Mielo Published on June 19, 2008
by Mielo

Mielo's blog

Browse posts
Post la Piedpilka Eŭropo-Ĉampionado - ĉiuj volas ludi piedpilkon :-)
Posted on July 2nd, 2008
Kial mi ĝojas pro vi
Posted on June 27, 2008
16 comments (latest 5 months ago)
Nyers - Bírlak - Mi sxatas vin - I like You
Posted on June 27, 2008
7 comments (latest 5 months ago)
Kiu estos la Eŭropo Ĉampiono ? Ĉu vi volas veti ?
Posted on June 23, 2008
43 comments (latest 5 months ago)
Se ankaŭ vi ne konas la Bluan Birdon
15 comments (latest 5 months ago)
Cxu vi timis jam vin mem ?
Posted on June 2nd, 2008
46 comments (latest 3 months ago)
Egyedül
Posted on May 27, 2008
26 comments (latest 6 months ago)
Pri la jxaluzo
Posted on May 22, 2008
21 comments (latest 5 months ago)
Jen nia amo
Posted on May 14, 2008
13 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 349 visits

Se ankaŭ vi ne konas la Bluan Birdon

Thursday June 19, 2008 at 07:57AM

Li estas fama birdo, Blua Birdo de la Feliĉo, angle: The Blue Bird of the Happiness, hispane: Pájaro Azul de la Felicidad. Ĉu ? Ĉu Tyltil kaj Mytil ? Ĉu nenio ?

Ĉu vi ne konas verkon de Maurice Maeterlinck ? En lia verko vivas du infanoj, Tyltil kaj Mytil.  Nokto de Kristnasko Feo aperas en ilias sonĝo kaj diras al ili, ke ili iru kaj serĉu la Bluan Birdon, kion se ili ektrovas estos feliĉaj. Ili iras kaj iras en diversaj lokoj. En la Lando de la Memoro, en Imperio de Nokto, en Imperio de Feliĉo en la Futuro. Ke ili trovis la birdon aŭ ne, mi ne memoras :-)
Sed estas esenco, se ni ektrovas la Bluan Birdon de la Felixo, ni devas gardi ĝin, ĉar ĝi povas forflugi facile.

Maurice Maeterlinck diris, oni ne devas serĉi la Bluan Birdon en malproksimaj landoj, la birdo estas kun mi ĉiam, se ni amas unu kun alian, se ni povas ĝoji pro la plej malgranda donaco de la vivo. Sed ĝi forflugas ĉiam, se ni ofendas unu kun alian, se ni envias ĝojon de unu kun alia. Ĉar la Blua Birdo estas la Feliĉo mem kaj ĝia kaŝo estas la homa koro.

Ĉu al vi ŝatas la fabelo ? :-)
 
 

15 Comments / add your comment?

Jose Manuel Lopez Gonzalez says:
Hoo... :-), tre bela fabelo :-).
Laŭ mi, kiam oni jam kaptis vere la bluan birdeton, ĝi jam ne forkuros de la kaptinto facile (vera feliĉo ne aperas facile, sed iam kiam ĝi aperas, ankaŭ ne malaperos facile...)
Fakte, mi kredas, ke la vera feliĉo estas sendependa de la eksteraj okazaĵoj...

Dankon pro via rakonto Mielo :-)
Plej amike
Jose Manuel
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kara mia amiko, vi estas puranima. Mi tre ŝatas vian bonhumoron, optimismon. :-) Mi deziras al vi, ke la Blua Birdo estu kun vi ĉiam :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Jose Manuel Lopez Gonzalez replies:
Mi ankaŭ deziras ke la Blua birdo estu kun vi ĉiam :-).
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Dankon ! :-)

Mi renkontiĝis jam kun li (mia birdo estas knabo :-) )

La blua birdo alvenis, lia nomo estas Rubenĉjo
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 5 months ago.
Cezar /Kaiserpro says:
La romantikaj germanoj serĉas la bluan floron, sed tiu floro estas netatingebla, ĉiam, se oni preskaŭ kaptas ĝin, ĝi estas jam for denove, kaj staras subite ree en la foro. Kiu tro fervore serĉas la bluan floron, freneziĝas, kiu ne serĉas ĝin fariĝas homa besto. Kion fari? La situacio estas fakte senesperiga... feliĉo estas por mi preskaŭ ĉiam tie, kie mi ĝuste ne estas:). Ĉe la verkisto Flaubert oni serĉas en unu el liaj rakontoj la feliĉon, franca reĝo ordonis ĝin serĉi, kaj ili trovis ĝin efektive, ĝi troviĝis en la ĉemizo de frenezulo. La feliĉo trovis tie sian lastan rifuĝejon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
La blua floro estas tia kiel la ĉielarko, ĉu ne ? Vi pravas, ni atendas ĉiam alian. Ni estas ĉiam malkontentaj. Kaj dume ne rimarkas kion ni posedas. Estas interesa parabolo de Flaubert, mi ne konis ĝin, dankon !
Posted 5 months ago. ( permalink )
Xenia Rokocoko replies:
en araba mitologio (se mi bone memoras) la blua floro forgesigas al vi ĉion (kaj bonan kaj malbonan)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Bela fabelo kara Mielo!
Mi konsentas kun Cezar. Vere oni ĉiam serĉas la feliĉon malproksime de ni, ne nur pri distanco sed interne, en niaj koroj!
La nuntempa mondo estas bazita sur racia sinteno, sed ni estas emociaj estuloj, kion ni faros?
Eble la solvo estas kunligi racion kun emocion, tio estis la revo de pasintaj pensuloj, kaj ankaŭ mia...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Jes, jes. :-) Kaj, ni priparolis jam, vi memoras, ke eble, ni ne devas pensadi tro multajn pri mia vivo. Sed, vivi senpensado estas iomete malfacila, ĉefe por tia pensulo kiel vi estas mia Princo. :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Jes, jes. :-) Kaj, ni priparolis jam, vi memoras, ke eble, ni ne devas pensadi tro multajn pri mia vivo. Sed, vivi senpensado estas iomete malfacila, ĉefe por tia pensulo kiel vi estas mia Princo. :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Xenia Rokocoko says:
Mi aŭdis proverbon pri la "birdo de amo": se vi volas havi ĝin, ne stringu ĝin en la mano sed lasu ĝin forflugi. Se ĝi revenas al vi, ĝi estas la via, se ne, ĝi neniam estis...
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Eble, oni eraras kiam volas konservi perforte la amon, la feliĉon. Sed kiu povas vivi sen eraroj ? Laŭ mi, se mi komencus mian vivon ree, mi farus ĉion same. Kvankam, de kiam mi estas pli maljuna mi estas pli ŝaga. Sed nur iomete bedaŭrinde. :-)
Posted 5 months ago. ( permalink )
maria lunopro says:
belege! sed la vivo estas miksajxo de am-aro- / amaro/dolcxajxoj...
brakumon karega
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Jes, mia kara, vi pravas. Por ni estas necesaj la kontrastoj.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Cezar /Kaiserpro says:
Por certaj homoj la vivo estas nur plu amara, estas tiaj, kiaj amas plori kaj plendi ĉiam. Se ili ne povas plori, ili esta nefeliĉaj. La duono de l' mondo volonte ridas, la alia duono volonte ploras:) Mi preferas ridi:). Sed mi akceptas ankaŭ la ploremulojn. Tamen ĝojnaturo iun noktfantomonon neniam komprenos. Kaj noktfantomo neniam gajulon.
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.