Vjaĉeslav Slavik Ivanov Published on December 22, 2007
by Vjaĉeslav Slavik Ivanov

Vjaĉeslav Slavik Ivanov's blog

Browse posts
My short to-do list
Posted on January 2nd, 2008
1 comment (latest 2 years ago)
Fotoj en nia vivo kaj en la lingvoj
Posted on December 30, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
Minun sotani oli loppu(li)
Posted on December 29, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
Pliaj vortoj (kymmenen, tuhat ka.)
Posted on December 25, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
Iom pli da finna
5 comments (latest 2 years ago)
Pliaj finnaj vortoj
Posted on December 16, 2007
2 comments (latest 2 years ago)
Minä, mä (finnaj pronomoj)
Posted on December 14, 2007
Blogo de la edzino
Posted on November 8, 2007
Denove pri la populara temo
Posted on November 5, 2007
2 comments (latest 2 years ago)

Keyword tags

finna
gramatiko
vortoj

More information

This post is public
Attribution + non Commercial
  1. Read 1 513 times

Iom pli da finna

Saturday December 22, 2007 at 10:59AM

Ne estas grandaj sukcesoj hodiaux, do mi ne skribu pri tio en mia blogo. Mi devas ja uzi iun lokon por kuranta dokumentado... :)

Do, la nova tre facila vorto estas juna (cxar ekzistas tute tia Esepranta vorto). En la finna gxi, kiel sxajnas, signifas trajno. Mi ne nur ellernis unu vorton juna, sed ankaux gxian inesivan formon junassa (kaj sekve konatigxis kun tiu kazo). Krome mi finfine kalkulis la kazojn, kaj eltrovis, ke estas dekkvin. Devas esti tre esprimive paroli en la lingvo kun 15 kazoj.

Pri inesivo mi ankaux eltrovis, ke laux gxi akordigxas kelkaj vortoj (do, malsame al la oseta): Kolmessa vuodessa estas "en (dum) tri horoj" (tri-ssa horo-ssa).

Aldone mi ellernis kelkajn finnajn vortojn dank' al interesa memor-metodiko de peterburga jxurnalisto Alexvert (lia blogo). Kiel jää, jääkaappi ka. En YouTube mi trovis kelkajn videolecionojn de la finna (pere de la angla), ankaux tiuj helpas.

5 Comments / add your comment?

Imre Szabo says:
La hungara estas parenca lingvo de la finna. Sekve mi ne devas lerni ĝin, ĉar mi komprenas ĝin. Almenaǔ tiel pensis miaj francaj geamikoj petantaj min Esperantigi la alparolon de finna deputito. Kaj ili tre miris, kiam mi diris, ke hungaroj absolute nenion komprenas, ĉar kvankam niaj lingvoj estas parencaj, tamen tiu parenceco estas pli malproksima ol tiu inter la rusa kaj la franca, ni diru.

Mi promesis prezenti tiun proksimecon, do mi devas plenumi la promeson. Jen frazo finne:
Elävä kala uiskentelee veden alla.
Eleven hal úszkál a v\z alatt. -- tiel sonas hungare.
Lingvistoj longe cerbumadis ĝis ili sukcesis kolekti la bezonatan kvanton de la vortoj necesaj por konstrui unusolan frazon kun la sekva tre praktika komunikaĵo:
Vivanta fiŝo naĝadas sub la akvo.

Ekzistas ankaǔ alia ĉarmaĵo:
juna vinoa estas hungare:
jön a vonat. La praktikeco de tiu atentigo nekontesteble estas senduba, ĉar ĝi signifas
Venas la trajno!
Estas malgranda problemeto, ke juna signifas finne trajno, kaj jön a signifas hungare venas la, dum vinoa estas finne venas, kaj vonat estas hungare trajno.

Se estos homoj post tio kun harditaj nervoj, al ili mi rakontos sekvafoje pri la finnugra--turka milito, kiun partoprenis ankaǔ niaj esperantistaj praǔloj, kaj en la rango de generalo.
Nu tamen, neniu miskomprenu min, mi parolis pri malproksimeco de tiuj du lingvoj, kaj ne pri malparenceco.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Imre Szabo edited this comment 2 years ago.
Pietari Virtanen says:
"Elävä kala uiskentelee veden alla" estas tute korekta finnlingva esprimo, (ĉu ä korekte aperas en viaj komputiloj) la sama frazo troviĝas ankaŭ en unu finna libro (Antero Vipunen), do certe estas la sola iom simila en la du lingvoj. La estona kaj la finna estas multe pli proksimaj, tamen mi ne kapablas kompreni la estonan, kaj la estonoj ne la mian, se ili ne lernis mian lingvon.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Koran dankon pro la alĝustigo. Kaj mi volas mencii nur unusolan aferon. Vian famegan Kalevalan László Vikár hungarigis per la helpo de Esperanto. Bedaǔrinde nek Kalevalan nek Kalevipoegon mi kapablas legi en la originala.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Pietari, ĉu Kalevala estas en klara finna lingvo, laŭ vi, aŭ en dialektaĵo vidpunkte de la moderna lingvo? Ĝi ja estas "finn-karela", kaj min do ĉiam interesis: ĉu ĝi estas lingve pli karela aŭ pli finna. La lingvoj ja diversas, kvankam parencas.

Imre, dankon pro la tre spritaj ekzemploj de parenceco inter la hungara kaj la finna!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Pietari Virtanen says:
Kalevala estas en tute komprenebla lingvo por la finnoj, Elias Lönnrot ja kolektis ĝin kaj eldonis la unuan fojon en 1849, li ankaŭ mem aŭtoris kelkajn partojn, kiuj gluas la rakontojn unu en la aliajn. Certe troviĝas vortoj, kiuj ne nuntempe estas uzataj, sed ne tre multaj. Temas ĝuste pri tio, kiel la mondo ŝanĝiĝas. La traduko de Leppäkoski en esperanton estas bonegega, mi almenaŭ trifoje tralegis ĝin.
Posted 2 years ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Svenska ny | More...