A Giridhar RAO Published on April 9, 08
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
Monda kampanjo por edukado
Posted on April 29, 08
1 comment (latest 2 months ago)
UN-UEA aranĝo en Ĝenevo pri lingvaj rajtoj
Posted on April 28, 08
1 comment (latest 2 months ago)
Endanĝerigitaj lingvoj en Barato
Posted on April 24, 08
Semajno de endanĝerigitaj lingvoj 2008
Posted on April 22, 08
4 comments (latest 2 months ago)
Polemiko en Katalunio pri hispanlingva versio de filmo de Woody Allen
3 comments (latest 2 months ago)
La malbeno de la angla-parolado
Posted on April 2nd, 08
2 comments (latest 2 months ago)
Nekrologo pri Arthur C. Clarke
Posted on March 31, 08
4 comments (latest 3 months ago)
Lingvaj bariloj por indiĝenaj popoloj
Posted on March 29, 08
1 comment (latest 2 months ago)
La 'urdua' estas variaĵo de la 'hindia'
Posted on March 25, 08

Keyword tags

katalunio
filmo
barato
hispana
angla
kataluna
renato corsetti
woody allen
film-industrio

Member tags

A Giridhar RAO

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 161 visits

Polemiko en Katalunio pri hispanlingva versio de filmo de Woody Allen

Wednesday April 9, 2008 at 03:00PM

Anglalingva artikolo en hodiaŭa numero de The Guardian pri nova filmo de Woody ALLEN. Spektantoj en Katalunio povos vidi la filmon Vicky Cristina Barcelona nur en la anglalingva versio kun kataluna subteksto.

La artikolo ŝajnas iom nesimpatia al la kataluna lingvodemandaro. Ĝi raportas, ke:

la regiona registaro lastatempe anoncis fonduson de 7,4 milionoj da eŭroj por antaŭenigi la katalunan filmindustrion. Ĝi ankaŭ donis 15.000 eŭrojn al filmfaristo por tri 'erotikaj filmoj' ĉar ili antaŭenigus la katalunan lingvon.

Sed malgraŭ malavara publika mondonacado, la 12 katalunaj filmoj produktitaj pasintjare estis spektataj de nur 0,8% de la 24 milionaj filmspektantoj en la regiono.

La ceteraj spektantoj sendube ĝuis holivudaĵojn.... Tio memorigas min pri io kion diris Renato Corsetti en artikolo, "Kiom pagas Barato por la angla lingvo?"

Prenu la kazon de la film- kaj televidindustrio. Lastan jaron, la 20aj plej vidataj filmoj en kinejoj tra la mondo estis usonaj au usonaj kunproduktadoj kun aliaj anglalingvaj landoj. Je eŭropa nivelo, neanglalingvaj EU-landoj aĉetis 10 miliardajn eŭrojn pli da anglalingvaj filmoj, televidelsendoj, vidbendoj, kaj aliaj aŭdvideblaj produktoj, ol ili vendis al Aŭstralio, Novzelando, Kanadio, Britio kaj Usono. Tra Eŭropa Unio, pli ol 75 elcentoj de televid-elsendoj kaj -filmoj estas produktataj en anglalingvaj landoj. La angla, do, efektive formortigis la filmindustrion en multaj eŭropaj landoj. Ĉu baldaŭ ankaŭ en Barato? Vi ridas sed sciu ke tiele oni ridis antaŭ tridek jaroj en Italio, kiam oni antaŭvidis similan estontecon al la tiam floranta itala filmindustrio. Lastan jaron nur kvin el la 20 plej vidataj filmoj en Italio ne estis usonaj.

3 Comments / add your comment?

NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Vi diras: La angla, do, efektive formortigis la filmindustrion en multaj eŭropaj landoj.

Mi respondus: ne la angla, sed la manko de talentuloj.
Posted 3 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO replies:
Cetere, estis Renato Corsetti kiu tion diris, ne mi. Ĉiaokaze, ŝajnas al mi, ke talentuloj necesas sed ne sufiĉas. Nepras ankaŭ la fizika kaj financa kapitaloj, kaj ŝtatpolitikoj kiuj aktive subtenas la filmindustrion. Kaj ĉiuj tri kondiĉoj abundas en Holivudo.
Posted 3 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO edited this comment 3 months ago.
Roland Platteau says:
Tamen estas multege da bonaj reĝisoroj en plej diversaj landoj. Tion mi iomete ekvidis dum la jaroj kiam ekzistis en mia urbo (Arras) kinejo "Noroît", tiu estis enklasita kiel kinejo "pri arto kaj provo" kaj ricevis subvenciojn. Kiom da bonaj filmoj plej diversajn mi spektis tie!! kaj preskaŭ ĉiuj estis neusonaj; malmulte estis francaj! kaj plej el la plej bonaj estis nek de la unua nek de la dua lando!
ve! ve! de nun unu jaro "oni" likvidis ties subvenciojn, kaj sen subvencioj ĝi ne plu povas funkcii....

La filma tero denove iĝis muta kaj blinda por mi. Kiom da tiaj kinejoj estas en unu lando? eble ne multe....
des pli grava perdo.

la lasta kiun mi spektis estis argentina "Bombon el Perro" juvelo!
kaj la lastas franca filmo (mi estis la unua spektanto... kvankam estis ĉefverko "nepreterebla") estis "La fin du règne animal"

Ne, mi ne pensas, ke la kaŭzo de la formortigo de la filmindustrio en multaj eŭropaj landoj estas manko de talentuloj, plej verŝajne la komerca kaj financa logiko, kiu superregas kinarton, tial estiĝas la superrego de la usonangla kaj holivudaj filmoj. kaj tial la formortigo.
Posted 2 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.