A Giridhar RAO Published on April 22, 2008
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
The First of May - Louis Paul Boon
Posted on May 1st, 2008
2 comments (latest 5 months ago)
Monda kampanjo por edukado
Posted on April 29, 2008
1 comment (latest 5 months ago)
UN-UEA aranĝo en Ĝenevo pri lingvaj rajtoj
Posted on April 28, 2008
1 comment (latest 5 months ago)
Endanĝerigitaj lingvoj en Barato
Posted on April 24, 2008
Semajno de endanĝerigitaj lingvoj 2008
4 comments (latest 5 months ago)
Polemiko en Katalunio pri hispanlingva versio de filmo de Woody Allen
Posted on April 9, 2008
3 comments (latest 5 months ago)
La malbeno de la angla-parolado
Posted on April 2nd, 2008
2 comments (latest 5 months ago)
Nekrologo pri Arthur C. Clarke
Posted on March 31, 2008
4 comments (latest 6 months ago)
Lingvaj bariloj por indiĝenaj popoloj
Posted on March 29, 2008
1 comment (latest 5 months ago)

Keyword tags

filmoj
lingvo
kulturo
moralo
endanĝerigitaj lingvoj
seminario
The Linguists
SOAS
Britujo
Londono
etiko

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 205 visits

Semajno de endanĝerigitaj lingvoj 2008

Tuesday April 22, 2008 at 08:44AM

Alfronte de la fakto, ke el la ĉ. 7 mil lingvoj en la mondo, duono estas minacataj de la pli grandaj lingvoj, la londona esplorinstituto School of Oriental and African Studies organizas Semajnon de endanĝerigitaj lingvoj 2008, de 30a de aprilo ĝis 8a de majo.

La temo estas "Kion NI povas fari?" kaj esploros la eblecon kunlabori de esploristoj, studentoj, lingvokomunumoj kaj civitanoj por kune trakti la defiojn de tutmondaj perdiĝoj de lingvoj kaj kulturoj.

Agadoj dum la semajno inkluzivas la jenajn:

  • Unua prezento en Britujo de la filmo The Linguists (La lingvistoj)
  • Jen lingvo endanĝerigita -- mallongaj profiloj de kvin endanĝerigitaj lingvoj
  • Malferma tago dum kiu oni povas renkonti esploristojn kaj lerni pri ilia laboro
  • Kio estas via lingva piedspuro? Debato kuraĝigi personan agadon pligrandigi la lingvan diversecon
  • Unutaga labortendaro pri engaĝigo kaj agado en la esplorado pri endanĝerigitaj lingvoj
  • Faka sesio pri la uzo de geografiaj informsistemoj por lingvistoj
  • Tago de internaciaj filmoj pri endanĝerigitaj lingvoj kun esploradoj de Aŭstralujo, Danlando, Tajvano kaj Britujo
  • Seminarioj pri moralaj kaj etikaj demandoj en lingva laborado.

Pli da detaloj (anglalingvaj) en la paĝaro pri la Semajno de endanĝerigitaj lingvoj 2008.

4 Comments / add your comment?

Claude Nourmont says:
Tiu cxi iniciato estas tre interesa, kaj meritus pli vastan diskonatigon.

Amike,

Claude
Posted 5 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO says:
Prave, Claude! Tial mi ekafiŝis/as la sciigon en aliaj lokoj de la virtualaj Esperantujo kaj la anglujo.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Maŭro La Torre says:
Kara Giridar'o,
kun intereso mi malkovras vian informejon (blogon?) pri endanĝeraj lingvoj.
Des pli nun, kiam mi planas seminarion pri interlingvikaj temoj.
Tamen - je rapida trarigardo - mi rimarkas ke ĉiuj dokumentoj estas anglalingvaj, escepte viaj klarigoj. Ĉu mi bone vidis?
Se estas tiel (memkompreneble tio ne estas via kulpo), mi sentas ian kontraŭdiron proponi al miaj studentojn materialojn pri la "lingva ordo", ĉiuj verkitaj en la plejfortula lingvo.
Ĉu ekzistas elirvojo el la kontaŭdiro?
Ĉu troveblas alilingvaj materialoj pri tiuj temoj?

amike, maŭ^ro la torre, romo, italujo
Posted 5 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO replies:
kara maŭro

dankon pro la komento. jes, prave, ĉio en tiu retejo estas angalingva, kaj ili eĉ ne levas la 'lingvan demandon' -- mi trovis nenian informon pri la ebleco kunlabori kun ili alilingve.

la fakultatanoj (www.hrelp.org/aboutus/staff) tamen ŝajne estas diverslandaj. kredeble, do, ili eldonas referaĵojn ankaŭ propralingve, ĉu?

se vi eventuale kontaktos ilin, bonvolu rakonti al mi vian sperton.

antaŭdankas

giridhar
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.