Neuza Brienze Published on March 27, 2008
by Neuza Brienze

Neuza Brienze's blog

Browse posts
Homo, konu vin mem
Posted on October 13, 2008
Celi anseron, trafi aeron
Posted on September 21, 2008
Juniaj Festoj
Posted on June 26, 2008
2 comments (latest 3 months ago)
La bela papilio
Posted on June 5, 2008
9 comments (latest 5 months ago)
Fabelo
6 comments (latest 3 months ago)
OKAZE de la INTERNACIA TAGO de la VIRINO
Posted on March 7, 2008
6 comments (latest 8 months ago)
Pri Brazilo I
Posted on January 25, 2008
3 comments (latest 8 months ago)
ADIAŬ BIRDETO MIA - Originalo en la kataluna: Adéu Polleta Daigua
Posted on January 25, 2008
6 comments (latest 10 months ago)
KRISTNASKA MESAGXO
Posted on December 20, 2007
7 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 315 visits

Fabelo

Thursday March 27, 2008 at 06:21PM

 

Fabelo

En la Lumarbaro du logxantoj, Blankakato kaj Nigrakato parolas.

"Cxu vi jam scias la lastan novajxon"? demandas la Blankakato.

Respondas la Nigrakato: "ankoraux  ne, kio okazas?"

"Oni diras, ke ni lernu novan lingvon kreitan de sagxa simio kaj tie cxi en la Lumarbaro la paco kaj kompreno regnos cxar cxiuj logxantoj tre bone sin komprenos".

" Cxu vere? Cxu vi volas diri, ke nia malamiko hundo sxangxigxos kaj farigxos amiko"? demandas la Nigrakato.

"Jes!" respondas la Blankakato. " Cxiuj sin komprenos kaj respektos plene unu la aliajn parolante tiun lingvon. Ni kapablos eksponi niajn motivojn, opiniojn ktp kaj reciproke kompreni la  aliajn. Ekzemple lupoj ne plu persekutos sxafojn, ni katoj, respektos la birdetojn kaj  ni ne plu bezonos forkuri de la plej fortaj, kiuj ecx mortigas nin".

  La Nigrakato: "Nur vidante, mi kredos!"

  La Blankakato; "Nia regxo Leono II vizitis la najbaran Belarbaron kie tiu lingvo jam estas parolata kaj restis ege mirplena cxar konstatis persone la ordon, progreson kaj pacon inter iliaj logxantoj, kiuj jam ja sukcese sin komprenas, intersxangxas spertojn, helpas la proksimulojn danke al nova lingvo, kiun ili nomas Benita Lingvo".

  La Nigrakato: " nur se mi vidos mi kredos denove mi diras".

  La Blankakato: Mi ankoraux ne vidis sed mi kredas cxar oni diras, ke tie malaperis la disputoj, la malbonoj kaj regas la amo. Kelkaj ne volis lerni, translokigxis al alia arbaro sed poste revenis. Kompreneble kelkaj restis kontraux la renovigo aux dubis kiel vi  sed la tempo jam  montris la venkon de la ama lingvo laux Leono II, kiu kontraktis instruistojn por instrui gxin en nia lando".

  La Nigrakato: "Mi atendas lerni kaj persone konstatis la veron".

La tempo flugis... kaj iun tagon en vigla festo la du konversacias.

  Nigrakato: "Vi pravas amiko, nun mi vidas kaj kredas. Post la akceptado kaj lernado de la "Benita Lingvo", kiun multaj alnomas Lingvo de l´amo vere mi konstatas la komprenon kaj fratecon inter cxiuj.

Nun mem ni povas senti la fratan etoson tie cxi, cxu ne? Tre merite nia estro Leono II ricevos la Pacpremion".

  Blankakato: Tre merita premio kaj mi aldonas, ke ankaux tia radika sxangxo nun festata sukcesis cxar li, nia sindedicxa gvidanto apogis la renovigxa-movadon.   

                                                                                                         Neuza  

 


6 Comments / add your comment?

Béla Apáti Kovács says:
Kara, la fabelo Via tre placxas al mi. Mi havas retgazeton literaturan. Cxu Vi rajtas aperigi Vian fabeleton en mia sekva eldonajxo Vesperto?
Posted 8 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Dankon !
Bone, ke vi sxatis mian fabelon.
Vi povos publikigi gxin.
Havu bonan semajnfinon!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Serbo says:
Mi havas agrablan senton post la tralego!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Bela fabelo, Neuza, sed ĝuste...nur fabelo... La komuna lingvo mem - ne tro multe ŝanĝos homan konduton, se homoj ne alprenos ankaŭ la ideon pri homa frateco, homa solidareco, paco kaj homamo. Sed jes! la komuna lingvo certe faciligos al homoj KOMPRENI unu la alian , kaj tio estas la grava paŝo en la vojo al paca kaj feliĉa mondo. Korajn salutojn por Vi, kara:)
Posted 4 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Dankon Jacek!
Komprenante unu la alian ni povos fari unun grandan rondon familion, almenaŭ la komenco ĉu?
Posted 3 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Serbo,
mi feliĉas pro via agrabla sento post la tralego.
Posted 3 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.