Peter Bowing Published on July 5, 2009
by Peter Bowing

Peter Bowing's blog

Browse posts
Nova informado pri polic-brutaleco en Londono
Posted on August 23, 2009
3 comments (latest 2 months ago)
En Londono batis multajn homojn la polico
Posted on August 21, 2009
4 comments (latest 5 months ago)
La absurda logiko de EDE en Hungario
Posted on July 26, 2009
25 comments (latest 2 months ago)
Britio utiligas torturon
Posted on July 9, 2009
12 comments (latest 5 months ago)
Kiu Ian Tomlinson estis?
6 comments (latest 5 months ago)
Filmeto - perforte arestitaj du leĝoobservadantinoj
Posted on June 23, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Elektroŝokpistolo uzita kontraǔ falinto en Nottingham, Britio
Posted on June 18, 2009
1 comment (latest 5 months ago)
Observadpolicistoj en Britio
Posted on March 17, 2009
6 comments (latest 9 months ago)
Fama Esperanto-Vortaro Renoviĝas
Posted on January 7, 2009
9 comments (latest 7 months ago)

Keyword tags

G20
Ian Tomlinson
polica perforto

Member tags

Roland Platteau
Béla Apáti Kovács
Mike Sadler

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 198 times

Kiu Ian Tomlinson estis?

Sunday July 5, 2009 at 06:15PM

Ian Tomlinson mortigita
Ian Tomlinson mortigita
Kiu Ian Tomlinson estis? Li estis kvardeksepjara londona strat-ĵournalvendisto, iom trinkulo. La 1-an de aprilo, kiel aliaj tagoj, li vendis ĵurnalojn ĉe centra londona metrostacio. Tamen ĉi-tage estus alie.

Tiun tagon multe da manifestacantoj aperis en la centro de Londono por protesti kontraŭ la G20 kunsidoj kaj la kapitalisma krizo, la grandparto el ili agis pace kaj laŭleĝe. Tamen la polico decidis krei grandajn stratkoncentrejojn por ĉiuj – manifestacantoj, turistoj kaj aliaj malfortunuloj kiuj estis strat-arestitaj dum multaj horoj sen akvo, sen manĝaĵo kaj sen necesejoj.

Ian Tomlinson ne partoprenis en la manifestacaĵoj, sed estis malliberiĝata en la stratkoncentrejo.

Li mortis. La polico diris per novaĵinformilo, ke li kolapsis kaj tuj ili al li helpis, kvankam la protestantoj ĵetis botelojn kaj aliajn objektojn al la helpantaj policanoj.

Tamen la filmento farita de novo-jorka bankisto montris la veron. Tomlinson, le manoj enpoŝe, iris for de la loko, kie staris la policanaro. Senciele unu el ili antaŭenirs kaj batis lin per bastono surdorse kaj tuj poste puŝis lin surteren. Neniu policano helpis lin, nur manifestacanto donis helpon al li por restari. Tomlinson poste piediras kelkajn meterojn, kaj kolapsis.

Finfine la manifestacantoj povis konvinki la policon, ke la viro estis mortanta.

6 Comments / add your comment?

Xenia Rokocoko says:
kiel malĝojige :(
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
Peter Bowing replies:
Vi pravas. Sed antaŭ oni povas lukti kontraŭ tiaspeca maljusteco, oni devas scii pri ĝi.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
en Francio nelge policanoj mortbatis maljunulon kiu sidis en la sama veturilo kiel pridemandita (kaj ankaŭ brutale batita) ŝoforo :
http://cnt.ait.caen.free.fr/forum/viewtopic.php?f=25&t=4960
kia perversa socio,!
ne plu estas eron da sekureco por honestaj civitanoj, sed ne pro huliganoj, pro policanoj ....
Posted 5 months ago. ( permalink )
Peter Bowing replies:
Mi ne volas sugesti, ke okazas krima polica perforto nur en Britio. La lukto por justeco estas universala, kvankam ni en Eŭropo estas relative bonŝanca kompare al aliaj lokoj.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Devon Labour Briefing says:
Today a police report into policing of the G20 summit made a number of criticisms of the police tactics. It seems, though, that the real issue for the police stemming from the G20 events is not that the police leadership feel that they need to change from repressing political protest to consensual policing of it, but that they must now operate in an environment of people-power photography.

The G20 protest was perhaps the first time a majority of people in Britain saw the brutality of the police on their TV screens, and opinion polls chalked up massive disapproval rates.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Ne estante brita civitano ne loĝante en la lando, mi malfacile povas juĝi.. Sed mi povas kompari tiajn situaciojn kun la okazintĵoj en Francio.. Entute perforto fariĝas pli kaj pli uzata ĉu de ekstremistoj, ĉu de krimuloj.. Antaŭ ne longe, policistoj estis atakitaj de homoj uzantaj milit-armiloj !! Tro ofte eĉ fajro-brigadistoj estis atakitaj per ĵeto de ŝtonoj.. Jen pripensigaj faktoj.. Por policistoj konfrontitaj kun tia nivelo de perforto necesas efika trejnado kaj gvidado fare de kompetentaj estroj.. Necesas memregado por taŭga reago... Ŝajnas bedaŭrinde ke ne ĉiuj policistoj kapablas regi malfacilajn situaciojn, kelkaj eĉ partoprenas en la akceliĝo de perforto.. Evidentas ke ne ĉiuj homoj dungitaj de la polico povas fari metion pli kaj pli malfacilan.. do mi ne pretendas ke la situacio estas ideala en Francio.. Mi simple pretendas ke ĉiu grava incidento en kiu policanoj kulpas estas klarigebla kaj nepre devas esti korektota ...
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...