Vjaĉeslav Slavik Ivanov Published on May 11, 2008
by Vjaĉeslav Slavik Ivanov

Vjaĉeslav Slavik Ivanov's blog

Browse posts
Hokeo, futbalo kaj Eŭrovido
Posted on May 29, 2008
2 comments (latest 6 months ago)
Anstataŭ Vilno Viborg
Posted on May 23, 2008
6 comments (latest 6 months ago)
pro
Posted on May 19, 2008
5 comments (latest 6 months ago)
La viza sistemo aĉas
Posted on May 18, 2008
9 comments (latest 6 months ago)
Linuksaj problemetoj
17 comments (latest 6 months ago)
La vetero
Posted on May 6, 2008
2 comments (latest 6 months ago)
BTW, spam sux
Posted on April 15, 2008
4 comments (latest 7 months ago)
Festivalo pripagata
Posted on April 9, 2008
2 comments (latest 7 months ago)
Kompatinda ministro
Posted on April 2nd, 2008
17 comments (latest 6 months ago)

Keyword tags

linukso

More information

This post is public
Attribution + non Commercial
  1. 393 visits

Linuksaj problemetoj

Sunday May 11, 2008 at 01:38AM

Certe mi scias, ke ekzistas [programistoj-respondas] kaj aliaj lokoj, sed mi jxus instalis kaj agordis tion...

Post kiam mi sukcese instalis Linukson openSUSE, agordis en gxi ret-aliron kaj unuecigis uzon de Firefox en openSUSE kaj WinXP, mi havas demandon. Cxu ekzistas facila maniero tajpi  Esperantajn literojn el Linukso laux la Ek-maniero. Pri Esperanta klavaro mi ja scias, sed mi bezonas tajpi ikse kaj ricevadi cxapelojn.

He?..

17 Comments / add your comment?

Lluís says:
Mi imagas ke vi trovos neniun solvon al tio.

En linukso, kelkaj redaktiloj permesas uzi filtrojn. Facilas skribi filtron, kiu ŝanĝos iksan tekston al ĉapela. Tamen se vi volas tion funkciantan en la tekstujoj de krozilo, ekzemple, ŝajne vi ne sukcesos.

Eblas ŝajne skribi iun programeron por SCIM (aŭ SKIM), sed ankaŭ tio funkcios nur por programoj skribitaj sur GTK aŭ QT.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Teruriga sistemo... :)
Ĉu eble mi devas alkutimiĝi al la Esperanta klavaro nun? Estus iom malfacile rompi kutimojn...
Alia ebleco estas, kiel pasintjare okazis pri Kubuntu 7.04, post semajna eŭforio forgesi pri Linukso... :)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Manolopro replies:
Ekzistas klavar-fasono por esperanto. Simple iru al la agordo de via labormedio (desktop) kaj elektu "eo"-n. Tre facile vi povas elekti ĝin kiel alternativan klavaron kaj ŝalti inter via normala klavaro kaj e-klavaro per speciala klav-kombino.

La malavantaĝo de tiu metodo estas ke vi devas antaŭ-scii la pozicion de la e-literoj sur via klavaro.

Alia metodo, kiu funkcias ĉe mi, estas krei dosieron .Xmodmap en la baza uzul-dosierujo. Vi devas tajpi kelkajn instrukciojn por, ekzemple, uzi la cirkumfleksan klavon en kombino de aliaj por rezulti la ĝustan e-literon. La afero estas ne-triviala sed sufiĉe simpla. Vi trovos bonegan gvidadon en la retejo de Bertilo:

www.bertilow.com/komputo/linukso.html
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Ho, dankon. Tie ĉe Bertilo mi trovis tre utilan ligilon al www.jwz.org/xkeycaps — per tio mi kredeble faros personajn klavararanĝojn por mi: latinan kaj cirilan.

Sub Vindozo kelkaj aferoj estas evidente pli facilaj ankoraŭ...
Posted 6 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Mi pensas ke tiel vi ne sukcesos ricevi la ŝanĝon de posta 'x' al ĉapeligo.

Mi imagis, ĉu X komprenas "mortajn" literajn klavojn. Tiuj klavoj ne efikas al teksto, ĝis sekva klavo ne venas. Eblus havi regulojn, kiuj ekzemple konsideras 'c' morta klavo. Tial, neniu litero aperos ĝis la venonta klavklako. Se 'x', do aperos ĉ. Se ne 'x', aperos c+literonova.

Tamen mi pensas ke X ne komprenas tiajn "mortajn" klavojn, kaj komprenas nur supersignajn. Aldone, ne funkcius tajpo de duobla 'c', mi pensas.

