A Giridhar RAO Published on April 29, 2008
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
Malpliiĝis la nombro de barataj infanoj kiuj ne iras al la lernejo
Posted on June 9, 2008
2 comments (latest 4 months ago)
La angla en Srilanko - 2
Posted on May 12, 2008
2 comments (latest 4 months ago)
La angla en Srilanko - 1
Posted on May 9, 2008
2 comments (latest 4 months ago)
The First of May - Louis Paul Boon
Posted on May 1st, 2008
2 comments (latest 5 months ago)
Monda kampanjo por edukado
1 comment (latest 5 months ago)
UN-UEA aranĝo en Ĝenevo pri lingvaj rajtoj
Posted on April 28, 2008
1 comment (latest 5 months ago)
Endanĝerigitaj lingvoj en Barato
Posted on April 24, 2008
Semajno de endanĝerigitaj lingvoj 2008
Posted on April 22, 2008
4 comments (latest 5 months ago)
Polemiko en Katalunio pri hispanlingva versio de filmo de Woody Allen
Posted on April 9, 2008
3 comments (latest 5 months ago)

Keyword tags

un
guardian
artikolo
edukado
monda kampanjo por edukado
analfabeteco
elementa edukado
jarmila evoluiga celo

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 167 visits / 1 vote

Monda kampanjo por edukado

Tuesday April 29, 2008 at 07:23AM

La Monda kampanjo por edukado havas ĉisemajne sian Ago-Semajnon. Laŭ raporto anglalingva, "7,5 milionoj da infanoj, plenkreskuloj kaj instruistoj kunvenis kun politikistoj en pli ol 100 landoj por lerni pri la graveco de la fakto, ke ĉiuj devas havi ŝancon je altkvalita edukado."

Intertempe, aperigis la brita tagĵurnalo The Guardian raporton pri la stato de la dua Jarmila Evoluiga Celo de la Unuiĝintaj Nacioj, nome, Atingi Universalan Elementan Edukadon. Laŭ la raporto:

  • 72 milionoj da infanoj ankoraŭ ne iras al la lernejo
  • el tiuj 72 milionoj triono estas handikapaj, 57% estas knabinoj, kaj almenaŭ duono loĝas en regionoj de politikaj konfliktoj, aŭ apartenas al lingvaj minoritatoj. Aliaj suferas pro HIV/Aidoso, estas rifuĝintoj aŭ viktimoj de infanlaborigado.
  • la mondo bezonas trovi kaj pagi 18 milionojn da instruistoj plu
  • malgraŭ tiu ĉi fakto, la financa subteno por edukado tra la mondo malaltiĝis de 4,4 miliardoj da usonaj dolaroj en 2004 al malpli ol 3 miliardoj da dolaroj en 2005
  • pluraj mondonacantaj landoj -- la artikolo nomas Usonon, Japanujon, Italujon -- donas malpli ol la interkonsentita proporcio de 0,7% de la malneta enlanda produkto
  • pasintjare Unesko rivelis, ke ekde 1999, 34 landoj malgrandigis la proporcion de la malneta enlanda produkto kiun ili investas en la eduka sektoro
  • sekve, laŭ la artikolo, 58 landoj havas de malalta ĝis nenia ŝanco, atingi ĝis 2015 universalan elementan edukadon

La artikolo temas pri la elementa edukado de infanoj, kaj do, kompreneble ne tuŝas la demandon pri la edukado de la 742 milionoj da analfabetaj plenkreskuloj en la mondo!

1 Comment / add your comment?

Jomo Ipfelkofer says:
Mi ne plu aktivas kiel instruisto, sed mi varbis por la kampanjo en la instruista sindikato kaj scias ke pluraj gekolegoj partoprenos. Hodiaŭ, la 30an de aprilo 2008, je la 10a (mezeŭropa somertempo) ili instruos kiel eble multajn gelernantojn laŭ la instrukcio. Mi deziras plenan sukceson - ne nur al la hodiaŭa rekordkampanjo, sed ankaŭ al la tutmonda plibonigo de instruado kaj klerigado. Antaŭ kelkaj jaroj mi partoprenis kun kelkcent gelernantoj. Urba magistratano, urbestra respondeculo por klerigado agis kiel instruisto.
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.