A Giridhar RAO Published on January 6, 2009
by A Giridhar RAO

A Giridhar RAO's blog

Browse posts
Lingva diverseco en la reto - studoj
Posted on February 11, 2009
3 comments (latest 10 months ago)
Esperanto - Ilo por la malkoloniigo
Posted on February 6, 2009
1 comment (latest 10 months ago)
La oran revon de Gandhi - Kanto!
Posted on January 22, 2009
6 comments (latest 10 months ago)
Rajto je edukado ne inkluzivas gepatralingvan edukadon
Posted on January 19, 2009
2 comments (latest 11 months ago)
Lingvaj demandoj en sciencaj sciofluoj
7 comments (latest 11 months ago)
Por 80% filipinaj infanoj, malsamas la hejma kaj lerneja lingvoj
Posted on November 14, 2008
3 comments (latest 11 months ago)
Kannada lingvo menciita en helena dramo de 2a-jarcento aKE??
Posted on November 4, 2008
3 comments (latest 13 months ago)
Esperanto festata kadre de Eŭropa tago de lingvoj en Hajderabado, Barato
Posted on October 22, 2008
9 comments (latest 14 months ago)
Revigligo de la arapaha lingvo
Posted on October 21, 2008

Keyword tags

esperanto
steps
barato
lingvo
politiko
scienco
indiĝenoj
eŭropa unio
edukado
eŭropo
gepatralingva edukado
sciofluo
raporto grin
lingva demokratio

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 1 person added it to his favorites
  2. Read 587 times

Lingvaj demandoj en sciencaj sciofluoj

Tuesday January 6, 2009 at 05:55PM

Ĵus mi revenis de la hajderabada sesio de seminarioj pri la eŭrop-unia inciato pri la scienco kaj teknologio STEPS

Oni organizas kunvenojn (anglalingvajn, neeviteble) en Barato - "Knowledge Society Debates: A series of events exploring science, technology and innovation in India, 5-13 January 2009"

Mi (kompreneble!) intervenis, malfonigante jenajn prilingvajn demandojn en la sciofluoj:

- indiĝenaj scioj pri la biodiverseco estas enkodigitaj en (rapide malaperiĝantaj) indiĝenaj lingvoj, kaj gepatralingva edukado estas la plej bona strategio konservi ilin - jen plia kialo protekti la lingvajn homajn rajtojn de indiĝenoj;

- malbona lerneja edukado, kaj supera edukado en la (tute neadekvate regata) angla en Barato, eĉ por aplikataj sciencoj kiel la agrikulturo, rezultas en sciobreĉoj inter farmistoj en la kampo kaj iliaj gefiloj en la universitato;

- en la aktuala lingvo-ordo, neeviteble okazas ekskludigo de parolantoj de malgrandaj aŭ malpli potencaj lingvoj en internacia (scienca) kunlaborado;

- kaj eĉ en "unua-monda" Eŭropa Unio, kie lerneja edukado estas bonkvalita kaj eĉ la supera edukado estas plejparte gepatralingva, lingvoj rolas grave en la sciofluoj, kiel oni povas vidi en la esplor-rezultoj de la raporto Grin - 25 miliardo da eŭroj transpagitaj ĉiujare de la Eŭropa Unio al Britujo pro lingvaj kialoj.

Jen do, en ege diversaj kampoj de la homa sperto - de la indiĝenaj popoloj en Barato ĝis la Eŭropa Unio - oni vidas la malsimetriojn kaj breĉojn en la sciofluo pro lingvaj kialoj.

Estas klare, ke kaj en Barato kaj en la Eŭropa Unio, ni devas mastrumi nian multlingvecon multe pli bone por atingi pli justan, demokratian sciofluon.

Kaj jen ĝuste la punkto kie oni povas montri al la 120-jara historio de la Esperanto movado krei pli demokratiajn komunikfluojn. Sed tio estas temo por alia seminario....

Dankon!

7 Comments / add your comment?

Harri Lainepro says:
Ĉu vi bonvolas precizigi, pri kiaj (kaj kiom grandaj) lingvoj temas, kiam vi parolas pri indiĝenaj lingvoj? Nur malfacile mi bildigas al mi la lingvan situacion en Barato, kie multaj lingvoj havas dekojn, eĉ centojn da milionoj da parolantoj. Tiaj lingvoj, laŭ eŭropa skalo, estus grandaj. Ĉu ankaŭ tiuj suferas de similaj problemoj de ne-propralingva edukado (krom eble sur universitata nivelo)? Mi tre ŝatis vian rimarkon, ke scioj pri biodiverseco estas enkodigitaj en la lingvoj. Certe ankaŭ multon alian konservas precipe la gepatraj (nur la gepatraj!) lingvoj.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Foumier says:
La multenombraj lingvoj parolataj en Barato estas videblaj cxi tie :
www.ethnologue.com/show_country.asp?name=IN
Bonan kuragxon !
Kaj en la tuta mondo cxi tie : www.ethnologue.com/country_index.asp
Saluton.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Ĉu vi verkis angle pri tio?
Posted 11 months ago. ( permalink )
A Giridhar RAO replies:
Jes, Onagrino. Ĵus mi alŝutis (pli ampleksan) anglan version al mia anglalingva blogo Bolii.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Dankon Giri... Mi enmetos iperligon al ĝi kiam mi tradukos vian artikolon franclingven.
Cetere, mi opinias ke ni nepre devus pli ofte traduki al nia gepatra lingvo la artikolojn esperantlingvajn plej interesaj de Iper. Tio tre utilus al esperanto, kaj ankaŭ foje al homa solidareco...
Krom tio, mi opinias ankaŭ, ke ni devus multe pli komenti reciproke la artikolojn de samideanoj...
Mi iomete miras, kiam mi vidas ke pluraj francaj esperantistoj venis al mia spaco, kaj ne skribis eĉ tri reagajn vortojn. NI estas supozataj ŝati komunikadon, ĉu ne? ;-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Giri,
MI ŝatus ekscii kiom da homoj scipovas la anglan kvazaŭ same bone kiel ili scipovas sian gepatran lingvon en Barato. Aŭ prefere, mi dezirus ekscii, la proporcion de tiaj homoj en la tuta enloĝantaro.
Sed ne sufiĉus... estus interese ankaŭ havi taksadon de la nombro de tiuj parolantoj de la angla laŭ la vivloko (urbo aŭ kamparo) kaj laŭ la socia klaso.

Mi ŝatus tion scii, ĉar mi tute ne plu sukcesas elteni la eternajn eldirojn de la "plimulto", nome: "Ĉiu en la mondo, krom ni Francoj, scipovas la anglan, eĉ la Ĉinoj (kiuj ĉiuj lernas ĝin) kaj precipe la Baratanoj (ĉar ĉe ili ĝi estas oficiala lingvo)"

Fakte mi vidas ke ĉi-tie en Ipernity, alvenas multaj Ĉinoj, kaj eĉ pluraj uzante precipe la anglan. Sed mi demandas min, ĉu ili estas "ordinaraj" homoj, aŭ homoj de la "superaj" klasoj, laborante en industrio, komerco, ktp... Verŝajne la dua!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Laŭ mi, la angla estas ne la "internacia lingvo" de popoloj, sed tiu de potenculoj...

Sed rilate la lingvoj, la "mezaj" klaso identiĝas kun la superaj klasoj, ne kun la "malaltaj". Tio estas unu el la kaŭzoj de la blindeco pri nejusta lingva situacio nuna.
Posted 11 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...