Peter Bowing Published on February 18, 2008
by Peter Bowing

Peter Bowing's blog

Browse posts
La stultaĵoj de ajnspeca novplanlingvo
Posted on September 10, 2008
21 comments (latest 4 weeks ago)
Mia ideo: praktika propono
Posted on June 18, 2008
7 comments (latest 2 months ago)
'Eǔropo Demokratio Esperanto' La Falsa Ŝtupo
Posted on May 20, 2008
11 comments (latest 2 months ago)
Du ebloj por Esperanto
Posted on April 14, 2008
11 comments (latest 2 weeks ago)
La malakceptado de Esperanto
Posted on March 11, 2008
10 comments (latest 2 weeks ago)
Esperantigi personaj nomoj?
Posted on February 27, 2008
6 comments (latest 2 months ago)
Jan Wolski – Ĉu Ĝi Estas Nur Fabelo?
2 comments (latest 8 months ago)
Serĝo Elgo - Ŝia Lasta Poŝtkarto
Posted on January 22, 2008
1 comment (latest 8 months ago)
Zamenhof: Komuna Identeco Homa / Common Human Identity (en & eo)
Posted on November 23, 2007

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 490 visits

Jan Wolski – Ĉu Ĝi Estas Nur Fabelo?

Monday February 18, 2008 at 09:42AM

Esperanta Eldon-Kooperativo en Varsovio 1935 

Jan Wolski – Ĉu ĝi estas nur fabelo?
Jan Wolski – Ĉu ĝi estas nur f…

Stranga estas ĉi tiu infana rakonto, miksaĵo de fantazio kaj politika prediko. Okazas la historio en malriĉa vilaĝo en intermilita Polio. La vilaĝaj gebuboj diversmaniere petolas. Gepatraj kolero ofte realigita per korppuno ne sukcesas la konduton plibonigi. 

La tiema vilaĝa instruisto kredas, ke la deveno de infana petolado estas provo fare de la infanoj kopii la ĉiutagajn faraĵojn de gepatroj kaj aliaj plenkrekuloj. La kuracilo laŭ la sinjoro instruisto estas la estigo de infanaraj kooperativoj en la vilaĝo, por ke la infanaro povas produkti diversajn aĵojn interkonsistaj de lernejaj libroj kaj glitŝuoj. Entuziasmaj estas la infanoj; for estas la petolaĵoj; kaj la vilaĝaj gebuboj fariĝas ekzemplaraj civitanoj. 

La pliparto de la libro konsistas el fikciaj imagaĵoj de la konstruado de kooperativoj trans Polio kaj poste la mondo. La optimismo de la junaroj ne realas, sed tamen la entuziasmo interesas la leganton. Oni ĉiam scias, ke la finrezulto estos bona por ĉiu. 

En la lasta ĉapitro antaŭen moviĝas la rakonto dek jarojn. La instruisto, nun emeritiĝita, vizitas kooperativa kolonio intermonta. Ĉi tie hazarde renkontas li kun siaj eks-lernantoj, kiuj enkolenie loĝas kaj laboras kiel inter aliaj kurucistoj kaj kooperativaj instancoj. Oni vidas idilian, sed tre ordeman, komunon de ĝentilaj kaj entuziazma junuloj. Estas vizitanoj de kooperativoj en Danio, Italio kaj eĉ Alĝerio. En ĉi tiu, la posta, eldono de la libro estas dirita, ke la komunanoj parolas Esperanto dum internacia interparolado. 

La lastaj paĝoj de la libro, kiuj estis re-eldonita nur kvar jaroj antaŭ la pola brulado dum la Dua Mondmilito, esprimas la detruota espero, ke tiu generacio de junuloj konstuus mondo sur baze de paca kaj kunhelpo. Tamen la libro ne estas Kominterna verko. Pola estas ĝi pro multe da molaj naciismaj citaĵoj. Virton, kunhelpon, memhelpon kaj kolektivismon propagandas la libro. Bela porteto de forgesita epoko estas ĝi. 

Mi trovis la libron en la esperanta libroservo en Budapeŝto, kaj por ĝi mi pagis ĉirkaŭ kvindek eŭrocentojn. Flavaj estas la paĝoj pro tempo. Eble pli interesa ol la libro mem estas ĝia historio. En j. 1935 oni eldonis la libron, de kie ĝi estis kaj en kies manoj dum tiuj malfacilaj jaroj, kiuj disiĝas nun de tiam for.

 

2 Comments / add your comment?

Jacek says:
Kun vera intereso mi legis la recenzon pri la libro. Ne nur pro tio, ke ĝi estis eldonita en mia lando, sed ankaŭ pro tio ke mi tre ŝatas malnovajn librojn. Antaŭmilitaj jaroj kaj komenco de post-militaj jaroj estis periodo de granda popularigo de kooperativa movado. Tiutempe kooperativoj ŝajnis esti bonega institucio, bonega rimedo por plibonigo de ekonomia statuso de loĝantoj. Oni lanĉis kooperativajn vendejojn kaj kooprativajn bankojn. La fama pola verkisto, kiu verkis porinfanajn librojn, Jan Brzechwa, skribis eĉ specialan fabelon, kie li lanĉis la ideon de kooperativoj. La aktoroj de tiu fabelo estas bestoj en la arbaro, kiuj decidis establi kooperativan vendejon.
Ha! estas granda surprizo por mi, ke tiu libro trafis al libro-vendejon en Budapeszto! La historio de migrado de tiu-ĉi libreto devas esti tre interesa, ne malpli ol la libro mem.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Jacek edited this comment 8 months ago.
Roland Platteau says:
Jes historioj ligitaj kun certaj malnovaj libroj (kiel la de mi montrita "Voyage d'Espagne") aux manuskriptoj ofte estas surporizaj aux emociaj. Alia ekzemplo estas tiu romano titolita "Sen Titolo" (tiel) verkita de Ŝirjaev, kiu estas eble la plej unua romano en Esperanto, ka kies propra historio estas mem kortuŝa romano, ĉar neniam publikigita ties manuskripto estis retrovita inter la kolektoj de la Viena E-o Muzeo kaj eldonita unu jarcento post ties verkado.
Posted 8 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.