion, kiu etna lingvo estu la internacia, difinas la prestiĝo (ne la nombro de la parolantoj). La prestiĝon difinas la ekonomio, la armiloj, la scienco, do la potenco. Mi ne volas paroli nun pri la lingva situacio en Usono (Usonanoj pli bone konas tion ol mi). Kioma US-prezidanto devas eminente paroli la hispanan? Ĉar cetere la sudaj ŝtatoj ne elektus lin.
Preskaǔ tutegale, kie estos la centro de la mondo en la estonto, tamen venos la tempo, kiam la potenca centro ne volos doni sian etnan lingvon al internacia uzo, ĉar ĝi volas defendi ĝin, kiel propran nacian trezoron.
Nun mi ne parolas pri la malgrandaj popoloj. Regantoj de la internacie servanta etna lingvo volas defendi la situacion plej longe, ĉar ili bedaǔrus perdi siajn privilegiojn. Kaj tiel ekestos, ke la disvastigo de la neǔtrala internacia lingvo (kiun ne bedaǔrus la potenculoj) eliros el la grandaj potencocentroj. Eble ĝuste el Usono...
Posted 2 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Mi ne komprenas, kial la unua opcio ŝajnas utopio al vi. Dulingveco estas tre facile atingebla, estas en la eblecaro de ĉiu homo, kaj por ellerni Esperanton ja sufiĉas nur unu jaro. Oni certe praktikadus Esperanton post la ellerno, se iuj internaciaĵoj aperadus en ĝi: internaciaj paĝaroj, turistaj produktoj, unuaj tradukoj de filmoj ks.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
Peter Bowing replies:
En via kontribuaĵo vi mem ofte uzas kondiĉojn: Ekz.

Oni certe praktikadus Esperanton post la ellerno, se iuj internaciaĵoj aperadus en ĝi: internaciaj paĝaroj, turistaj produktoj, unuaj tradukoj de filmoj ks.

Jes, se! Estas vere, ke viaj sugestaĵoj ne estas maleblaĵoj, sed ankaŭ vere, ke ili ne okazos. En mia supra mallonga kontribuaĵo mi provas sugesti la plej fruktplenan spacon por Esperanton.
Posted 7 weeks ago. ( permalink )
František Horáček says:
Laŭ mia opinio tre grandega tasko estas antaŭ ni, sed temas antaŭ ĉio pri la tasko konvinki la regantojn de la homaro, ke estas necese enkonduki Esperanton en la fundamentajn lernejojn de la mondo kiel la unuan fremdan lingvon de la tria klaso. Nur poste Esperanto alportos al la ordinaruloj de nia mondo la plej grandan utilon...
Por nekredantoj mi aldonas: ĉio estas ebla inter ĉielo kaj tero! Nur iri en la spuroj de Nia Majstro!
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Peter Bowing replies:
Vi opinias, ke bona estas la situactio se la regantojn de la homaro enkondukus ‘Esperanton en la fundamentajn lernejojn de la mondo kiel la unuan fremdan lingvon.’

Bedaǔrinde tion ili ne faros.

Kvankam helpus, se la regantaj al la Esperantistaro helpus. Sed multaj organizaĵoj, grupoj kaj partioj povus uzi Esperanton sen regara permiso.

Bedaǔrinde tion ne faras.

Esperanto estas senkosta, sed ni ne povas ĝin eldoni.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.