Mi dormis dum 10 horojn. Sen songxo. Mi vekigxis tre lace. Mi staris sub la dusxo longe kaj la varma akvo ne povis lavi miajn malbonajn sentojn. Mi klopodas ne pensadi. Sed mi ne sukcecas tute. :-) Ankaux ne, kiam mi sidis en mia auxto, en la auxtolavejo. Kiam mia pura auxto ruligxis, mi legis la tabulon: "Nun estas pli bone, cxu ne ?" Jes. :-) Tute !
Odamir pravas, kiam li diras al mi, ke mi devus ami min mem pli bone. Sed mi scias, mi havas multajn erarojn. Kial mi ne povas akcepti min mem senkondicxe ? Eble, mi renkontigxis gxis nun kun neniu, kiu akceptus min senkondicxe. Mi devas konveni cxiam. Mi estu bona laboristo, estro, patrino, amanto. Mi estu pacienca, tolerema, mi faru miajn taskojn silente, senplende. Dume mi estu kara, bela, dezirinta. Kaj kompreneble cxiam gaja. Mi ne estas ankaux senkulpa. Mi estas nur homo. Cxu homo ? Granda vorto ! Mi estas simpla virino. Kiel mi povu ami min mem se ekzistas neniu, kiu povas ami min senkondicxe ? Kiel, tiel mi ekzistas. Eble, mi ne meritas...

Send a message
Search for members
Mielo says:
Ĝenoveva replies:
Ĝenoveva says:
Mielo replies:
Mielo edited this comment 7 months ago.
Ardo says:
la priskribo pri via psikologio estas tre bela.
mi kortusxas pro tio.
Mielo replies:
Odamir says:
Ĉiuj homoj havas komunajn punktoj kaj ne komunaj, tio donas al ni egaleco kaj diverseco, sed ĉiu homo estas unika!
Vi estas speciala virino, bela, gaja, inteligenta, laborema...(ne sufiĉas la spaco!)
Pro tio mi diris amu vin pli bone!
Ne estas facila afero ami si mem estas granda defio al ni! Sed oni devas fari tion por nia propra feliĉo!
Vi estas pacienca kaj tolerema kun aliaj, estu ankaŭ pacienca kaj tolerema kun vi mem!!!
Ildikó! Ne lasu nedaŭrajn nubojn malheligi viajn sonĝojn, lasu la sunon de espero kaj ĝojo ĉiu tage renaskiĝi en via koro!
Ekzistas multaj personoj kiuj tre ŝatus ami vin senkondiĉe!
Rimarku la bufojn ĉirkaŭ vi!!! :-)
Odamir edited this comment 7 months ago.
Mielo replies:
Pako says:
Mielo replies:
Cezar /Kaiserpro says:
Mielo replies:
Mike59 says:
Mielo replies:
Bira Fehera says:
La n staris kaj iĝis s hihi. Ŝajnas ke tiu nokto ne estis malplena, sed apenaŭ forgesita.
Tiom da sentojn ili povas malkrovi, ĉu ne!?
Mielo replies: