A Giridhar RAO Published on June 27, 2009
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
Eŭropa tago de lingvoj 2009 - raporteto
Posted on October 7, 2009
7 comments (latest 3 months ago)
Eŭropa tago de lingvoj 2009
Posted on September 15, 2009
1 comment (latest 4 months ago)
La afrikansa, angla kaj la gepatraj lingvoj
Posted on September 2nd, 2009
4 comments (latest 3 months ago)
La urdua en lingva festivalo en Slovenujo
Posted on July 13, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Hindu-dekstruloj lingve kripligas indiĝenajn infanojn
6 comments (latest 6 months ago)
Lingva diskriminacio en Mizoramo
Posted on June 15, 2009
La malamigaj lernolibroj de Pakistano
Posted on June 10, 2009
1 comment (latest 6 months ago)
La barakto lerni: nova edukraporto barata
Posted on May 30, 2009
5 comments (latest 6 months ago)
20-mil vizitoj al mia Ipernitejo!
Posted on April 14, 2009
2 comments (latest 8 months ago)

Keyword tags

rss
barato
lingvo
kannada
sanskrita
indiĝenaj infanoj
meghalajo
karnatako
hinduismo
dekstrismo
tehelka

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 282 times

Hindu-dekstruloj lingve kripligas indiĝenajn infanojn

Saturday June 27, 2009 at 10:32AM

"Stranga kaj amara rikolto" - Jen titolo de artikolo en la (anglalingva) revuo Tehelka pri la malĝoja sorto de indiĝenaj infanoj en suda Barato.

Temas pri infanoj de indiĝenaj popoloj el la nordorienta gubernio de Meghalajo, kiuj loĝas kaj studadas kelkmil kilometrojn for en la suda gubernio de Karnatako - atingebla post 50-hora trajnvojaĝo - en (loĝ)lernejoj starigitaj de la hindu-dekstrisma organizaĵo RSS! Vere horora estas la rakonto pri la maniero kiel oni persvadis gepatrojn kaj komunumojn forsendi infanojn (17 el ili estis nur 6-jaraj!); la mizera stato de la infanoj; kaj la mensogoj diritaj al la familioj pri la infanoj.

Sed ĉi tie, mi fokusos sur nur la lingva kripligo de la infanoj - jam sufiĉe koleriga!

Ni lernas, ke en ĉiu lernejo kiun vizitis la ĵurnalisto, la estroj ege fieris pri la kannada-lingva kapablo de la meghalajaj infanoj. "La lernejestro ĵetis kannadan tagĵurnalon al la meghalaja lernanto, ordonante lin laŭtegi ĝin. Obeeme, mallaŭtvoĉe, sen ia ajn esprimo, la knabo eklegis kelkajn frazojn, kaj faldis la tagĵurnalon kaj metis ĝin sur la tablo de la estro. Ĝis oni forigis lin, la knabo neniam levis siajn okulojn. En lernejo post lernejo ni vidis la saman scenon, kun variaĵoj en la lertoj de la legado de la kannada kaj la sanskrita...."

La RSS kontraŭas la "minacon de Kristanismo" en Meghalajo per la "hinduigo" de tiuj ĉi indiĝenaj infanoj: "Ni instruas al ili sanskritajn versojn por ke ili ne kantu himnojn. Ni fortiras ilin de viandomanĝado por ke ili malamu la bestoferadon kiu estas esenca parto de ilia religio.... Finfine, kiam la RSS diros al ili, ke la bovo estas sankta besto, kaj tiuj kiuj mortigas ĝin havas nenian lokon en nia socio, la infanoj aŭskultos nin", diris unu funkciulo de RSS.

Por faciligi tiun ĉi "socian inĝenieradon" (kiel nomas ĝin la aŭtoro de la artikolo), jen plia strategio: "En sangoglaciiga konfeso, RSS-aktivulo en Ŝilongo [la ĉefurbo de Meghalajo] diris al Tehelka, ke oni ĉiam zorge disigas eventualajn gefratojn. Estas pli facile disciplini ilin, se ili ne estas kune. Ni ja devas regi ilin se ni devas muldi ilin. Ju mapli da kontakto kun la hejmo, des pli bone, efektive, li diris."

Je la lingva flanko de tiu ĉi "eksperimento", jen unu rezulto de la mergado de meghalajaj infanoj en kannada-parolanta medio: "En loĝlernejo, la prizorgantino rakontis, ke Sibin (unu el la infanoj tie) jam lernis multe da kannada dum sia dumonata loĝado tie. Dum telefonvoko de parenco en Meghalajo, li daŭre respondis al demandoj en la kannada, kiun ili kompreneble tute ne komprenis. Ŝokige sensenteme, la prizorgantino ekridegis pro io kion ŝi evidente konsideris tute priridinda, kaj diris, Dum 45 minutoj, iu virino, supozeble la patrino, daŭre provis. Sibin, kompreneble, ne havis respondojn, ĉar jam li forgesis sian lingvon. Ŝi denove ridis mallonge. La prizorgantino tiam ekinstruis al Sibin la kannadan vorton por la [la vorto] vespermanĝo."

La ĵurnalisto diras, ke estas katastrofaj "la fizikaj kaj mensaj efikoj de studado en lernejaj medioj tute malaj al la kulturo, lingvo, religio, kaj manĝkutimoj" de la infanoj.

