Neuza Brienze Published on December 20, 2007
by Neuza Brienze

Neuza Brienze's blog

Browse posts
Homo, konu vin mem
Posted on October 13, 2008
Celi anseron, trafi aeron
Posted on September 21, 2008
Juniaj Festoj
Posted on June 26, 2008
2 comments (latest 3 months ago)
La bela papilio
Posted on June 5, 2008
9 comments (latest 5 months ago)
Fabelo
Posted on March 27, 2008
6 comments (latest 3 months ago)
OKAZE de la INTERNACIA TAGO de la VIRINO
Posted on March 7, 2008
6 comments (latest 8 months ago)
Pri Brazilo I
Posted on January 25, 2008
3 comments (latest 8 months ago)
ADIAŬ BIRDETO MIA - Originalo en la kataluna: Adéu Polleta Daigua
Posted on January 25, 2008
6 comments (latest 10 months ago)
KRISTNASKA MESAGXO
7 comments (latest 11 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 643 visits

KRISTNASKA MESAGXO

Thursday December 20, 2007 at 12:27PM

En la tuta mondo la kristana rondo
en pregxejaj festoj kaj per korespondo
Kriston rememoras, multaj Lin adoras,
kaj la sonoriloj en gxojkant' sonoras.

Sed malmultaj scias, ke - se l' mond' mencias
tiun sanktan Nomon, Lin gxi ne konscias -
Kristo, la Mesio de l' plej bona Dio,
venis al la mondo, alta kun misio:

instruadi Veron, de l' spirit' Liberon,
al cxiela vivo similigi Teron.
Per naskigx' humila, per labor' utila,
per la granda amo, per instruo brila

montris Li la vojon por atingi gxojon
veran, kaj forlasi jam la lastan fojon
dubojn kaj eraron, de l' malbon' la maron,
kaj per sinofero servi la homaron.

Estu la instruo viva de Jesuo
klara vojo al la homa evoluo:
de infano plora al la vir' labora,
de la mort-elspiro al Spirito glora!

Antoni Grabowski

El la libro "Vocxoj de Poetoj el la Spirita Mondo",  de Francisco Valdomiro Lorenz.

7 Comments / add your comment?

Béla Apáti Kovács says:
Bela poemo.
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Neuza Brienze replies:
Jes! Bela poemo kaj por mediti, cxu?
Posted 11 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
:-)
Posted 11 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze replies:
Kristnasko enhavas altegan mesagxon, cxu?
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
mcfer says:
Saluton Neuza!

Tiu cxi estas vere bela poemo. Mi ankoraux ne konis gxin gxis nun. Dankon pro posti gxin tie cxi!

Brakumon,
Murilo
Posted 11 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Cxu vi scias, ke Lorenz estis la unua sperantisto en Brazilo?
Li estis Cxeha fama esperantisto elmigrante en 1896 en la suda brazila sxtato "Rio Grande do Sul", najbara sxtato de vi Murilo.
Legu pri li en la libro "Esperanto kiel Revelacio"
Posted 11 months ago. ( permalink )
mcfer says:
Ĉu vere? Mi ne sciis. Mi certe legos pri li, dankon!
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.