About this blog

  • 4 posts
  • 1230 visits

» add a comment?

October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

Archives

October 9, 2008

Pasado de la vivo





Pasado de la vivo

Ĉi nokte mi estingis kvindektrian vivkandelon

Kiu estas kiel klare horizonto kajkiel varme la suno

Ĉi nokte, post kelkaj jaroj, mi akiris tempon, kiam mi solecigis min kaj mi rigardas la plej profundajn tavolojn de mia animo.

Kaj mi vidas, ke mi estas ne printempe, ne aŭtune. Eble mi estas unua monato de la aŭtuno, tiu, kiu ankoraŭ tenas insiste branĉojn de printempo kaj ne kredas transiri tiun.

Sed mi bedaŭras, ĉar mi jam scias, ke oni devas fari ĉi tiujn ŝanĝojn ĝis mi estiĝos perfekta homo,

kvankam la fruveninta vintro sidiĝis kelkajn jarojn pli frue sur miaj haroj! Sed ankoraŭ ili estas tiel belaj.

Ĝi sidiĝis kaj rememorigas al mi pasadon de la vivo; ĝis mi scias, ke mi estas ne tiel juna, emociplena, kaj ne tiel maljuna, ke indiferenta pri estonto.

La vivo metis du kontraŭajn spegulojn vidalvide al mi, ke mi rigardu la vizaĝon, jam ne plu tiom juna, kaj blankajn harojn, kaj mi memoru aŭtunigitajn tagojn.

Kaj mi ŝatas ĉi tiun spegulon. Ĉiam, kiam mi retiras miajn rememorojn, mi sentas la plej profundan bedaŭron en mia koro.

Mi kvazaŭ kutimis bedaŭri nehavaĵojn kaj ne scias valoron de havaĵoj.

Kvazaŭ mi forgesis pasintecon, ke mi estis deziranta, ke mi edziĝis kaj ĉerpis momentan plezuron el familia vivo.

Sed hodiaŭ mi legis duonon de mia viv-libro. El ĉi tiu hasta legado, mi ne multe kontentas.

Mi jam forgesis, ke la koloroj de miaj sopiroj ŝanĝiĝas. Mi forgesis; hodiaŭ mi rigardis mondon tra la fenestro.

Iutempe ĉi tiu fenestro estis pli granda por mi, samspaca kiel sopiroj, sed nun la vivo rivelis al mi alian opinion, diferencan pri la ideo de tio, kio estis.

Mi alkutimiĝis kun (mi) alia, en mia interno, formi ion el mia ekzistado.

Hodiaŭ mi havas tempon rigardi de alia flanko tion, kio estas pasinta kaj tion, kio nun estas.

Hodiaŭ mi ne plu ĉagrenas, ĉar estas multaj akiroj el dolĉaj spertoj de la pasinta vivo .



© Published at 11:51 ( 2 comments / 106 visits )
This post is public

April 8, 2008

vivo

Mi ie legis:

Ni tre hastas kreski rapide, kaj post ni enuas pri niaj perditaj infanecoj .

Malsanigas sin , pro pli gajni sian vivon. Post  ni elespezas  tuta monon,por ke resanigxos tiom, ni pensas pri la estonta , kaj ni forgesas

Nunon. Do, ni ne spertas nunon , nek estontan .

Iel ni vivas , kvazaux neniam mortos , kaj iel ni mortos , kvazaux ni

Neniam vivis…

 

 

© Published at 07:43 ( 3 comments / 280 visits )
This post is public

April 8, 2008

doloro

 

 Doloro, ungoskrapas  mian koron enla profunda tombo .

 Gratas , muelas, pistas . Ve… jen mia ekzistado kiu igxas

Vermo en la intterne tero. Macxas , mangxas .

La suno brilas sur la miaj ruinoj….

 

© Published at 07:31 ( 3 comments / 188 visits )
This post is public

November 8, 2007

donaco

En la mondo kiu apartenis Dio, okazas nenion mal gxustecon, nenion hazarde , kaj neniu venas  alvi , krom se tiu kiu kunportos  donacon  por vi. Cxu vi estu dankema cxu ne estu! Dio sendas al vi  la bonajxojn.

© Published at 07:25 ( 4 comments / 487 visits )
This post is public


( 4 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Said Rafat Nami