A Giridhar RAO Published on May 12, 08
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
La 'ateista' leciono en la kerala lernolibro
Posted on June 26, 08
3 comments (latest 3 weeks ago)
Ĉu Odiŝanoj nun parolu la odijan?
Posted on June 10, 08
Malpliiĝis la nombro de barataj infanoj kiuj ne iras al la lernejo
Posted on June 9, 08
2 comments (latest 6 weeks ago)
La angla en Srilanko - 2
2 comments (latest 8 weeks ago)
La angla en Srilanko - 1
Posted on May 9, 08
2 comments (latest 6 weeks ago)
The First of May - Louis Paul Boon
Posted on May 1st, 08
2 comments (latest 2 months ago)
Monda kampanjo por edukado
Posted on April 29, 08
1 comment (latest 2 months ago)
UN-UEA aranĝo en Ĝenevo pri lingvaj rajtoj
Posted on April 28, 08
1 comment (latest 2 months ago)
Endanĝerigitaj lingvoj en Barato
Posted on April 24, 08

Keyword tags

barato
angla
srilanko
tamiloj
sinhaloj
eduksistemo
lingvotrejnado
Kamboĝo
Laoso
Mjanmaro
Vjetnamujo
lingva imperiismo
sudsuda kunlaborado

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 244 visits

La angla en Srilanko - 2

Monday May 12, 2008 at 06:05AM

Ŝajne konsentas la sinhala registaro kun la tamilaj ribeluloj (pri kiuj mi laste blogis), ke suferas la ekonomio pro la manko de la angla. Jen, en alia artikolo (anglalingva), detaloj pri altnivela registara iniciato srilanka kiu nomiĝas "La angla kiel vivrimedo". La celo -- havi dum la venontaj tri jaroj 50.000 "kamparajn gejunulojn" kun anglalingvaj kapabloj por labori en la informteknologia sektoro.

Deklaras registara funkciulo, "La [anglalingva] nivelo en la eduksistemo estas mizera. Nur 54% de la instruistoj en la registara eduksistemo kapablas legi kaj kompreni dokumenton anglalingvan."

Kaj kiuj efektive trejnos iliajn instruistojn? Nu, baratanoj, kompreneble! Miaurba universitato -- Universitato de la angla kaj fremdaj lingvoj -- jam sendis instruistojn anglalingvajn al
Kamboĝo, Laoso, Mjanmaro kaj Vjetnamujo, kaj nun starigas en Kolombo, Centron por trejnado en la angla lingvo.

Ĉu nomi ĝin nova lingva imperiismo aŭ sudsuda kunlaborado?

2 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
Kiom da mono necesas, por ke orientano efektive ellernu la anglan?... Kiom da tempo? 'La homo estas iu racia besto', diris la grekoj. Racia? Jes, sed ne prioritate.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Mi povas nur ĝoji, ke Barato daŭre eluzas sian renomon de "anglalingva ŝtato" :)

Kiam mi estis mezlernejano, en nia lernoĉambro de la angla pendis kvin flagoj, kiujn mi ellernis -- de Kanado, Usono, Britio, Barato kaj Nov-Zelando. Pli aĝa, mi kunsurprizo eksciis, ke Barato ne vere estas tiom anglalingva, dum kelkaj nemenciitaj landoj kiel Irlando ja estas tre anglalingvaj...
Posted 8 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.