A Giridhar RAO Published on March 13, 08
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
Lingvaj bariloj por indiĝenaj popoloj
Posted on March 29, 08
1 comment (latest 3 months ago)
La 'urdua' estas variaĵo de la 'hindia'
Posted on March 25, 08
La misa angla de Barato
Posted on March 18, 08
Unulingvismo en la EU kaj Barato
Posted on March 18, 08
La angla en Ĉinujo: la rolo de Barato
Posted on March 14, 08
1 comment (latest 4 months ago)
Agnosku la panĝaban kiel kanadan lingvon!
Posted on March 13, 08
1 comment (latest 4 months ago)
La kresko de neanglalingvaj tagĵurnaloj en Barato
1 comment (latest 4 months ago)
Kongresa Rezolucio: 5a Azia Kongreso de Esperanto
Posted on March 13, 08
1 comment (latest 4 months ago)
Du-triono da budoj en barata libro-foiro nur por anglalingvaj libroj
Posted on March 12, 08

Keyword tags

barato
angla
hindia
amaskomunikilaro
tagĵurnalo

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 139 visits

La kresko de neanglalingvaj tagĵurnaloj en Barato

Thursday March 13, 2008 at 07:30AM

La 33-jara anglalingva tagĵurnalo barata Business Standard  nun aperigas hindian eldonon.

Diskutante la kreskon de la neanglalingvaj tagĵurnaloj en Barato, la kolumnisto T N Ninan [najnan] diras, ke la kresko de la hindilingva amaskomunikilaro okazis pro pluraj kialoj:

la kreskanta graveco de barataj urbetoj; la kresko de alfabeteco en la hindia-parolataj regionoj; la kresko de komerco, kaj sekve kreskantaj enspezniveloj; kaj la fakto, ke kreskas la konsciaj niveloj en la popolo ĝuste kiam la tagĵurnaloj mem iĝas pli kaj pli malaltkostaj. Esplorstudoj pri legantoj kaj enketoj pri cirkulado informas nin, ke la plej grandaj tagĵurnaloj nuntempe estas tiuj en la larĝa zono de la okcidento ĝis oriento, de Raĝastano ĝis Kolkato en Okcidenta Bengallando. Eĉ en la metropola merkato de Delhio, la hindiaj tagĵurnaloj vendiĝas preskaŭ tiom da ekzempleroj kiom la anglalingvaj tagĵurnaloj.

Li aldonas, ke:

Tiuj ĉi ŝanĝoj estas pli evidentaj en Laknaŭo kaj Ĝajpuro, Bhopalo kaj Patno, ol en Delhio, kie la politikistoj atentas pli al la grandaj anglalingvaj titoloj. Sed demandu al iu ajn guberniestro pri la tagĵurnaloj kiuj plej gravas, kaj la respondo sendube estus neanglalingva titolo.

Reagante al la informo pri la lanĉo de tiu ĉi hindia eldono de Business Standard, la ĉefministro Manmohan Singh [manmohan sing] rimarkis, ke "oni rekonu la gravecon de barataj lingvoj -- ja tro ofte la dialogo pri politikoj estas limigita al la mezklasa angla-parolanta popolo, kaj tio ne estas bone se ni volas resti funkcianta demokratio."

1 Comment / add your comment?

Roland Platteau says:
bona novaĵo!
Posted 4 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.