Mielo Published on May 14, 2008
by Mielo

Mielo's blog

Browse posts
Se ankaŭ vi ne konas la Bluan Birdon
Posted on June 19, 2008
15 comments (latest 4 months ago)
Cxu vi timis jam vin mem ?
Posted on June 2nd, 2008
46 comments (latest 3 months ago)
Egyedül
Posted on May 27, 2008
26 comments (latest 5 months ago)
Pri la jxaluzo
Posted on May 22, 2008
21 comments (latest 5 months ago)
Jen nia amo
13 comments (latest 5 months ago)
Noktaj odoroj
Posted on May 8, 2008
3 comments (latest 6 months ago)
Sen songxo
Posted on May 3rd, 2008
16 comments (latest 6 months ago)
Jen, kial estas necesa lingvo Esperanto :-)
Posted on April 30, 2008
18 comments (latest 6 months ago)
Malbona sento
Posted on April 24, 2008
15 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
© All rights reserved
  1. 477 visits

Jen nia amo

Wednesday May 14, 2008 at 10:19AM

Mi promenis en la florbazaro, en la sunbrilo kaj mi interparolis kun vi. En mi mem. Cxar vi estas for denove. Cxu eble, mi ne estas normala ? Ne, mi ne kredas. Nur enamigxinta. :-) Ni observadis kun vi la florojn, mi klarigis al vi, kiujn mi sxatus planti en nia gxardeno. Kio ne ekzistas ankoraux. Ne gravas. Vi venis apud mi obeeme. :-) Mi acxetis kelkajn florojn kaj vi gxojis kun mi. Simpla afero. Kiel nia amo.

13 Comments / add your comment?

Mike59 says:
Gratulon! Tre bela teksto!!! :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg says:
Mielo, vi estas vera poeto :)

Nur kelkaj vortoj... gardu vin mem. Amo estas insida afero. Simpla kaj belega... sed aux horore komplika kaj fortovoranta. Precipe inter avataroj...
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Ba ! :-) Felix, cxu vi estas cxi tie ? :-) Bone. Kial mi gardu ? Mi sxatas esti enamigxinta. Sed jes, vi pravas. Inter muzikoj, kion mi alsxutis estas kanzono de hungara kantiso Presser Gábor. Li kantas: "A szerelem jó, a szerelem fáj". ( La amo estas bona, la amo estas dolora.) Aha, jes. :-) Sed mi sercxis la amon neniam, gxi ektrovi min. Kaj mi ne povis defendi. Eble, mi ankaux ne volis. :-) Nun, mi sentas bone. Ebel, mi suferos. Sed mi devas preni la postsekvon. Kial ni vivas ? Ni estas tre singardaj. Kaj la vivo forflugas.

Cxu la avataroj ? Ne, tute ne. :-) Mi estas revema sed mi sxatas la verajn aferojn.
Dankon pro via timon. :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Bela verko! La amo estas simpla, la vivo estas simpla, sed la homoj estas tro komplikaj
Mi esperas ke vi estu feliĉa ĉiam :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Miaj amikoj, mi diris jam plurfoje, mi tute ne esatas verkisto, cxefe poeto. Mi skribas nur, pri kio mi pensas. En mia malsagxa kapo ekzistas multaj pensoj. :-) Kial mi skribas publike ? Do. La interretaj blogoj estas publikaj vere, sed mi pensas, ankaux mian blogon legas nur tiuj, kiuj sxatas eventuele amas min. Kaj mi esperas ili pardonas al mi pro miaj skribadoj. :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Felix Duesenburg says:
"Mi skribas nur, pri kio mi pensas. "

Karulino, tio estas ekzakte kio faras bonan poeton, se la aferoj pri kioj vi pensas kaj publicas, estas sxatataj. Cxu vi gxin intencis cxu ne, vi ne povas malkonfesi aux forkuri de gxi. Tenemu tiun belegan animon, gxi estas trezoro.
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Eble, jes.

Mi nun rigardis la filmon: Atonement. Kaj legis la libron de Ian Mcewan en la trajno. Mi staras sub efiko de gxi. Cxu vi konas gxin ? Ah, mi parolas dise-mise cxiam. :-) Ne gravas..
Posted 6 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Ankaux al mi vere placxas via teksto, via stilo. - Mi iom timas, ke la formon *venis* nehungaroj povas iom miskompreni: la sencon mi komprenas kiel " vi kuniradis, vi akompanis min plu, vi estis iranta plu apude/vi iris/pasis/pasxadis apude...

Hungaroj tre akre distingas *apud mi* kaj *apud min*, por aliaj tio eble iam sxajnas
(malgraux lingva gxusteco!) nur (stila) harfendado... kaj ili povas eble kompreni *veni* kiel perfektivan (mellém jöttél, odajöttél hozzám), malgrau via bona nominativo...

Tiajn miskomprenetojn oni apenaux rimarkas, ja cxiu iel komprenas la aferon...

Mi gratulas vin, viaj tekstoj cxiam estas kun fresxa stilo, esperiga mesagxo, ili radias
sincerecon. Laux mi ili enhavas iam (certe diskuteblajn) eraretojn, sed éa gravajxoj estas bonaj.

Blazio
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Kara Blazio, mi timas iomete cxiam, ke hungaraj kion diros, sed legos miajn skribadojn. Jes, vi pravas. Mi scias, ke mi estas senespere hungara. :-) Kaj ne tro sxaga esperantisto, mi devus lerni kaj lerni kaj lerni.. Kaj ne rajtus skibi. Imre faligus min en la ekzameno. :-) Nu, mi klopodos.
Dankon pro via afabla mesagxo :-)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Mielo edited this comment 5 months ago.
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) replies:
Sxajne mi mistrafis. Vi estas tre sagxa esperantisto, se mi metis en vin minuskomplekson,
mi estas stulta achulo. Imre malfacile faligos vin, sed li faligu vin, se vi volas tion.
(La statistiko jam estas bona sen vi...)

Amike

Blazio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo replies:
Cxu la statistiko estas bona sen mi ? Kara Blazio, mi ne tute komprenas, pri kio vo parolas.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Pri la ekzamena statistiko: eble Imre volas persvadi personojn fari ekzamenojn (pli kaj pli algradajn), sed jam estas tiel multaj homoj ekzamenitaj, ke se vi aux mi petos Emerikon ekzameni nin, la statistiko pro tio ja ne plibonigxos.

Jam Esperanto superis multajn lingvojn en Hungario, tiurilate.

Blazio
Posted 5 months ago. ( permalink )
Mielo says:
Aha, bone. Felicxe, pro mi ne estas necesa la ekzameno mi nur uzas Esperanton pro mi gxojo. :-) Sed kompreneble, mi devas uzi gxin pli korekte. Mi kredas, ke multaj homoj, kiuj ekzamenigxas nuntempe en Hungario, tute ne uzas la lingvon poste.
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.