Do same kiel mi diris unue, mi ne povas imagi, kiel vi povos tajpi laŭ Eka metodo en Linukso. Bonvolu sciigi je sukceso!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Min kontentigus sxovo de Esperantaj literoj al kombinoj Alt+c, Alt+g kaj similaj.
Por provi fari tion mi bezonus nur kompreni, kion mi faru pri la dosierujo xkeycaps, kiun mi ricevis nun... La manlibro estas iom ne pri tio.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Mi fakte tion faris. Antaux jaroj mi pretigis tiun cxi dokumenton: vicerveza.homeunix.net/~viric/doc/X-lingvoj-howto

Mi ne scias, cxu sekvo de tiuj instrukcioj tro suferigos vin. :)
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Manolopro replies:
En mia unuaj linuksaj skatoloj mi iam elturniĝis per manipulado de /etc/X11/xkb/symbols/pc/

Sed tia manipulado bezonas administran povon; do mi kredas ke, laŭeble, homoj ne uzu la administrajn privilegiojn por tiaj bagatelaj agordoj: krom komplikaj, ili estas ankaŭ danĝeraj. Tial, mi rezistas konsili pri tiaj elturniĝoj, precipe al homoj kiuj unuafoje venas en la linuksan mondon, jam alkutimiĝintaj al vindozaj manieroj.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
» venas en la linuksan mondon, jam alkutimiĝintaj al vindozaj manieroj.

Kiel la oseta proverbo diras, „hundo revenas al sia vomaĵo“ — same mi konstante revenas al Vindozo, kvankam, necesas agnoski, mia Linukso iĝas pli kaj pli uzebla.

Nun mi uzas openSUSE 11 beta 3 kun la nova KDE. En ĝi troviĝas (kontraste al la antaŭa versio de openSUSE — 10.3) la cirila oseta klavaro, sed bezono iom reredakti ĝin restas.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov edited this comment 6 months ago.
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ replies:
Ne oseta, Petro la apostolo skribis tion...
Posted 6 months ago. ( permalink / translate )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Ho, pardonu. Mi legis en osetlingva fonto kaj ne rimarkis, ke estas citaĵo.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Mi provos rigardi. Ĉu mi ĝuste komprenas, ke tio, kio estas por X, estas por ambaŭ Gnome kaj KDE?..
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Krome mi trovis alian, ŝajne klaran, priskribon ĉe people.uleth.ca/~daniel.odonnell/Blog/custom-keyboard-in-linux11
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Via dokumento aspektas klara, sed la menciataj dosierujoj en mia openSUSE 11 forestas :)
Mi dume eltrovis, kiel mi tajpu finne (pääkaupunki, ekz.; tre facile), sed por Esperanto restas dume teni min ĉe la servoj, kiuj rekodigas la ikso-sistemon (feliĉe, ankaŭ Ipernitio faras tion).
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vinz Barbier says:
(perdonu se mi skriberaras)

Mi sxercxis kiel eblas tajpi la esperantajn literojn kun Linukso kaj trovis duajn solvojn kun la tekstulo emacs.

solvo 1 : En "emacs" vi povus obteni tiajn literojn tajpanto :
- ^ + s, g ktp...

solvo 2 : agordi "emacs" laux la tajpmodo : esperanto-postfix

tiel eblas fari :
1) samtempe premi Alt + X
2) tajpi "set-input-method" kaj (la tekston aperos en la malsupra linia de emacs)
3) tajpi "esperanto-postfix"
post kiam vi tajpas "esperanto" vi povas premi por ke emacs indikas al vi la eblajn elektojn.

Se vi cjon bone faris, vi nun povas tajpi c + x por ĉ
Posted 6 months ago. ( permalink )
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Saluton Slavik, mi reprogramis mian klavaron por tajpi kunĉapelajn literojn. Estas .txt -formata programaĵo, mi povas sciigi, kien ĝin enŝovi. Mi tajpas en iu ajn fenestro, en iu ajn programo. Mi ankaŭ uzas OpenSuSe. Plie, mi reprogramis kelkajn aliajn klavarojn por miaj bezonoj (ekz. la armenan) do preskaŭ ĝisfonde esploris la temon.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Mi tre ŝatus havi vian reprogramon kaj eventuale gvidileton pri kiel refari la klavardismetojn. Mi bezonas unun latinan por tajpi angle kaj Esperante kaj unun cirilan por tajpi ruse kaj osete. Mi reagordus la linuksan samkiel mi alkutimiĝis en Vindozo.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.