A Giridhar RAO Published on February 11, 2009
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
20-mil vizitoj al mia Ipernitejo!
Posted on April 14, 2009
2 comments (latest 8 months ago)
La barata ekonomio: miraklo neefika
Posted on April 3rd, 2009
2 comments (latest 6 months ago)
Kontraŭ-anglaj protestoj en Malajzio
Posted on March 8, 2009
3 comments (latest 5 months ago)
Irlanda polico serĉas "nehoman" Polon!
Posted on February 20, 2009
7 comments (latest 9 months ago)
Lingva diverseco en la reto - studoj
3 comments (latest 10 months ago)
Esperanto - Ilo por la malkoloniigo
Posted on February 6, 2009
1 comment (latest 10 months ago)
La oran revon de Gandhi - Kanto!
Posted on January 22, 2009
6 comments (latest 10 months ago)
Rajto je edukado ne inkluzivas gepatralingvan edukadon
Posted on January 19, 2009
2 comments (latest 11 months ago)
Lingvaj demandoj en sciencaj sciofluoj
Posted on January 6, 2009
7 comments (latest 11 months ago)

Keyword tags

reto
lingva diverseco
esplorstudo
pimienta
malio

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 292 times

Lingva diverseco en la reto - studoj

Wednesday February 11, 2009 at 08:06AM

Pri la esplorstudo de Daniel Pimienta amiko resume diras, ke inter 1996 kaj 2007, la proporcio de anglalingvaj retejoj malgrandiĝis de 75% ĝis 45%, kaj la proporcio de anglalingvaj uzantoj de 80% ĝis 32%. Laŭ li, la esplorstudo donas proporciojn laŭlande de uzantoj de la franca, hispana, portugala kaj la angla (en tiu lasta, Usono masive dominas).

La referaĵo de Pimienta estas en la franca, kiun mi tute ne scipovas.
Estus do ege utile se iu povas mal-/konfirmi la suprajn konkludojn. Ĝi estis prezentita en januaro 2009, en konferenco en Malio; jen la prezentaĵolisto en la franca kaj en la angla.

Cetere, en alia studo, Lingvoj kaj kulturoj en la reto - 2007, Pimienta kaj lia esplorgrupo deklaras, ke pro la rapidega kresko de paĝoj en la reto (aparte en aziaj lingvoj), kaj pro la uzkresko de kuntekst-bazita reklamado (kiel Google AdSense; jen klarigo en la angla kun ligoj al alilingvaj artikoloj), retaj serĉiloj ne plu povas reprezenti ĝuste la distribuon de lingvoj en la reto. Depende de la serĉilo, oni akiras malsamajn ciferojn pri la lingva diverseco de la reto. La esplorgrupo efektive konkludas, ke estus bona ideo havi apartan serĉilon por la latinidaj lingvoj. Ĉu Esperanto estu inter ili?

Tiun lastan studon, mi angligis uzante la guglan tradukilon. Oni povas legi la esplorrezultojn ankaŭ en la hispana, itala, kataluna, portugala, kaj rumana. Sed ne en la angla: ĉu por emfazi la jaman alilingvigon de la reto?

3 Comments / add your comment?

Maŭro La Torre says:
Mi ne havas proprajn datumojn, sed mia impreso iras en la sama direkto de tiu studo. Kiam mi komencis retumi ĉirkaŭ 1995 oni apenaŭ povis fari ion en Reto en neangla lingvo. Nun retano ne angleparolanta povas elturniĝi en multaj servoj, almenaŭ en lingvoj kiel la itala. Supozeble tio okazas same por hispanlingvanoj, francoj, germanoj. Mi scivolas ĉu por japanoj, ĉinoj, araboj, rusoj, oni povas diri simile.
Posted 10 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
jes, esplori pri la lingvoj, kiuj skribiĝas per latina alfabeto oni povas. Sed ekzemple la paĝoj en la hindia lingvo (maratia, penĝaba, ktp) povas aspekti ne ekzistantaj se oni googlas kun latinlitera vorto ! oni devas havi la devanagariajn literojn, ktp. Simile ĉinaj paĝoj ŝajnas esti multegaj nun, sed kiamaniere bone taksi la kvanton ?
Posted 10 months ago. ( permalink )
Lluís says:
En lingvodiversemaj medioj, multaj rankoras pri la angla. Laŭ mi tial tie mankas tiulingve. :)
Posted 10 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...