Teamo de esploristoj verkis en 1996 "Publikan raporton pri la baza edukado" (angla akronimo: PROBE). Ili faris la saman enketon en 2006, en pli-malpli la samaj hindia-parolantaj regionoj de la lando, kaj trovis, ke unuflanke estis diversaj plibonigoj de la substrukturo de la eduksistemo, sed aliflanke, la kvalito de la edukado restas sufiĉe aĉa. La aŭtoroj lastatempe verkis artikolon (anglalingvan) pri la esplorlaboro.
Pligrandiĝis la nombro de elementaj lernejoj; pli da lernejoj estis fortaj, betonaj konstruaĵoj (kaj ne portempaj dometaĉoj); pli da lernejoj disdonas senpage lernolibrojn kaj uniformojn; kaj pli da lernejoj disponigas varman, kuiritan manĝaĵon tagmezan.
Laŭ la esploristoj, ĉiuj ĉi grave kontribuis al la granda proporcio de registritaj lernantoj: en la aĝgrupo 6-12 jara, en 1996, 20% ne vizitis lernejon; en 2006, apenaŭ 5% ne estis registritaj en lernejo. Eĉ pli esperige, la akraj sociaj malsimilaĵoj preskaŭ malaperis, almenaŭ ĉe la elementa nivelo - ĉu la diferenco inter nombro de knabinoj kaj knaboj, ĉu la proporcio de registritaj lernantoj kiuj estas islamanoj kaj la dalitoj (t.e. malaltkastanoj).
Sed, kiel mi antaŭe blogis pri la sama temo, estas granda diferenco inter registritaj lernantoj kaj ĉeestantaj lernantoj! Neanoncitaj vizitoj de la esploristoj montris, ke malpli ol 66% de la registritaj lernantoj efektive ĉeestis tiutage la lernejon. Kaj kiel notas la esploristoj, la ĉeestado ne nepre signifas lernadon: en preskaŭ 50% el la enketitaj lernejoj tute ne estis okazanta la instruadon dum la vizito de la esploristoj!
Fine, la esploristoj ankaŭ kritikas la kvaliton de la instruado. Ĉie ili rimarkis la sencerban parkeradon. Nur duono de la dekjaruloj kapablis obligi du unuciferajn nombrojn, aŭ dividi nombron per 5. "Granda proporcio kapablis nek legi nek skribi, aŭ respondi al simplaj demandoj, eĉ post kvar aŭ kvin jaroj en lernejo", bedaŭras la esploristoj. Ankaŭ notis aliaj raportoj barataj similajn skandalajn ciferojn. Vidu, ekzemple, mian blogaĵon pri la edukraporto ASER.
La raporto PROBE konkludas, ke ne bone funkcias fulmaj solvoj kiel portempaj instruistoj, edukaj komitatoj senpovaj, aŭ privataj, profitcelaj lernejoj. Aparte tiujn lastajn kritikas la raporto - "ilia sukceso altiri infanojn ofte dependas pli de trompo (ekzemple misgvidigaj pretendoj pri 'anglalingva instruado' aŭ eĉ 'monaĥinejaj lernejoj') ol de vera kvalito."
Ja malfacilas la tasko fari la eduksistemon pli respondenca, sed la unua paŝo, laŭ la raporto, estas "ĉesi toleri la nejustecon kiun suferas nuntempe la barataj infanoj. Malŝpari ilian tempon, tagon post tago, en sencelaj klasĉambroj estas vera krimo".
Send a message
Search for members
Jomo Ipfelkofer says:
Kvankam pro akra devigo al lernejvizito preskaŭ ĉiuj fizike vizitas lernejon, la vera efiko de instruado kaj lernado estas nekontentige. Por ne ripeti kion vi priskribis, mi atentigas vin je artikolo ĵus preparita de mi kaj publikota en “Sennaciulo” julio/aŭgusto 2009. Temas pri “Demokrata edukado” kaj klopodoj, per demokratigo kaj aliigo de malnoviĝinta eduka sistemo plibonigi individuan kleriĝon kaj feliĉon per strikta obeado al maksimoj libereco, respondeco kaj demokratio.
Neimageble ŝajnas la raportoj pri lernejo en usono, kiu funkcias tute aliel ol kutimaj lernejoj. Gelernantoj mem decidas, kion, kiam, kiom kaj kiel ili volas lerni. Ŝajnas okazi tuttaga lerneja paŭzo; tamen la rezultoj estas bonegaj. La lernejo intertempe estiĝis modelo por eta “movado” tutmonda, sekvis lernejoj en multaj landoj aplikante tiun sistemon nomiĝanta “Sudbury” laŭ la nomo de la origina lernejo proksime al Boston (Massachusetts), The Sudbury Valley School. Vidu www.sudval.org.
Roland Platteau says:
Franca verkistino eo.wikipedia.org/wiki/Catherine_Baker
Catherine Baker - Vikipedio antaŭ kelkaj jaroj verkis libron pri tio.
Verda Simio says:
Cxu "Barakto" = "batalo", "peno", "klopodo"?
- Dankon
Jomo Ipfelkofer replies:
A Giridhar RAO says:
La raporto PROBE kiun mi ĉi-afiŝe diskutetis ankoraŭ ne aperis plenforme - ĝis nun, nur du mallongaj priskriboj aperis en la gazetaro. Sed tiu ĉi raporto, kune kun tiu de ASER promesas influi la landajn edukpolitikojn. Ni vidu.