Espereble, nun ke oni publikigis tiun ĉi kulturan perforton kontraŭ la infanoj, civilsociaj organizaĵoj en kaj ekster Barato, kaj la registaro mem faros ion. Notindas, tamen, ke la registaro de la gubernio Karnatako apartenas al la dekstra-hindua koalicio.

6 Comments / add your comment?

Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Anstataŭ alproprigo de certa preferata kulturo oni, ŝajne, nur marĝenigas la infanojn...
Posted 6 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO says:
krimuloj!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Tigro says:
"Socia inĝenierado" estas katastrofa afero sub la manoj de naivuloj. Vd. Ĉinion, 1+ biliono da ĉinoj estas devigite endoktrinigitaj per Marksimo kaj dum dekoj da jaroj, devis ankaŭ forigi sian denaskan kulturon. Unu generacio de kleruloj pereis dank'al la kultura revolucio. Nun la komunisma registaro ekrimarkis la negativajn konsekvencojn en la nova senkultura socio kaj klopodas enkonduki ĉinan kulturon denove en societon per nova "socia inĝenieran programon"...

Pri kristanismo en Barato, mi tamen sentas la ĉagrenon de la dekstremistoj. Kristanismo jam mildiĝis post jarcentoj da historikaj travivaĵoj en Eŭropo, sed en landoj kiel Barato kaj Ĉinio, kristanismo estas tre agresiva religio kaj kristanoj ofte havas tre ekstremajn pensmanierojn. Estas mirinda fenomeno kaj vere tabua temo inter kristanoj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO says:
Dankon, Tigro, pro la komento.

Estas ĉ. 24 milionoj da kristanoj en Barato. La sep gubernioj de la nordoriento (la t.n. Sep fratinoj) enhavas ĉ. kvarono de la landaj kristanoj. Kiel montras tiu ĉi mapo el la angla Vikipedio, tiu regiono estas relative dense kristana. La nekristanaj popoloj tie estas ĉefe hinduoj. La konfliktoj en la regiono estas malsimplaj - unuflanke inter la gubernioj kaj la federa registaro, kaj aliflanke inter la diversaj etnaj grupoj, kaj inter la (indiĝenaj) lokanoj kaj (hinduaj/islamanaj) enmigrantoj. Jen unu vizaĝo de la "kristana agresemo" al kiu vi aludis.

En la ceteraj partoj de la lando, Kristanismo en Barato estas profunde interplektita en la hindua kastsistemo (kiu "infektas" ĉiun religion en la lando). Tiel, tra la lando, la plimulto de la kristanoj estas dalitoj - la t.n. malaltkastanoj de la hindua kastsistemo. Ili ŝanĝis sian religion ("konvertiĝis" - ŝlosila vorto en la barata diskutaro pri la kristanismo) dum la pasintaj 150 jaroj. Krom tiuj kiuj iĝis kristanoj, estas granda nombro de "kaŝitaj kristanoj" (angle: crypto-Christians) kiuj estas dalitaj kristanoj, kiuj tamen ne volas perdi la registarajn avantaĝojn (rezervojn en la eduksistemoj kaj registaraj postenoj, ekzemple), kaj do ne "oficiale" deklaras sin kristanoj (en la popolnombrado, ekzemple).

Post jarcentoj da subpremado (en la maratha la vorto dalito signifas ion kio estas dispremita, rompita), ni vidas dum la pasintaj kelkaj jardekoj, novan asertemon en tiuj grupoj pri siaj bazaj homaj rajtoj - ekde aliro al rimedoj ĝis partopreno en la politika sistemo. Reage, la ĉefe nekristanaj altkastanoj daŭre provas akapari la fizikan kaj socian kapitalojn. Jen plia flanko de la (dalit-)kristana agresemo.

Je la tria flanko, notindas, ke la dalitoj mem ne estas homogena grupo - ili akre batalas inter si ĝuste por pli da avantaĝoj. En mia gubernio, Andhrapradeŝo, jam de jardekoj okazas akra, perforta konflikto inter du kastoj de la iamaj "netuŝebluloj" - ambaŭ grupoj konsistas plejparte el kristanoj, kaj katolikoj kaj protestantoj!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Ĉu mi ĝuste komprenas, ke hinduismo estas nepra postulo por (kelkaj?) ŝtataj postenoj?
Posted 6 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO says:
Slavik: La hinduaj malaltkastanoj havas rezervitajn sidlokojn en edukinstancoj kaj registaraj laborpostenoj. Se ili tamen alireligiiĝas (ekz. "konvertiĝas" al kristanismo), ili ne plu povas ĝui tiujn avantaĝojn. Tiam ili apartenas al "religia minoritato" kaj povas aliri rezervitajn sidlokojn (kaj aliajn rimedojn) por tiaj grupoj.

Krom tiuj grupigoj estas la kategorio de la "malriĉularo" (sendepende de la religio). Ankaŭ por tiu grupo troviĝas ŝtataj rimedoj (inkluzive, foje, rezervitajn sidlokojn).

Resume: malsimpla, ege burokrateca sistemo!
Posted 6 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO edited this comment 6 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svensk ny | More...